去目錄頁

Ĉu "Filozofaj ideoj" aŭ "filozofiaj ideoj"?

BrunoBram, 2011年7月5日

讯息: 8

语言: Esperanto

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月5日上午1:42:56

Saluton, nekonataj amikoj de la tuta mondo.

Tie ĉi estas mia unua mensaĝo kaj mi volas komenci demandante pri unu dubo.

Ĉu estas korekte "filozofaj ideoj" aŭ "nur filozofiaj ideoj"?

darkweasel (显示个人资料) 2011年7月5日上午4:34:50

Mi dirus filozofiaj, ĉar laŭ mi la ideoj rilatas ĉefe al la scienco kaj ne al la sciencisto, sed filozofaj estas same komprenebla.

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月5日上午10:28:01

Flankenlasante ĉu ĝi estas komprenebla aŭ ne, ĉu "filozofaj" estus ankau korekte au nepre ĝi estas nekorektaĵo?

darkweasel (显示个人资料) 2011年7月5日下午3:02:31

BrunoBram:Flankenlasante ĉu ĝi estas komprenebla aŭ ne, ĉu "filozofaj" estus ankau korekte au nepre ĝi estas nekorektaĵo?
"filozofaj ideoj" estas ĝusta esprimo, sed laŭ mi tro emfazas la homon anstataŭ la sciencon.

maratonisto (显示个人资料) 2011年7月5日下午3:16:19

"filozofaj ideoj" estas ĝusta esprimo
Laŭ mi ne estas ĝusta, ĉar la radiko estas "filozofi"

darkweasel (显示个人资料) 2011年7月5日下午3:45:45

maratonisto:
"filozofaj ideoj" estas ĝusta esprimo
Laŭ mi ne estas ĝusta, ĉar la radiko estas "filozofi"
sed ekzistas ankaŭ radiko FILOZOF/.

Huigh (显示个人资料) 2011年7月6日上午2:16:50

darkweasel:
maratonisto:
"filozofaj ideoj" estas ĝusta esprimo
Laŭ mi ne estas ĝusta, ĉar la radiko estas "filozofi"
sed ekzistas ankaŭ radiko FILOZOF/.
Laŭ mi 'filozofiaj ideoj' sugestas ideojn filozofiojn sed 'filozofaj ideoj' sugestas ideojn de iu aŭ eble pli da filozofoj - se oni insistas spliti harojn (kaj se temas pri filozofio, kial ne spliti harojn?!?)

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月6日上午11:35:05

Mi alvenis al la konkludo, ke "filozofiaj" estas la korekta formo rilate ideojn.

Rilate filozofojn, eble estas korekte "filozofa".

回到上端