Tartalom

Kio okazis al Eventeo?

Fuzzy-tól, 2011. június 29.

Hozzászólások: 4

Nyelv: Esperanto

Fuzzy (Profil megtekintése) 2011. június 29. 5:41:52

La paĝaro jam kelkajn tagojn estas nevisitebla
demando.gif
Kio okazadas? Ĉu ĝi reviviĝos?
Mi ĉagreniĝus ege se ĝi pereus malgajo.gif

Chainy (Profil megtekintése) 2011. június 29. 8:45:15

Tio ne surprizas min. Jam estis aliaj fojoj, kiam Eventeo malfunkciis. Kaj neniu scias, kiu respondecas pri tiu retpaĝaro - nu, oni povas trovi unu/du nomojn ligitajn kun ĝi, sed estas nenia teamo malantaŭ la retpaĝaro. Ŝajne nur paro de amikoj.

Estas nenio malbona pri tio, sed estas pli verŝajne ke la vivodaŭro de la retpaĝaro estos ne tiel longa, se la kreintoj ne permesas, ke aliaj partoprenu en la administrado de la retpaĝaro. Kaj mi ofte demandis min, kial aliaj volus kontribui siajn artikolojn al tia retpaĝaro, se la kreintoj kaŝas sin kaj ili nenion diras pri si.

Estas domaĝe, ĉar Eventeo estas tre bone kreita retpaĝaro, kaj la ideo estas bonega. Ni vere bezonas tian retpaĝaron pri aktualaj novaĵoj.

enwilson (Profil megtekintése) 2011. június 30. 5:08:58

Fuzzy:La paĝaro jam kelkajn tagojn estas nevisitebla
demando.gif
Kio okazadas? Ĉu ĝi reviviĝos?
Mi ĉagreniĝus ege se ĝi pereus malgajo.gif
Eventeo nun ŝargas bone. Eble la retservilo misfunciis?

jan aleksan (Profil megtekintése) 2011. június 30. 22:06:30

mi konsentas! Ĝi vivu! ;(

Vissza a tetejére