До змісту

Kiu estas la plej bona gramatiklibro pri esperanto ?

від Kurawiri, 5 липня 2011 р.

Повідомлення: 14

Мова: Esperanto

Kurawiri (Переглянути профіль) 5 липня 2011 р. 21:24:15

Saluton al ĉiuj !

Mi estas serĉanta libron kiu enhavus la tutan funkciadon de la lingvo esperanto, t.e. iu plen-plena gramatiko pri nia lingvo, kaj kompreneble, en lingvo esperanto. Oni al mi parolis pri la PMEG, tamen en la Ondo de Esperanto mi legis kritikan artikolon pri la PMEG : http://esperanto.org/Ondo/Ondo/145-lode.htm#145-10 . Pri la Plena Analiza Gramatiko de Waringhien mi ankaŭ legis kritikojn laŭ kiuj ĝi uzas tro eŭropecajn kategoriojn por deskribi la lingvon.

Do kiu libron vi indikus al mi por kompreni la tutan sistemon de la lingvo esperanto ?

Mi antaŭdankas al vi !

Altebrilas (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 08:57:47

La Fundamento estas sufiĉa por skribi kompreneblan esperanton.

Sed kompreneble, ĝi ne sufiĉas por verki flue legeblan literaturon, ĉar tia lingvo devas konformiĝi al la kutimoj de la legantoj.

Persone, mi preferas PAG ĉar ĝi estas fidela priskribo de la uzado de esperanto, almenaŭ kiam ĝi estis verkata.

PMEG estas ankaŭ bona. Ekzistas ankaŭ "Gramatiko de Esperanto" de Miroslav Malovec (Kava Pech), kiu resumas en 130 paĝoj la precipon de esperanta gramatiko.

Kirilo81 (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 13:03:42

PAG estas malagrable legebla kaj krome enhave horora verko, kiu nur malŝatigas al oni la lingvon.
Mi tre rekomendas PMEG, kiu multe pli fidele priskribas E-on, oni facile kutimiĝas al ĝia terminaro, kiun Alan Kris en la Ondo nejuste kaj troege kritikas, kaŝante la veran valoron de PMEG.

Chainy (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 14:39:37

Kurawiri: Oni al mi parolis pri la PMEG, tamen en la Ondo de Esperanto mi legis kritikan artikolon pri la PMEG
Ne zorgu pri tiu kritika artikolo. PMEG ja estas bona libro, kaj ĝia plej granda avantaĝo estas, ke oni povas konsulti ĝin per la interreto.

En la kazo de PAG, ĝi entute ne plu haveblas - mi mem volis aĉeti ĝin, sed UEA kaj aliaj libroservoj ne plu vendas ĝin! Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ĝi ankaŭ estas interesa libro pri gramatiko. Mi iom legis ĝin per pdf trovebla en la interreto, sed estas tute maloportune uzi tiun pdf, almenaŭ en mia komputilo, ĉar ĝi tiel malrapide funkcias...

Chainy (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 14:44:47

Kirilo81:PAG estas malagrable legebla kaj krome enhave horora verko, kiu nur malŝatigas al oni la lingvon.
Ĉu PAG vere estas tiel malbona?! Mi ja trovis kelkfoje interesajn klarigojn en PAG.

Kirilo81:Mi tre rekomendas PMEG, kiu multe pli fidele priskribas E-on, oni facile kutimiĝas al ĝia terminaro, kiun Alan Kris en la Ondo nejuste kaj troege kritikas, kaŝante la veran valoron de PMEG.
jes, estas iom stultete kritiki la terminaron de PMEG - ĝi estas tre klara kaj komprenebla, laŭ mi. PMEG vere estas bona libro kaj mi tre ofte uzas ĝin!

Kirilo81 (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 16:35:30

Chainy:
Kirilo81:PAG estas malagrable legebla kaj krome enhave horora verko, kiu nur malŝatigas al oni la lingvon.
Ĉu PAG vere estas tiel malbona?! Mi ja trovis kelkfoje interesajn klarigojn en PAG.
Kalocsay kaj Waringhien ŝajne ne estis profesiaj lingvistoj kaj eble volis tion kompensi per troa fervoro,
elpensante nenecesajn kaj senbazajn regulojn (ekz. pri la elparolo de akcentitaj vokaloj en fermitaj resp. nefermitaj silaboj),
prezentante misajn analizojn (ĉu vi ekz. sciis, ke 'lo' en 'ha lo' estas la substantiva formo de la artikolo?!), precipe pri la vortfarado ("vortefiko", oni eĉ oficialigis tiun stultaĵon) kaj
preteratendante verajn problemojn (ekz. la uzado de tensoj en subordigitaj frazoj, la "klarigoj" de PAG donas bildon tiom komplikan kiel en ajna etnolingvo).

Mi plene tralegis ĝin, kaj esti vera penego.

darkweasel (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 16:40:13

Kirilo81:ĉu vi ekz. sciis, ke 'lo' en 'ha lo' estas la substantiva formo de la artikolo?!
Ho ve, ĉu tio vere estas en PAG? shoko.gif shoko.gif shoko.gif
(Tion mi pli atendus trovi en Neciklopedio.)

Kirilo81 (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 18:11:51

darkweasel:
Kirilo81:ĉu vi ekz. sciis, ke 'lo' en 'ha lo' estas la substantiva formo de la artikolo?!
Ho ve, ĉu tio vere estas en PAG? shoko.gif shoko.gif shoko.gif
(Tion mi pli atendus trovi en Neciklopedio.)
p. 178, §125, rim. II Legu kaj miru kiel mi shoko.gif

darkweasel (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 18:38:59

Kirilo81:
darkweasel:
Kirilo81:ĉu vi ekz. sciis, ke 'lo' en 'ha lo' estas la substantiva formo de la artikolo?!
Ho ve, ĉu tio vere estas en PAG? shoko.gif shoko.gif shoko.gif
(Tion mi pli atendus trovi en Neciklopedio.)
p. 178, §125, rim. II Legu kaj miru kiel mi shoko.gif
Ŝajne tion ili skribis la unuan de aprilo.

Chainy (Переглянути профіль) 6 липня 2011 р. 18:41:42

Kirilo81:
prezentante misajn analizojn (ĉu vi ekz. sciis, ke 'lo' en 'ha lo' estas la substantiva formo de la artikolo?!)
Jen la koncerna citaĵo el PAG:
ha lo! - por telefone alvoki, por altiri atenton de pasanto ktp.
Rim. II. La skribo per du vortoj ebligas konservi la akcenton sur la dua silabo; krome tio liveras alian bonan interjekcion, ĉar oni tute rajtas uzi, por altiri atenton, la substantivan formon de la artikolo la, kiu estas mem speco de demonstrativo: lo! Vidu, kion vi faraĉas!
Verdire, mi ne tute komprenas tiun 'klarigon' sed ĉu la ekzemplo ĝustas? Ĉu iu tiel uzus 'lo!' ?

Назад до початку