Więcej

Ĉu ekzistas homoj, kiuj...

od februaro, 26 czerwca 2011

Wpisy: 5

Język: Esperanto

februaro (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 15:10:07

...lernis la lingvon nur per ĉi tiu retpaĝaro?

Mi mem lernis Eon per nacilingvaj lernolibroj, kvankam mi eksciis pri ĝi ĉe 'lernu'. Kaj mi suspektas, ke multaj homoj agas same, ĉar mistajpoj ankoraŭ multas ĉi tie. Ekzemple ĵus mi legis kurson 'laŭ mia opinio', kaj trovis jenon:
La venontajn paŝojn en la evoluo de vivo ni konas de la la esploro de fosilioj. Premitivaj sennukleaj unuĉelaj organismoj kaj algoj aperies en la oceanoj antaŭ 3.5 miliardoj da jaroj. Pli komplikaj fromoj de vivo kiel nukleo-havaj unuĉeloj kaj multĉelaj organismoj kaj bakterioj aperies en la oceanoj multe pli malfrue, antaŭ ĉirkaŭ miliardo da jaroj. La unuaj vivantaj estaĵoj kaj plantoj sur la seka tero aperies antaŭ 350 milionoj da jaroj. La dinozaŭroj regis antaŭ 65-250 milionoj, kaj post ilia malapero plimultiĝis la mamuloj, el kiuj antaŭ 2-3 milionoj da jaroj evoluis la pra-homo.
Kiom da eraroj oni povus facile trovi tie ĉi, se iu ajn efektive legus la tekston?

Ŝajnas al mi, ke oni ne sukcesis fari kompletan E-kurson ĉe 'lernu'. Ĉu ne eblas loki bonajn nacilingvajn lernilojn en la paĝaron?

Chainy (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 16:37:55

februaro:...lernis la lingvon nur per ĉi tiu retpaĝaro?
Mi certe komencis lerni la lingvon ĉi tie - kaj ĝi estis/as tre helpa al mi. Kompreneble, mi ankaŭ lernas per aliaj manieroj. Ne eblas lerni ĉion de unu retpaĝaro.

februaro:
Mi mem lernis Eon per nacilingvaj lernolibroj, kvankam mi eksciis pri ĝi ĉe 'lernu'. Kaj mi suspektas, ke multaj homoj agas same, ĉar mistajpoj ankoraŭ multas ĉi tie. Ekzemple ĵus mi legis kurson 'laŭ mia opinio'...
Mistajpo estas io iom alia ol eraro. En tiu teksto, mi ne povus diri ekzemple ke 'apereis' estas mistajpo - ĝi estas ia stranga elpensaĵo.

februaro:
Kiom da eraroj oni povus facile trovi tie ĉi, se iu ajn efektive legus la tekston?
Ĉu vi povus doni ligilon al tiu paĝo?

februaro:
Ŝajnas al mi, ke oni ne sukcesis fari kompletan E-kurson ĉe 'lernu'. Ĉu ne eblas loki bonajn nacilingvajn lernilojn en la paĝaron?
Mi pensas, ke vi iom tro kritikas Lernu. Ĝi estas en multaj aferoj tre bona retpaĝaro. Kiel mi jam diris, ĝi multe helpis/as min. Eble ne ĉiuj kursoj estas perfektaj, sed estas kerno de kursoj kiuj estas ja tre bonaj por komencantoj. Mi nenie alie trovis tian bonan senpagan retpaĝaron por lerni lingvon!

februaro (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 17:18:37

Ĉu vi povus doni ligilon al tiu paĝo?
http://eo.lernu.net/kursoj/lmo/respondoj.php?nro=2...
vidu 'laŭ la natursciencoj'-n
Mistajpo estas io iom alia ol eraro. En tiu teksto, mi ne povus diri ekzemple ke 'apereis' estas mistajpo - ĝi estas ia stranga elpensaĵo.
Ĉu mistajpoj, ĉu eraroj - ĉiuokaze en unu alineo mi eltrovis aron da strangaj esprimoj: 'la la esploro', 'dinozaŭroj', 'premitivaj', 'apereis'. Tio ĉi estas tre malutila afero por lernado, kompreneble se iu entute uzos tiun kurson!
Ne eblas lerni ĉion de unu retpaĝaro.
Eblas, se bone organizi la procezon!

BrunoBram (Pokaż profil) 13 lipca 2011, 00:45:31

Mi eĉ ne scias kiel lernis la lingvon, ĉar estas tiom facile lerni ĝin, ke sufiĉas legi fojfoje kelkajn retpaĝojn en Esperanto helpe de vortaro por finfine paroli ĝin. Tiel okazis al mi.

darkweasel (Pokaż profil) 13 lipca 2011, 05:08:35

Miajn bazajn sciojn de Esperanto mi akiris per lernu! kaj per la diversaj artikoloj en Vikipedio, kiuj pritraktas la gramatikon de Esperanto.

Pli profundan scion mi akiris per legado de PMEG kaj certe per ofta uzado de la lingvo.

Wróć do góry