ورود به محتوا

Ĉu ekzistas esperantistoj kiuj ne favoraj al minoritataj kaj minoritaraj lingvoj?

از BrunoBram, 6 ژوئیهٔ 2011

پست‌ها: 22

زبان: Esperanto

auxro (نمایش مشخصات) 19 اوت 2011،‏ 11:02:28

Foje ekzistas ja du apartaj aferoj - minoritataj (lingvaj) rajtoj kaj politikaj aferoj. En malgranda Litovio kunvivas pli ol 100 (!) da diversaj popoloj kaj ankaŭ da multaj konfesioj. Multaj (mi legis intervuojn kun germano, kartvelo, tataro, armeno) ĝuas vivon kaj kondiĉojn lokajn. La multkultureco estas vere mojosa!

Sed jam kelkajn jarojn esprimo "minoritataj rajtoj en Litovio" tutmonde (kaj ankau en tiu ĉi fadeno) signifas "aferoj pri lokaj poloj". Ekzistas politika partio Pola Balot-Akcio kiu utiligas la "minoritatan" argumenton pro aldoni popularecon al si dum balotoj. Ekzemple, oni postulas permeson skribi nomojn sur adres-ŝildoj ankau en pola lingvo, kvankam jam anticipe scias ke plejverŝajne lau loka regularo tio ne eblos. Persone min dulingvaj ŝildoj tute ne ĝenus, eĉ male. Sed mi same ne komprenas ankau la bezonon de tio - ĉu oni ne scipovas legi litove kaj trovi la vojon? Sed se por alilandanoj, tiukaze ili estu kutime anglalingvaj. Mi simple bedauras pro la tempo kaj atento kiun ricevas tiatipaj malgravaĵoj.
Estas ankaŭ poloj inter miaj amikoj kaj mi ne rifuzos ion ajn ili petos, sed fek al malpura politikumado!

Persone min pli interesus la diskuto ankau pri minoritatoj kaj ties lingvoj, kiuj ne estas anklavo de iu ŝtato, loĝas ene de iu lando (ekzemple, soraboj en Germanio, ktp) kaj ne havas sian propran ŝtaton. Kiu estas diferenco kiam oni ne povas esperi je apogo de iu ekstera ŝtato, sed nur apogi je konscio pri si kiel pri lastaj reprezentantoj de popolo. Ĉu eble estas iu ĉi tie?

ceigered (نمایش مشخصات) 19 اوت 2011،‏ 11:53:08

aŭro:Sed mi same ne komprenas ankau la bezonon de tio - ĉu oni ne scipovas legi litove kaj trovi la vojon? Sed se por alilandanoj, tiukaze ili estu kutime anglalingvaj. Mi simple bedauras pro la tempo kaj atento kiun ricevas tiatipaj malgravaĵoj.
Estas ankaŭ poloj inter miaj amikoj kaj mi ne rifuzos ion ajn ili petos, sed fek al malpura politikumado!
Mi samopinias. Mi amas kulturojn kaj lingvojn alilandajn, sed mi vere ne amas la stranĝajn politikumadojn kaj naciismon pri la temo. Se oni vere amas sian kulturon kaj lingvon, eĉ se oni ne estas en sia propra lando, kial ne simple ĝuas la kulturon kaj lingvon? (krom se la ŝtato ne permesas tion, kaj tiuokaze, la ŝtato, (aŭ onia kulturo), estas mava al la grado de malboneco - mmm, okej, eble ne tiom malbonega rido.gif)

بازگشت به بالا