Więcej

Ĉu oni povas havi multoblajn kontojn ĉe Lernu?

od ceigered, 28 czerwca 2011

Wpisy: 4

Język: Esperanto

ceigered (Pokaż profil) 28 czerwca 2011, 18:01:27

Sal',

Mi volas scii ĉu eblas havi pli da kontoj ol unu - aŭ, pli bone, ĉu ilo por ŝanĝi la uzantnomon venos baldaŭ?

Mi volas renomi mian konton al "ceige" (mia vera kromnomo, "ceigered" aperis ĉar mi ne povis uzi "ceige" kun mia unua repoŝta konto kiam mi aĝas ~14-15 aŭ iom juna kiel tiom) anstataŭ "ceigered", kaj ĉar tio ne ŝajnas ebla, mi volas havi duan konton nomita "ceige", kaj sen forigo de mia unua konto (por ke miaj malnovaj mesaĝoj ne havas "-" kiel la uzantnomo).

Dankegon pro helpo kaj asisto.

horsto (Pokaż profil) 28 czerwca 2011, 22:16:53

Multaj kontoj por unu uzanto certe ne estas bona ideo. Ŝanĝi la salutnomon estas alia afero, eble Lernu tion baldaŭ ebligas.

3rdblade (Pokaż profil) 29 czerwca 2011, 06:03:26

Mi ankaŭ volas ŝanĝi mian uzantnomon, sed se tio ne eblos, mi ne zorgos.

ceigered (Pokaż profil) 29 czerwca 2011, 09:46:54

horsto:Multaj kontoj por unu uzanto certe ne estas bona ideo. Ŝanĝi la salutnomon estas alia afero, eble Lernu tion baldaŭ ebligas.
Ja, certe. Multaj kontoj por unu uzanto kreis la iluzio por E@I ke estas ekstra ano. Sed, mi ne ŝatas la ideo de forigo de la originala konto, ĉar la "-" nomoj.

Probleme...

3rdblade:Mi ankaŭ volas ŝanĝi mian uzantnomon, sed se tio ne eblos, mi ne zorgos.
3aklingo? rido.gif (nur ŝerce!)

Wróć do góry