Till sidans innehåll

Kiel kunvenigi uzantojn en Eo-forumon?

av Altebrilas, 25 juni 2011

Meddelanden: 31

Språk: Esperanto

Chainy (Visa profilen) 26 juni 2011 16:16:36

darkweasel:
Chainy:kaj krom tio nur la faden-afiŝinto mem (=Altebrilas) respondis al sia propra temo!
... pli ĝuste, al la mesaĝo de nikko.
Darkweasel, ĉu mi miskomprenis vin? Ĉu via antaŭa rimarko fakte ne estis ŝerco? Estas malfacile kompreni vin, ĉar vi tiel pedantas pri ĉu temas pri unu aŭ du respondoj en la fadeno! Tiaj etaj detaloj estas tute malgravaj.

darkweasel (Visa profilen) 26 juni 2011 19:18:27

Chainy:
darkweasel:
Chainy:kaj krom tio nur la faden-afiŝinto mem (=Altebrilas) respondis al sia propra temo!
... pli ĝuste, al la mesaĝo de nikko.
Darkweasel, ĉu mi miskomprenis vin? Ĉu via antaŭa rimarko fakte ne estis ŝerco? Estas malfacile kompreni vin, ĉar vi tiel pedantas pri ĉu temas pri unu aŭ du respondoj en la fadeno! Tiaj etaj detaloj estas tute malgravaj.
Mia antaŭa rimarko ne estis ŝerco, sed nura korekto de via aserto, ke neniu ajn respondis.

Kaj certe tiuj aferoj estas tute malgravaj nediskutindaj detaloj, do mi nun ĉesos.

Chainy (Visa profilen) 26 juni 2011 19:24:19

Altebrilas:
darkweasel:
Chainy:(Laŭ mi, nur eblas sekvi la forumojn per RSS-fluo, ĉu ne? Ne eblas, ekzemple sekvi iun fadenon per retmesaĝaj atentoj.)
Jen ideo por la fadeno pri la estonteco de lernu!.
Tio ankaŭ interesas min, ĉar mi ne scias kiel uzi ilin, mankante je spertaj komputilistoj en mia proksimularo.

Do, Chainy, se vi bonvolas malfermi tian fadenon kun klarigoj pri RSS, ĝi estos bonvena!
Altebrilas, kiel vi nun sekvas la mesaĝojn? RSS-fluoj estas tre bona maniero - ĉe mia Apple Mac-komputilo mi uzas NetNewsWire, bonegan programon - mi provis trovi tian bonan programon por linukso, sed bedaŭrinde tio ne ekzistas. Liferea havas multe da mankoj...

Kiam mi uzas alian komputilon mi kutime uzas Google Reader, kiu bone funkcias. Ankaŭ alia bona varianto estas la aldonaĵo "NewsFox" por Firefox.

Chainy (Visa profilen) 26 juni 2011 19:29:03

Ĉi-tema paĝo ĉe Lernu: RSS-fluoj

Altebrilas (Visa profilen) 26 juni 2011 22:47:38

Chainy:Ĉi-tema paĝo ĉe Lernu: RSS-fluoj
Dankon.

Mi legis, ke oni bezonas specialajn programojn por funkciigi ilin. Eble newsfox (ĉu iu ajn rilato kun foxnews?)

Mi volis unue scii, ĉu tiaj programoj estas dikaj, ĉu ili malrapidigas la komputilon, postulas specialajn kondiĉojn aŭ malebligas iujn aliajn funkciojn de la komputilo.

henma (Visa profilen) 26 juni 2011 23:40:19

Altebrilas:
Chainy:Ĉi-tema paĝo ĉe Lernu: RSS-fluoj
Dankon.

Mi legis, ke oni bezonas specialajn programojn por funkciigi ilin. Eble newsfox (ĉu iu ajn rilato kun foxnews?)

Mi volis unue scii, ĉu tiaj programoj estas dikaj, ĉu ili malrapidigas la komputilon, postulas specialajn kondiĉojn aŭ malebligas iujn aliajn funkciojn de la komputilo.
Se vi uzas Vindozo, kaj legas viajn retpoŝtojn uzante Outlook, ĝi povas esti uzata ankaŭ por legi RSS-fluojn.

Se vi ne volas instali programon, vi povas uzi Google Reader rete. Vi bezonas konton validan por Google... Kiam vi alklakas sur la RSS-bildeton de iu forumo (aŭ de tiu de ĉiuj la Esperanto-forumoj) vi havas opcion elekti Google por subskribi ĝin.

Vi ankaŭ povas subskribi tiujn fluojn pere de via poŝtelefono, se ĝi havas tiun funkcion.

Amike,

Daniel.

RiotNrrd (Visa profilen) 28 juni 2011 05:27:37

Mi koncedas ke mi plejparte partoprenas ĉe Lernu anglalingve, kvankam mi povas facile partopreni Esperante. Mi kredas ke ĉi tiu fakto estas ĉar ofte mi havas nur mallongan tempon por viziti la forumon (ĉar mi ĉelaborejas), kaj kutime ekas je la anglalingva forumo. Tial, ofte mi ne progresas preter tiu forumo, ĉar la tempo elkuras.

Rilate al la demando pri nuresperantlingvaj afiŝoj en la anglalingva forumo, mi tute konsentas kun Erinja. La nacilingvaj forumoj estas por komencantoj, aŭ por tiuj kiuj volas helpi komencantojn. La celo ne estas havi interesajn diskutojn (kvankam ni certe ŝatas tiajn). Ĉar la celita ĉeestantaro de la anglalingva forumo estas anglalingvaj komencantoj, nuresperantlingvaj afiŝoj ne estus tie.

zan (Visa profilen) 28 juni 2011 09:03:15

RSS-fluoj pli vigligas viglajn fadenojn. Por viglaj anglaj diskutoj oni forgesas Esperanton. malgajo.gif

Mi ne povas facile legi Esperantajn frazojn, des pli skribi, tiel ke malviglaj Esperantaj fadenoj ankaŭ estas bonvenaj. rideto.gif

Chainy (Visa profilen) 28 juni 2011 15:52:01

RiotNrrd:Mi kredas ke ĉi tiu fakto estas ĉar ofte mi havas nur mallongan tempon por viziti la forumon (ĉar mi ĉelaborejas), kaj kutime ekas je la anglalingva forumo. Tial, ofte mi ne progresas preter tiu forumo, ĉar la tempo elkuras.
Kial eki ĉe la anglalingva forumo? Laŭ mi estas pli interese babili en Esperanto per ĉi tiuj forumoj. Mi jam havas multe da aliaj okazoj por babili en la angla. Finfine mi registriĝis ĉi tie por lerni Esperanton. Kaj ju pli ni ĉiuj provas uzi ĝin, des pli la lingvo havas ŝancon por kreski.

RiotNrrd: La nacilingvaj forumoj estas por komencantoj, aŭ por tiuj kiuj volas helpi komencantoj. La celo ne estas havi interesajn diskutojn (kvankam ni certe ŝatas tiajn). Ĉar la celita ĉeestantaro de la anglalingva forumo estas anglalingvaj komencantoj, nuresperantlingvaj afiŝoj ne estus tie.
Sed, laŭ mi tiel ofte ne estas. Se oni vere volus helpi la komencantojn ĉe la anglalingva forumo, oni donus klarajn kaj koncizajn respondojn. Ofte okazas tute la malo - multaj el la partoprenantoj komencas konfuze diskuti pri simplaj gramatikaj aferoj, aŭ ili komencas diskuti/kvereli pri io tute alia! Ne tre helpa al la komencantoj!

Se oni volas longe diskuti aferojn kaj eventuale konfuzi ĉion, tiam estas pli bone fari tion en la Esperantlingvaj forumoj, kie la legantoj jam havas sufiĉe bonan konon de la lingvo por kompreni ĉion kaj filtri la informojn.

3rdblade (Visa profilen) 29 juni 2011 01:42:13

Jes, via propono ŝajnas ĝusta. Laŭ la spirit' de Esperanto, oni ne uzu la angla kiel internacia lingvo, sed Esperanto! Se ne ĉi tie, do kie?

Mi konsentas ke la regulojn de la forumoj oni obeu.

Ideo: Oni povas skribi (je interesa nacia fadeno) "Ni plu diskutu esperante. Mi movas ĉi tion temo al esperanta fadeno," kaj provizi ligon.

Mi havas alian ideon. Lernu! ne estu kiel kafejo, kie uloj povas paroli esperante laŭvole, sed kiel kolegio. La lertaj esperantistoj devas starti kaj vigligi diskutojn en esperanto-forumoj, kiel instruistoj. Mi estas instruisto, do mi povas diri al vi ke, kiam mi diras al la lernantoj "Ĉiu, parolu pri io!" la rezulto estas malbona. Kiam mi donas la lernantoj temon kaj kondukas la diskuto, la rezulto estas pli bona. Eble, novan kategorion ni bezonas.

Tillbaka till toppen