K vsebini

Ĉu ekzistas esperantistoj kiuj ne favoraj al minoritataj kaj minoritaraj lingvoj?

od BrunoBram, 06. julij 2011

Sporočila: 22

Jezik: Esperanto

fo_q (Prikaži profil) 02. avgust 2011 20:36:02

miĥil:Mi ne malamas la minoritajn lingvojn, sed mi ankaŭ pensas ke oni ne troigu ilian gravon. Multegaj lingvoj jam perdiĝis, kaj kelkaj pliaj ne estus katastrofo.
R.: Mi supozas ke ne estas katastrofo kiam tiu lingvo ne estas de niaj gepatroj, geavoj, niaj praparencoj. Se estas de aliaj homoj, tute ne gravas, ĉu mi bone komprenis? Hmmm, nu, la problemo de tiu vidpunkto estas ke lingvoj tute ne malaperas nature, sed ja pro perforto. En Sudameriko la hispanlingvaj elitoj agadas per 'cerblavado' ("lavado de cabezas" hispane) kaj mokado kontraŭ alilingvanoj, tiuj kiuj parolas la gvaranian, la keĉuan, aŭ la ajmaran. Mi supozegas ke en Eŭropo la afero similas, ankaŭ en Azio (ekzemple la ajnua lingvo en Japanio) kaj Oceanio (la maoria lingvo en Nov-zelando). Estas ja agoj tute politika. Kaj ni ne forgesu ke esperantISTo estas nepre kontraŭ lingvaj imperiismoj, ĉu mondskale (la angla kontraŭ ĉiuj), ĉu regionskale. Se tio ne okazas, ne temas pri esperantisto, sed simple esperant-parolanto. Sed pipro for de niaj okuloj estas tute refreŝiga afero, ĉu ne?

miĥil:Facila interkompreno pro sama nenaska lingvo havas siajn avantaĝojn, kiel ankaŭ la aparteno al granda kulturregiono havas avantaĝojn.
Se ekz. la nederlanda lingvo perdiĝus, kiom grave tio estus? Unuflanke la ekzista kolekto de literaturo, filmoj, muziko ktp fariĝus malfacile alirebla, aliflanke multe pli granda kolekto, ekz. tiu de la angla, fariĝus pli alirebla. Kaj nova kulturo povos esti kreata en tiu nova lingvo, kiu havebligas al oni multe pli grandan publikon.
R.: Tre bone, do ni fajfu kaj la mondo estu nur angllingva. Ni instruu nur la anglan al niaj gefiloj, genevoj, kaj genepoj. Ĉu estas tia la solvo?

miĥil:Oni povus timi ke samlingviĝo de popoloj povus perdigi ankaŭ aliajn diversecojn. Sed al mi ne ŝajnas esti certe ke tio efektive okazus. Eĉ en malgranda lingvujo kiel la nederlanda, oni povas jam observi konsidereblajn diferencojn, kiujn do evidente ne forgladis la samlingveco.
R.: La nederlanda lingvo estas ja sufiĉe granda, ŝtata (kaj oficiala de tute riĉa ŝtato, kiu havas la plej granda haveno de la mondo!), kiu ne estas endanĝerigita. Ĝi nur ne estas imperiisma, impona, sed tamen tute ne minoritata. Minoritata estas la keĉua, la ajmara, la miranda, la okcitana, la maoria, la umbunda, la kimbunda, la ajnua, la galega...

Kaj do, resume, "vivu la kokakolaigo de la mondo!", ĉu?

lietpol (Prikaži profil) 03. avgust 2011 05:17:09

Solulo:
vincas: Kaj nun pri polaj lernejoj en Litovio. En tiaj lernejoj kelkaj lernobjektoj (geografio, historio) devas esti instruataj en litova lingvo.
Mi havas unu demandon: ĉu en litovaj lernejoj en Pollando la samaj lernobjektoj estas instruitaj en pola aŭ litova lingvoj?
Mi simple demandas ĉar mi ignoras (malscias) la situacion kaj mi supozas, ke en Pollando ekzistas ia litova minoritato. Mi pensas pri la principo de simpla ekvilibro. (Ni al vi kaj vi al ni)
En litovaj lernejoj en Pollando (estas fakte ne tro multaj, nur en la regiono de Puńsk/Punskas kaj Sejny/Seinai) la plejparto de la fakoj estas instruataj en la litova lingvo, sed kelkaj (pola lingvo, historio kaj "socia scio" (WOS)) devas esti kaj estas instruataj pole. Mi pensas, ke tio estas la ĝusta solvo.

Mi ŝatus eble fini la diskuton pri la pola minoritato en Litovio. La problemo (laŭ mi) estas ke ĉe ambaŭ (!) flankoj ekzistas multegaj kiuj ne nepre volas interkompreniĝon aŭ pacon, sed iun "moralan" (?) venkon de sia etnio. Homoj, kiuj serĉas verajn solvojn (taŭgaj por ĉiuj), estas - laŭ ili - perfiduloj aŭ naivuloj. Tiu regulo aplikas, bedaŭrinde, al preskaŭ ĉiuj landoj de la Meza kaj Orienta Eŭropo.. Tiuj, kiuj pensas ke la daŭrigo de kvereloj estas parto de naciaj interesoj (al kiuj ili kredas sin fidelaj), estas la plej laŭtaj..

Kaj, bedaŭrinde, estas esperantistoj inter ili.

lietpol (Prikaži profil) 03. avgust 2011 05:35:44

fo_q:Hmmm, nu, la problemo de tiu vidpunkto estas ke lingvoj tute ne malaperas nature, sed ja pro perforto. En Sudameriko la hispanlingvaj elitoj agadas per 'cerblavado' ("lavado de cabezas" hispane) kaj mokado kontraŭ alilingvanoj, tiuj kiuj parolas la gvaranian, la keĉuan, aŭ la ajmaran. Mi supozegas ke en Eŭropo la afero similas
Mi pensas, ke ne nepre en Eŭropo. La problemo estas ke ekzistas lingvoj, kiujn oni intencis malaperigi per forto (ekz. la soraba en Germanio, gagauza en Moldavio, eĉ bielorusa en Bielorusio), sed nuntempe, kiam ili ankoraŭ vivas, sed tiun vivon oni prefere nomigu "agonio", multaj ŝtataj kaj neŝtataj institucioj klopodas protekti ilin ĉiamaniere. Sed nuntempe, oni ne primokas homojn scipovantajn iun ajn nekonatan lingvon, tio eĉ estas kaŭzo por fieri.

sudanglo (Prikaži profil) 03. avgust 2011 09:32:11

Mi ne malamas la minoritajn lingvojn, sed mi ankaŭ pensas ke oni ne troigu ilian gravon. Multegaj lingvoj jam perdiĝis, kaj kelkaj pliaj ne estus katastrofo.
Mi emas konsenti Miĥil.

Laŭ mia kompreno, antaŭ 150 jaroj la plejmulto de Francujanoj ne parolis la francan, sed iu lokan lingvon. Ŝajne, la nuna universala adopto de la franca en Francujo ne kaŭzis grandajn domaĝojn.

mihxil (Prikaži profil) 03. avgust 2011 13:15:39

sudanglo:Laŭ mia kompreno, antaŭ 150 jaroj la plejmulto de Francujanoj ne parolis la francan, sed iu lokan lingvon. Ŝajne, la nuna universala adopto de la franca en Francujo ne kaŭzis grandajn domaĝojn.
Eĉ male, mi dirus. Francianoj povas iri ĉien en la lando kaj simple facile komuniki per sia denaska. Por amuziĝi ili havas grandan elekton de kulturo, ĉio en la denaska. Eĉ estas inde por eksterlandanoj lerni la lingvon, ĉar pro la grando de la lingvo tio efektive multe utilus.

Kaj kion ni perdis? Lingvetoj, kiuj eble estis interesaj, sed kies produktojn nur povis ĝui malgrandaj grupoj. Mi ne tre vidas problemon pri lingvoperdado, kaj dubas ĉu vere gravas per kiu preciza lingvo komunikado okazas, kaj mi suspektas ke por individuo estas pli bone ani en granda lingvo.

mihxil (Prikaži profil) 03. avgust 2011 13:51:38

fo_q:sed ja pro perforto.
Kompreneble, perforto estas malbona, kaj tion mi kontraŭas.

fo_q:R.: Tre bone, do ni fajfu kaj la mondo estu nur angllingva. Ni instruu nur la anglan al niaj gefiloj, genevoj, kaj genepoj. Ĉu estas tia la solvo?
Fakte mi pensas ke tio ne estus malbona ideo. Aŭ kompreneble alian lingvon, probable instrui al siaj gefiloj la ĉinan estas eĉ pli bona ideo... Kompreneble la afero estas iom pli komplika. Ekz. ankoraŭ estas tiel ke la nederlanda estas en nederlando pli utila ol la angla, kaj se ne estas onia denaska, tiam ne estas tiom simple instrui lingvon al oniaj infanoj. Sed mi fakte bedaŭras ke mi ne estas anglalingva.

fo_q:R.: La nederlanda lingvo estas ja sufiĉe granda, ŝtata (kaj oficiala de tute riĉa ŝtato, kiu havas la plej granda haveno de la mondo!), kiu ne estas endanĝerigita. Ĝi nur ne estas imperiisma, impona, sed tamen tute ne minoritata. Minoritata estas la keĉua, la ajmara, la miranda, la okcitana, la maoria, la umbunda, la kimbunda, la ajnua, la galega...
Se la parolantoj de tiuj lingvoj pro raciaj kialoj simple elektas priforgesi, tiam tio ne estas problemo. Se tio okazas pro trudoj aŭ perforto, tiam kompreneble tio estas la problemo, sed ne la perdo de la lingvo mem.

fo_q:Kaj do, resume, "vivu la kokakolaigo de la mondo!", ĉu?
Tion mi nenie asertis. Ĉu Anglio estas kokakolaigita? Ĉu Irlando estas kokakolaigita? Ĉu Singapuro? Ĉu aliaj landoj estas malpli 'kokakolaigitaj'? Vi simple enĵetas vorton kaj tiel sugestas ion, kio laŭ mi tute ne memevidente okazus.

darkweasel (Prikaži profil) 07. avgust 2011 11:14:29

vidas vandenis:Kaj demando al vi.Al mi ŝajnas, ke lastatempe en nia Lernu forumo diversaj fadenoj komencis aktive partopreni homoj, kiuj speciale komencas fadeno per nekorekta,dusenca demando.Ekz.pri minoritatoj, gejoj, religio k.t.p.
Ekstere tio ŝajnas senkulpa, sincera. Sed
esence, principe tio estas instigo de malamikeco,mokado el sinceraj,sed havantaj
diversajn opiniojn homoj.Kiel vi pensas?
Sincere kaj amike,Vidas V.
mi pensas ke ĝuste por diskuti diversajn opiniojn ekzistas forumo, kaj mi kontraŭas malpermesi temojn nur sur la bazo ke diskutado pri ili povas esti iom pli akra.

cellus (Prikaži profil) 09. avgust 2011 08:43:11

La plej ordinara impreso estas ke esperantistoj apogas la rajtojn de malplimultaj lingvoj. Se oni iomete pensas pri la afero tamen tio estas stranga, ĉar la ĉefa ideo de esperanto ja estas forigo "de la obstinaj baroj" de diversaj lingvoj. Aliflanke oni ja estas enfermita en sia propra lingvo, tiun kiun oni lernis kiel infano. Tamen multaj el ni devas abandoni nian gepatran lingvon/dialekton. Do se esperanto volas liberigi nin el la lingva malliberejo, do ni devus kontraŭstari la malplejmultjan lingvojn!

Probable la sola ebla respondo estas ke tiu kiu parolas malplimultan lingvon devas mem decidi ĉu ĝi meritas konservadon aŭ suptenon. Aliaj ne povas aŭ eĉ ne rajtas fari tiun decidon.

Do certe povas ekzisti esperantistoj kiuj ne apogas malplimultajn lingvojn!

zan (Prikaži profil) 09. avgust 2011 09:45:33

Mi legis en japanaj retejoj opiniojn de japanaj esperantistoj pri ilia starpunkto al malplimultaj lingvoj. Plejparto estas favora. Iuj el ili lernas eĉ la ainan lingvon. Laŭdinde, ĉu ne? Kompreneble troviĝas malfavoraj esperantistoj, sed ili ŝajnas stranguloj al mi. Verŝane almenaŭ estimindaj famuloj en japana esperantujo estas favoraj al malplimulto. Ili asertas, ke ili uzas Esperanton por konservi malplimultajn lingvojn.

Mi ne estas entuziasma movadano, kiu ne lernas la ainan lingvon. Mi uzas Esperanton kun nenia celo. Sed ankaŭ mi volas esti favora al malplimultoj. Mi bedaŭras, ke jam ainaj parolantoj preskaŭ malaperis pro perforto de antaŭ-epokaj japanoj. Mi sentas, kvazaŭ ni perdis valoraĵon.

Ŝtatoj bezonas sian oficialan lingvon. Tio estas trudo al malplimulto lernigi alian lingvon. Tio ja estas maljusteco. Sed tamen mi deziras vivigi malplimultajn lingvojn kun respektiva oficiala lingvo. Mi estas hipokrita? Sed mi neniam volas diri, ke malplimultaj lingvoj estas senvaloraj.

Se aliaj japanoj havas aliajn opiniojn, bonvolu skribi.

lietpol (Prikaži profil) 10. avgust 2011 11:21:47

Vidai, unue ni kune decidu, kun kiu Vi diskutas. Ĉu estas iu polo, nepartoprenanta ĉi tiu diskuton, kiu asertas, ke la situacio de poloj en Litovio estas tute terura, kaj Pollando estas paradizo por minoritatoj, aŭ... kun mi. Ĉar mi neniam asertis tion. Male, ĝis 2005 mi ĉiam asertis, ke ne ekzistas landoj kun la bezonoj de minoritatoj estus tiel ignorataj, kiel en Pollando. La leĝo de 2005 iomete plibonigis la situacion, sed ni estas for de la idealo. Mi persone ĉiam laŭdis Slovenion, kiel ŝtato, kiu vere respektas siajn du ĉefajn minoritatojn (hungarojn kaj italojn).

Koncernante Litovion: "Aŭ niaj minoritatoj ne scias,ke en aliaj Eŭropaj ŝtatoj 3-4foje pli malbone" (Gajauskaitė)... Denove, kiel oni povas aserti ke en aliaj Eŭropaj ŝtatoj la situacio estas 3-4foje malpli favora? Kiel oni povas mezuri tion? De kie scias tion s-orino Gajauskaitė? Jes, la poloj en Litovio havas la plej grandas retejon de polaj lernejoj en la mondo (ekster Pollando). Sed kontraŭe al Germanio, Ĉeĥio, eĉ Usono s-oro Kowalski ne rajtas skribi sian propran nomon kun la litero "w". En Ĉeĥio, la dulingvaj tabuloj ekzistas (en la regiono de Český Těšín, kaj la ĉeĥaj leĝoj tion permesas. En Litovio - ne, kaj ĉi tiu temo provokas konfliktojn.

Finfine, mi legis nur en litoviaj forumoj (Delfi ktp.): "se al la poloj ne plaĉas ĉi tie, bonvolu forlasi la landon kaj veturi al Pollando". Ankaŭ unu politikisto diris (Justinas Karosas) tion. Do, fakte, oni diras ke unu minoritato NE ESTAS BONVENA en Litovio (se ĝi tuj ne eksilentos). Do, tial mi kuraĝas aserti, ke la atmosfero en Litovio iĝas malpli kaj malpli favora al la minoritatoj, bedaŭrinde. Sed denove - mi ne diras, ke la situacio en Pollando estas bona, mi ankaŭ kritikas ĝin, kaj eĉ hontas pri la pola netoleremo, sed tio ne vere rilatas al Litovio.

Armia Krajowa, Kresy, ktp. - kia estas la rilato al la minoritataj lingvoj? Sed bonvolu esti certa, ke mi - kiel Zamenhofo mem - opinias ke ŝtatoj estas nur administraj teritorioj, kaj ne "la spaco de iu nacio". Do, laŭ mi la ekzistantaj landlimoj devas esti neŝanĝeblaj, ĉar ĉiu ŝanĝo de iu ajn landlimo estus la rekta vojo al nova, eble grandega milito. Eĉ se en Šalčininkai (Litovio) la plejparto de la loĝantoj konsideras sin poloj, ka la plejparto de loĝantoj de Puńsk (Pollando) - litovoj.

Mi esperas, ke la temo de la minoritatoj en Litovio kaj Pollando ne estas tiom enua al aliaj diskutantoj ridulo.gif Nun vi eble scias, ke la rilatoj estas ankoraŭ komplikaj, kaj niaj popoloj ankoraŭ lernas. Sed najbarojn oni ne elektas, ni devas iel ajn kunvivi...

Nazaj na začetek