Поруке: 4
Језик: Esperanto
HaleBopp (Погледати профил) 28. јун 2011. 09.34.55
Oni kutime diras : Mi estas komencanto.
Ĉu mi ankaŭ diras ĝuste? :
Mi estas komencanta.
kaj :
Mi estas komencantulo.
??
Dankon!
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
sudanglo (Погледати профил) 28. јун 2011. 10.22.44
Mi estas komencanta - je suis en train de commencer.
Komencantulo - tre mafacile diri kion tio signifas, eble iu kiu okupas sin pri komencantoj.
darkweasel (Погледати профил) 28. јун 2011. 10.38.40
Mi estas *komencantulo plej ofte ne estas ĝusta, vidu: Participoj kiel O-vortoj
Oni ne aldonu la sufikson UL, ĉar O-participoj per si mem montras ulojn. Ne diru: *skribantulo*. Tio estus same erare kiel *virulo* anstataŭ viro. Tamen iafoje vortoj kiel konatulo kaj instruitulo povas esti ĝustaj, sed tiam tiuj vortoj havas tre specialan signifon.
HaleBopp (Погледати профил) 28. јун 2011. 10.55.07
En la franca "Je suis débutant", "débutant" estas adjektivo, tamen en Esperanto estas nomo. Tio konfuzis min.
Dankon!