Al contingut

Ponoli

de hermeso, 30 de juny de 2011

Missatges: 16

Llengua: Esperanto

hermeso (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2011 6.18.04

"Kio estas neregula en tiuj idiotismoj?"

Inter krokodilo kaj krokodili, krokodil ne havas la sama senco

"Ĉu mojosa kaj ponoli ne estas idiotismoj?"

Ili ne estas idiotismoj, char ili ne havas malsamaj sencoj kiam ili iras "o" al "i"

henma (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2011 6.45.29

hermeso:"Kio estas neregula en tiuj idiotismoj?"

Inter krokodilo kaj krokodili, krokodil ne havas la sama senco

"Ĉu mojosa kaj ponoli ne estas idiotismoj?"

Ili ne estas idiotismoj, char ili ne havas malsamaj sencoj kiam ili iras "o" al "i"
Difino de idiotismo: Vortaĵo kun senco ne facile komprenebla el ĝiaj partoj, ofte propra al iu lingvo

Laŭ tiu difino, multaj vortoj en Esperanto (eĉ Zamenhofaj) estas idiotismoj. Ekzemplo: eldoni... kiel 'publikigi kaj vendigi ian ajn verkon' rilatas al doni ion (eldoni estas el + doni)

Ankaŭ, mi donas al vi Zamenhofan frazon:

lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza

Amike,

Daniel.

hermeso (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2011 7.01.49

"Difino de idiotismo: Vortaĵo kun senco ne facile komprenebla el ĝiaj partoj, ofte propra al iu lingvo"

Tion mi diris same

"Laŭ tiu difino, multaj vortoj en Esperanto (eĉ Zamenhofaj) estas idiotismoj. Ekzemplo: eldoni... kiel 'publikigi kaj vendigi ian ajn verkon' rilatas al doni ion (eldoni estas el + doni)"

publikigi estas kiel eldoni, mi uza pli volonte publikigi

"Ankaŭ, mi donas al vi Zamenhofan frazon:

lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza"

Mi pensas ke tio estas malvera. Mi uzas esperanton kun la malplej idiotismoj kaj se mi povas, sen idiotismojn. Mi ne ghin trovas senviva.

Por mi,lingvo estas viva, kiam oni ghin uzas kaj kian oni kreas novajn vortojn kiam oni ne povas sin esprimi klare.

Male, por mi, vidi idiotismoj en esperanto, tio donas al mi la opinion ke la lingvo estas senviva

darkweasel (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2011 7.27.05

henma:
Laŭ tiu difino, multaj vortoj en Esperanto (eĉ Zamenhofaj) estas idiotismoj. Ekzemplo: eldoni... kiel 'publikigi kaj vendigi ian ajn verkon' rilatas al doni ion (eldoni estas el + doni)
Kiam oni eldonas ion, oni donas ĝin el la publikigejo al la publiko.

zan (Mostra el perfil) 2 de juliol de 2011 8.44.23

MoJoSa kaj PoNoLi(aŭ PaNaLi) ne malplaĉas al mi. Tamen, kial oni nomis malbon-kondutantojn en Esperanta komunumo laŭ nomoj de Krokodiluloj(Reptilioj)? Iu Krokodilulo povus esti ia dio por iu popolo.
Kaj por mi tre malfacia estas la vorto "reptiliumi".

jan aleksan (Mostra el perfil) 3 de juliol de 2011 11.43.10

zan:MoJoSa kaj PoNoLi(aŭ PaNaLi) ne malplaĉas al mi. Tamen, kial oni nomis malbon-kondutantojn en Esperanta komunumo laŭ nomoj de Krokodiluloj(Reptilioj)? Iu Krokodilulo povus esti ia dio por iu popolo.
Kaj por mi tre malfacia estas la vorto "reptiliumi".
Mi konsentas ke uzu de bestaj vortoj ne estas la plej kongrua. Tamen tiuj uzoj ne sekvis ja ajn regulon kaj/aŭ oficialiĝon. Simple la homoj aŭdis ĝin kaj ŝatis (oni dire ĝi kreiĝis en la 50aj jaroj).
Laŭ tiu difino, multaj vortoj en Esperanto (eĉ Zamenhofaj) estas idiotismoj. Ekzemplo: eldoni... kiel 'publikigi kaj vendigi ian ajn verkon' rilatas al doni ion (eldoni estas el + doni)
eble la uzo de 'doni' ne estas la plej oportuna, tamen 'el' estas kongrua, ĉar estas uzita por signifi finitan agon, kun movo eksteren. Eltrovi, elpensi signifas ke vi trovas/pensas, kaj diskonigas la tutan ideon (ĝi iras el via cerbo).

Same oni uzas for, por signifi komplete farita agon, kun senco de malaperigo. Ekz formanĝi signifas manĝi la tuton.

Tornar a dalt