Al la enhavo

Kiu lingvo estas pli vaste uzata: germana aŭ rusa?

de vincas, 2011-junio-24

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

glig (Montri la profilon) 2011-junio-26 18:44:11

geo63:Ĉiu lingvo estas same utila por ĝiaj uzantoj. Demandu ne pri la utileco (ĝi estas tre subjektiva) sed pri populareco de la lingvo en iu kampo de homa agado (komerco, scienco, filmo, literaturo). Se vi volas komercadi kun rusoj, tiam la rusa lingvo estos pli utila al vi. Se vi volas legi la germanan literaturon, tiam pli utila estos la germana lingvo. Do ĉio estas relativa en tiu ĉi mondo. (por eviti la respondon de similaj demandoj, mi simple lernis la ambaŭ lingvojn... )
La germana estas laŭ mi pli utila ol la rusa; mi ne lernis vane la germanan kiel unuan fremdlingvon dum mi ankoraŭ estis lernejano. Ĉi tio ĉion diras. Sekve, nenion mi havas kontraŭ la rusa, mi eĉ strebas ĝin eklerni, ĉar ĝi estas je la listo de miaj lernendaj lingvoj antaŭ morto. lango.gif

Kaj due, la rusa literaturo estas preskaŭ same riĉa kiel la germana, kaj mi ŝategas la rusan literaturon.

horsto:
Artur95:Ambaŭ estas lingvoj de la malamikoj okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif senkulpa.gif lango.gif
Estas bedaŭrinde ke vi havas tiom da malamikoj, kelkcent milionaj. Vi ne povas esti bona homo.
Hahahaha, mi ridegis (aŭ "ril"=ridegis laŭte, laŭ angla versio "lol"). Vi estas bona ŝercisto.

targanook:Hej, rusoj kaj germanoj eble ne estis amikoj en la pasinteco (Stalin <-> Hitler). Nun tio jam ne importas. Nuntempaj rusoj estas homoj similaj al ĉiuj aliaj nacioj, nek pli bonaj nek pli malbonaj. Same mi povas diri pri germanoj. Rusoj kaj germanoj ofte vizitas Pollandon dum la someraj ferioj. Ili kondutas sammaniere.
Ni aprezas rusojn kiel niajn nekutimajn gastojn je Adriatiko, ĉar ni scias ke ĉiu ruso kiu alvenas, alvenas kun profunda poŝo. Do, niaj fratoj Slavoj, venu al ni! lango.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-26 19:25:10

glig:mi ridegis (aŭ "ril"=ridegis laŭte, laŭ angla versio "lol")
Pli kutima estas en Esperanto mdr. Laŭ la listo de babilejaj mallongigoj ĝi signifas morta de rido, sed ĝi estas certe analizebla ankaŭ kiel multe da rido aŭ simile.

glig (Montri la profilon) 2011-junio-26 19:27:36

darkweasel:
glig:mi ridegis (aŭ "ril"=ridegis laŭte, laŭ angla versio "lol")
Pli kutima estas en Esperanto mdr. Laŭ la listo de babilejaj mallongigoj ĝi signifas morta de rido, sed ĝi estas certe analizebla ankaŭ kiel multe da rido aŭ simile.
Mi ne sciis pri tio ĝis nun, mi jam ekas lerni ridulo.gif)))

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-julio-17 19:43:17

[

Ni aprezas rusojn kiel niajn nekutimajn gastojn je Adriatiko, ĉar ni scias ke ĉiu ruso kiu alvenas, alvenas kun profunda poŝo. Do, niaj fratoj Slavoj, venu al ni! lango.gif/quote]Bedaŭrinde,mi estas litovo kaj mia poŝo ne profunda, sed senfunda rideto.gif .Sed Adriatikon ĉe
Crkvenica mi vidis.Mirinde!

Reen al la supro