У садржају

Sovaĝa homo kiu nur scipovis paroli Esperanton trovita en kaverno de Hispanio

од BrunoBram, 07. јул 2011.

Поруке: 6

Језик: Esperanto

BrunoBram (Погледати профил) 07. јул 2011. 00.26.22

Mi iam legis en retpaĝo pri historio de Esperanto strangan rakonton pri homo trovita en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento en kaverno de Hispanio, ĉifona kaj en sovaĝa stato, kiu nur scipovis paroli Esperanton. Ĉu vi iam aŭdis pri tiu stranga historio aŭ vi scias pri aliaj historioj aŭ ĉu kuriozaĵoj similaj?

Lom (Погледати профил) 08. јул 2011. 23.09.40

Ne, sed kiam mi legis la titolon, mi pensis ke temas pri iu ŝrecnovaĵo. xD

Fakte, eble indas krei esperantan retpaĝon kun ŝercnovaĵoj. ridulo.gif

henma (Погледати профил) 08. јул 2011. 23.13.33

Lom:Ne, sed kiam mi legis la titolon, mi pensis ke temas pri iu ŝrecnovaĵo. xD

Fakte, eble indas krei esperantan retpaĝon kun ŝercnovaĵoj. ridulo.gif
Ĉu vi vidis vian kalendaron por konfirmi ĉu hodiaŭ estas la 1a de aprilo?

Ŝerce Amike,

Daniel.

jan aleksan (Погледати профил) 09. јул 2011. 23.07.43

Eble temas pri Prahomo, kiu intertempe forgesis esperanton por la Gne-lingvo?

darkweasel (Погледати профил) 10. јул 2011. 08.07.38

jan aleksan:Eble temas pri Prahomo, kiu intertempe forgesis esperanton por la Gne-lingvo?
Do li devas iam esti elmigrinta de Hispanujo al iu lando en Afriko (lia konto ne plu ekzistas, do mi ne plu scias, en kiu lando li laŭ sia profilo loĝis).

sudanglo (Погледати профил) 27. јул 2011. 08.27.26

Pardomu min se mi eraras, sed ĉu ne estas konate al la Scienco, kazoj kiam post ia cerba traŭmato la koncerna homo (se multlingvulo) perdas scipovon de unu el siaj lingvoj.

Se jes, do tiam povus okazi, ke iu post akcidento nur povas paroli Esperanton.

Вратите се горе