前往目錄

Komencanto de Pollando

貼文者: targanook, 2011年6月26日

訊息: 5

語言: Esperanto

targanook (顯示個人資料) 2011年6月26日上午8:52:24

Saluton al ĉiuj! Mi komencis lerni esperanton antaŭ tri monatoj kaj nun mi jam povas senprobleme skribi kaj eĉ paroli. Ĉu ĉi tio ne estas mirakla. Antaŭe mi lernis la anglan lingvon kaj post 12 jaroj de tiu ĉi lernado mi ne povas skribi angle tiel libere kaj facile kiel mi faras tion ĉi en esperanto. La lingvo malfermas senlimecon, tutan liberon de penso, nenio min nun baras. Mi bedaŭras ke esperanto ne estas tiom estimata en la mondo kiom ĝi meritas.

Chainy (顯示個人資料) 2011年6月26日下午6:34:30

Saluton, targanook. Mi ĝojas, ke Esperanto plaĉas al vi. Estas ja bona sperto, kiam oni lernas Esperanton!

oxymor (顯示個人資料) 2011年6月26日下午6:41:53

Mi havis tute saman sperton kaj ĝojon post 3 monatoj, mi tute komprenas vin ridego.gif.

Kie precize vi loĝas en Pollando?
Mi demandas tion ĉar mi ĵus estis en Vroclavo, kaj antaŭ 1 monato en Varsovio?
Eble, mi reiros tien baldaŭ.

miropiro (顯示個人資料) 2011年6月26日下午8:58:10

Saluton targanook, mi ĝojas, ke al vi plaĉas la lingvo ridulo.gif De kiu urbo vi estas? En Varsovio eblas viziti kurson, en Vroclavo nun funkcias grupo de junuloj, mi povas doni al vi kontakton al ili.

Sueroski (顯示個人資料) 2011年7月8日下午7:17:28

Saluton. Mi ankaŭ estas el Polio kaj estas komencanto de Esperanto kaj mi pensas samen. Konektas en doloro.

回到上端