Contenido

Gemelo

de bpeel, 5 de julio de 2011

Aportes: 1

Idioma: Esperanto

bpeel (Mostrar perfil) 5 de julio de 2011 17:00:12

Antaŭ nelonge mi havis ideon ke estus bone uzi retejon kiel Omegle por praktiki lingvojn. Per Omegle oni povas babili tekste kun nekonato pri io ajn anonime. Tamen Omegle ne vere taŭgas ĉar nur estas anglaparolantoj tie kaj plej ofte la konversaciaj estas fiaj. Mia ideo estis krei similan retejon kiu specife temas pri lingvolernado. Tie oni povus elekti la lingvon kiun oni volas praktiki kaj ĝi tuj konektas kun aliulo kiu volas praktiki la saman lingvon.

Do mi verkis la retejon kaj lanĉis ĝin ĉi tie. Mi nomis ĝin Gemelo ĉar tio estas anagramo de Omegle kaj ĝi similas al la esperanta vorto Ĝemelo kiu iom rilatas al paroli pare.

Tamen mi ankoraŭ tute malsukcesas trovi aliajn uzantojn do ĝis nun ĝi estas tute sen utilo. Eble ĝi simple estas stulta ideo.

Ĉu iu havas komentojn pri la retejo aŭ volas helpi min?

Se estas aliaj programistoj ĉi tie, la kodo estas libera laŭ GPLv3 kaj troviĝas ĉi tie.

Dankon!

Volver arriba