Mergi la conținut

Ĉu ekzistas esperantistoj naziaj?

de BrunoBram, 7 iulie 2011

Contribuții/Mesaje: 20

Limbă: Esperanto

Roman_Mutin (Arată profil) 5 august 2011, 12:20:05

Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?

zaratustro (Arată profil) 5 august 2011, 13:19:03

Roman_Mutin:Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?
Mi pensas ke Naziistoj ankaŭ povas esti esperantistoj. Esperanto vere estas unu lingvo ne precicipe ideologio. Mi kunsentas ke esperanto povas havi iom da frata filozofio, sed vidu tra la mondo, vi vidos ke ankaŭ inter la nigraj kaj judaj homoj estas Hitleremaj.

darkweasel (Arată profil) 5 august 2011, 13:34:13

ĉu ne en la 30-aj jaroj ekzistis nazia esperanto-asocio? iu antaŭ nelonge donis ligilon al tio en la anglalingva forumparto.

ateneo (Arată profil) 5 august 2011, 13:48:24

zaratustro (Arată profil) 5 august 2011, 14:55:06

ateneo:Jen Hitlero kaj la akuzativo
Tre amuza video rideto.gif . Ĝi ridegis min tro multe. Laŭ tiu video, ankaŭ Hitlero estis esperantisto. heheheh

Hispanio (Arată profil) 5 august 2011, 14:55:13

ateneo:Jen Hitlero kaj la akuzativo
Mi ne esperis spekti denove la saman kaj ĉiean filmeton pri Hitler rido.gif

Aldone, la subtekstoj uzas la Ubuntu-tiparon rideto.gif

patrik (Arată profil) 5 august 2011, 15:11:16

"Nazia esperantisto" estas oksimorono. Oni nur povas [ideologie, ne nome] esti nur aŭ naziisto aŭ esperantisto, neniam ambaŭ.

[Hmm, eble en Nazia Germanujo, estis esperantistoj kiuj aliĝis al la Nazia Partio. Ĉu iu demandu ilin?]

qwertz (Arată profil) 5 august 2011, 18:11:09

Roman_Mutin:Kiel nazio povas fariĝi esperantisto se ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco?
Kia de ĉefa ideo? Por mi Esperanto sole estas paroladilo kaj ne esperantujeca patriismilo.

Monta Rivero (Arată profil) 15 august 2011, 08:03:39

Roman_Mutin:Kiel nazio povas fariĝi esperantisto?
Lernante Esperanton.
(la) ĉefa ideo de Esperanto estas internacia amikeco
Imagu nazion, kiu kredas ke Esperanto faciligas internacian amikecon... inter nazioj.

Fakte antaŭ 75 jaroj ekzistis esperantistoj kiuj en la sama tempo estis membroj en nazia partio. Pri tio vi povas legi en la libro "La danĝera lingvo" de Ulrich Lins. Nu, ĝojinde mi ĝis nun nenion aŭdis pri nun vivanta esperantista nazio au nazia esperantisto kaj mi esperas ankau estonte ne audi pri iu tia.

darkweasel (Arată profil) 15 august 2011, 08:16:11

la demando iom implicas ke sen konsenti al certa ideologio oni ne povas lerni esperanton, kio laŭ mi estas sensencaĵo.

mi lernis esperanton el simpla scivolemo pri la lingvo. kial nazioj ne povus fari tion saman?

krome ekz. en hungarujo lerni esperanton donas profesian valoron. tiaj lernintoj verŝajne povas fajfi pri ideologio kaj simple ĝui la avantaĝojn kiujn donis al li la lernado de esperanto.

Înapoi mai sus