前往目錄

Kiel kunvenigi uzantojn en Eo-forumon?

貼文者: Altebrilas, 2011年6月25日

訊息: 31

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年6月30日上午9:57:13

Mi demandiĝas ĉu uzantoj kuraĝos fari tion: Tio aspektus kiel sekto (secte/cult) kiu provas varbi adeptojn por sia kapelo. Eventuale la kreinto de la fadeno povas fari tion, sed se li kreis fadenon ekz. en la angla, estas ĉar li majstras tiun lingvon, kaj li ne volos iri al esperanta fadeno.

Krom se la debato ali-temiĝis, sed tiokaze lia iniciato aspektos malĝentila: "Iru babili ali_ien, vi ne plu interesas min".

Do solvoj kiuj teorie kaj teknike estas simplaj, fakte starigas problemojn pri homaj rilatoj kaj sentoj.

回到上端