去目錄頁

Kion vi opinias pri interlingvao?

BrunoBram, 2011年7月7日

讯息: 18

语言: Esperanto

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月7日上午12:41:33

Ĉi vi pensas, ke interlingvao estas "bona lingvo"? Ĉu meritas la penon lerni ĝin? Ĉu iu ĉi tie lernis ĝin?

nikko (显示个人资料) 2011年7月7日上午9:25:39

Mi lernis. Estas interese,tamen mankas sufiĉe da materialo en ĝi.

darkweasel (显示个人资料) 2011年7月7日下午12:34:44

Laŭ mi strangas ke la angla estas kontrola lingvo en latinideca interlingvo.

nikko (显示个人资料) 2011年7月8日上午5:32:48

darkweasel:Laŭ mi strangas ke la angla estas kontrola lingvo en latinideca interlingvo.
Tio estas deklarita, sed mi entute ne rimarkis influon de angla al Interlingvao. Probable tio angla influas nur al elektado de vortoj. Oni prenas en interlingvaon laŭeble tiujn latinidajn radikojn, kiuj estas pruntitaj en anglan.

derverwandte (显示个人资料) 2011年7月9日下午12:12:45

BrunoBram:Ĉi vi pensas, ke interlingvao estas "bona lingvo"? Ĉu meritas la penon lerni ĝin? Ĉu iu ĉi tie lernis ĝin?
nu,mi pensas ke interlingua estas pli nature,mi jam legi abocon de tiun lingvon.multaj vortoj estas same al hispana lingvo.ĝi estas facile por eŭropo,mi supozas.

EdRobertson (显示个人资料) 2011年7月19日下午5:01:57

Mi ne volas pluvi sur vian paradon, sed ĉi tiu ligo komparas la trajtojn kaj utilecon de Esperanto, Ido kaj Interlingua.

Ŝajne ne estas tre vigora konkurso, kaj baldaŭ ni espereble aŭdos malpli pri ĉi sensignifa projekto.

Chainy (显示个人资料) 2011年7月19日下午7:16:19

EdRobertson:...Ŝajne ne estas tre vigora konkurso, kaj baldaŭ ni espereble aŭdos malpli pri ĉi sensignifa projekto.
Konkurso? Interese, kiu decidis ke estas ia konkurso inter Esperanto kaj Interlingvao? Mi mem neniam provis lerni Interlingvaon, sed mi certe ne estas kontraŭ ĝi! Kaj mi tute certas, ke Interlingvao ne estas sensignifa. Tute ne plaĉas al mi via stranga sinteno ĉi-rilate.

Demian (显示个人资料) 2011年7月20日下午3:15:52

BrunoBram:Ĉi vi pensas, ke interlingvao estas "bona lingvo"?
Kiel vi decidos ke iu alia lingvo estas bona aŭ ne? Kio estas defino de "bona lingvo"?

BrunoBram:Ĉu meritas la penon lerni ĝin? Ĉu iu ĉi tie lernis ĝin?
Jes. Meritas lerni ĝin. Ĉar, post lerni interlingvon (Interlingua) mi nun pli malpli povas kompreni artikolojn en portugala. Mi ne multe ŝatas itala, franca kaj hispana sed mi pensas kaj mi povas kompreni ilin ankaŭ. Ankaŭ, oni lernas novajn anglajn vortojn.

vincas (显示个人资料) 2011年7月25日下午5:50:04

superadamuso:Esperanto estas malviva lingvo kaj Interlingvo estas viva lingvo.
Bonvolu skribi kio estas post kia paĝo ?
Ĉu Interlingvao havas ion similan al lernu.net?

Kaj mi respondos mallonge, ne havas!

BrunoBram:

Mi pensas tiel. Se oni povas kompreni interlingvaon sen lerni ĝin, kaj tiu ĉi estas ĝuste sia ĉefa virto, kial do lerni ĝin? XD
Se mi ne povas paroli hispane, angle, france ĉu mi komprenos Interlingvaon?

darkweasel (显示个人资料) 2011年7月25日下午5:51:41

vincas:Se mi ne povas paroli hispane, angle, france ĉu mi komprenos Interlingvaon?
Provu!

回到上端