Kwa maudhui

Ĉu ekzistas esperantistoj kiuj ne favoraj al minoritataj kaj minoritaraj lingvoj?

ya BrunoBram, 6 Julai 2011

Ujumbe: 22

Lugha: Esperanto

BrunoBram (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2011 10:39:41 asubuhi

La plejmulto da esperantistoj, mi kredas, amas la lingvan diversecon kaj respektas la minoritarajn kaj minoritatajn lingvojn, kiel la katalunan, la korsan, la okcitanan, la eŭskan, ktp.

¿Sed ĉu ekzistas ankaŭ esperantistoj kiuj ne ŝatas, eĉ malamas, tiajn lingvojn pro konsideri ilin malplej utilaj aŭ malplej parolataj ol la ceteraj?

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2011 1:20:11 alasiri

BrunoBram:La plejmulto da esperantistoj, mi kredas, amas la lingvan diversecon kaj respektas la minoritarajn kaj minoritatajn lingvojn, kiel la katalunan, la korsan, la okcitanan, la eŭskan, ktp.

¿Sed ĉu ekzistas ankaŭ esperantistoj kiuj ne ŝatas, eĉ malamas, tiajn lingvojn pro konsideri ilin malplej utilaj aŭ malplej parolataj ol la ceteraj?
Unue, kelkaj korektoj:

- En Esperanto, kiel en la tutaj lingvoj, ekscepte de la hispana, ne ekzistas la komenca signo ¿.

- Post "pro" oni ne uzas infinitivon, do "pro tio ke ili konsideras..."

Kaj due, en Esperantujo ekzistas multe da homoj, eble kelkaj malamas tiajn lingvojn.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2011 2:10:00 alasiri

Hispanio:
- Post "pro" oni ne uzas infinitivon, do "pro tio ke ili konsideras..."
bonvolu korekti nur verajn erarojn, ne netradiciajn uzojn

nikko (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2011 2:16:49 alasiri

Mi konas esperantiston-sataniston, kaj kelkaj konataj de mi esperantistoj estas naciistoj. Ĉu tio ĉi estas mirinda? Esperanto estas simple lingvo, kiu povas allogi ŝatanton de artlingvoj de ajna ideologia aparteno.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2011 4:56:17 alasiri

BrunoBram: Sed ĉu ekzistas ankaŭ esperantistoj kiuj ne ŝatas, eĉ malamas, tiajn lingvojn pro konsideri ilin malplej utilaj aŭ malplej parolataj ol la ceteraj?
Mi ne malamas la minoritajn lingvojn, sed mi ankaŭ pensas ke oni ne troigu ilian gravon. Multegaj lingvoj jam perdiĝis, kaj kelkaj pliaj ne estus katastrofo. Facila interkompreno pro sama nenaska lingvo havas siajn avantaĝojn, kiel ankaŭ la aparteno al granda kulturregiono havas avantaĝojn.

Se ekz. la nederlanda lingvo perdiĝus, kiom grave tio estus? Unuflanke la ekzista kolekto de literaturo, filmoj, muziko ktp fariĝus malfacile alirebla, aliflanke multe pli granda kolekto, ekz. tiu de la angla, fariĝus pli alirebla. Kaj nova kulturo povos esti kreata en tiu nova lingvo, kiu havebligas al oni multe pli grandan publikon.

Oni povus timi ke samlingviĝo de popoloj povus perdigi ankaŭ aliajn diversecojn. Sed al mi ne ŝajnas esti certe ke tio efektive okazus. Eĉ en malgranda lingvujo kiel la nederlanda, oni povas jam observi konsidereblajn diferencojn, kiujn do evidente ne forgladis la samlingveco.

Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 6 Julai 2011 7:16:14 alasiri

En iuj landoj la hungaroj estas malamata minoritato. En tiuj landoj vivas multaj naciistoj, kaj tiuj la landoj ankaŭ ne mankas esperantistojn.

lietpol (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2011 12:05:55 alasiri

Jes, tiaj esperantistoj ekzistas!! Ne nur "ne favoraj al minoritataj aŭ minoritaraj lingvoj", sed ankaŭ al minoritoj mem - tiuj, kiuj opinias, ke ekzistas nur unu ŝtata nacio, kaj ĉiuj aliaj devas adaptiĝi aŭ forlasi la ŝtaton, eĉ se iliaj avoj kaj proavoj vivis tie..

lietpol (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2011 4:33:38 alasiri

vidas vandenis:Ankaŭ ekzistas minoritatoj,kiuj postulas, ke majoritato adaptiĝus al minoritato,akceptus minoritaran lingvon, skribon.
Jes,tiuj ekzistas.Kaj ili al ĉiu mondo sen kaŭzo plendas kaj lamentas pri iliaj teruraj kondiĉoj en ŝtato,kie ili havas pli multe da privilegioj,nek ia minoritato en aliaj ŝtatoj.
Mi ne komencos montri per fingro kaj mencii familnomojn,ĉar mi estas kontraŭ malamikeco.Sed se iu petos kaj estos bezono, mi anoncos.
Vidai, mi ne intencas diskuti sur la nivelo de forumoj en Delfi.lt.. Mi komprenas, ke vi parolas pri la pola minoritato en Litovio - se vi ŝatus esprimi vian fruston pri iuj ajn aferoj ene de Litovio, bonvolu, la forumo ja ekzistas por tio..
Sed bonvolu scii, ke mi ne apartenas al tiu minoritato - mi estas eksterlandano en Litovio, kiu - kontraŭe al "tipa" eksterlandano ĉi tie - eklernis la litovan lingvon, ĉar ĝi simple plaĉis al mi. Mi ne havas ion ajn komunan kun s-oro Tomaszewski/Tomaševski. Do, mi estas pola civitano, legale loĝanta en Litovio.

"Kaj ili al ĉiu mondo sen kaŭzo plendas kaj lamentas pri iliaj teruraj kondiĉoj en ŝtato,kie ili havas pli multe da privilegioj,nek ia minoritato en aliaj ŝtatoj." Kuraĝa formulo!! Ĉu vi konas la situacion de ĉiuj minoritatoj en la mondo? Bonvolu interesiĝi pri la minoritatoj en Slovenio, Germanio (ekz. la soraboj), pri la germanlingva loĝantaro en Belgio, eĉ pri la albanoj en Makedonio. Interese, ĉu vi ekhavos la samajn konkludojn kiel mi.

Finfine, bonvolu akcepti la fakton ke la minoritatoj apartenas al la loĝantaro kaj civitanaro de unu lando. Litovio apartenas ne nur al litovoj, sed ankaŭ al ĉiuj siaj loĝantoj, kiuj laŭleĝe pagas impostojn kaj laboras por ĝi, sendepende, ĉu ilia gepatra lingvo estas litova, rusa aŭ pola. Do, se ili havas la samajn devojn, ili ankaŭ povus havi la samajn rajtojn, ĉu ne? Ekzemple, skribi la nomon en la latina tiel, kiel ILI volas, kaj ne kiel devigas ilin iuj aŭtoritatoj de la ŝtato... Nuntempe oni skribas mian nomon en Litovio korekte (ĉar mi estas eksterlandano), sed litovigas la nomojn de propraj civitanoj...

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2011 7:01:20 alasiri

vidas vandenis:Ankaŭ ekzistas minoritatoj,kiuj postulas, ke majoritato adaptiĝus al minoritato,akceptus minoritaran lingvon, skribon.
Jes,tiuj ekzistas.Kaj ili al ĉiu mondo sen kaŭzo plendas kaj lamentas pri iliaj teruraj kondiĉoj en ŝtato,kie ili havas pli multe da privilegioj,nek ia minoritato en aliaj ŝtatoj.
Mi ne komencos montri per fingro kaj mencii familnomojn,ĉar mi estas kontraŭ malamikeco.Sed se iu petos kaj estos bezono, mi anoncos.
Mi pensas, ke se iu skribos sian nomon kaj stratnomon en pola lingvo, tio tute ne estos danĝero al litova lingvo. Kaj nun pri polaj lernejoj en Litovio. En tiaj lernejoj kelkaj lernobjektoj (geografio, historio) devas esti instruataj en litova lingvo.

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Agosti 2011 8:35:54 alasiri

vincas: Kaj nun pri polaj lernejoj en Litovio. En tiaj lernejoj kelkaj lernobjektoj (geografio, historio) devas esti instruataj en litova lingvo.
Mi havas unu demandon: ĉu en litovaj lernejoj en Pollando la samaj lernobjektoj estas instruitaj en pola aŭ litova lingvoj?
Mi simple demandas ĉar mi ignoras (malscias) la situacion kaj mi supozas, ke en Pollando ekzistas ia litova minoritato. Mi pensas pri la principo de simpla ekvilibro. (Ni al vi kaj vi al ni)

Kurudi juu