לתוכן העניינים

Mi ne ŝatas apostrofon en Esperanto

של BrunoBram, 7 ביולי 2011

הודעות: 15

שפה: Esperanto

nikko (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2011, 11:56:37

Interalie, apostrofado ne estas tordado de lingvo. Antaŭnelonge mi legis artikolon pri lingva varieco, kaj speciale pri poeziaj formoj de antikvaj lingvoj, kiuj diferencis de ĉiutaga lingvo(tiama) ne nur leksike(arkikaĵoj) sed eĉ gramatike. Tio ĉi estis ne nur por faciligo de versumado, sed por aldono de specifa etoso al tekstoj. Malnovirlanda poezia lingvo permesis detranĉi vortkomencon aŭ vortfinon, kaj tio ĉi uzatis grandskale. En Esperanto, en la Fundamento mem, estas proklamita tiu ĉi regulo - pri apostrofado. Do, Esperanto tordiĝas ne pli ol malnovirlanda eposa lingvo. laŭ mi, estas tute akceptebla rimedo por linvo kun fiksitaj markiloj de vortklasoj. sal.gif

BrunoBram (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2011, 23:39:24

Estas almenaŭ unu kazo en kiu apostrofon ja mi ŝatas: en la esprimo "dank'al". Mi ĉiam preferas skribi "dank'al" ol "danke al".

josephdavid86 (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2011, 01:14:08

BrunoBram:Estas almenaŭ unu kazo en kiu apostrofon ja mi ŝatas: en la esprimo "dank'al". Mi ĉiam preferas skribi "dank'al" ol "danke al".
Kion vi opinias pri sal'?

BrunoBram (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2011, 01:27:40

josephdavid86:
BrunoBram:Estas almenaŭ unu kazo en kiu apostrofon ja mi ŝatas: en la esprimo "dank'al". Mi ĉiam preferas skribi "dank'al" ol "danke al".
Kion vi opinias pri sal'?
Mmmm... mi ne scias. Iuj diras, ke ĝi ne korektas, eble ĉar oni povus konfuzi ĝin kun "salo". Mi ne povas opinii, ĉar ne scias tiom, sed "sal'" al mi ne ŝajnas malbela.

Estas alia esprimo pri kiu mi same dubas: "Kiel vi?"

darkweasel (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2011, 08:10:41

josephdavid86:
BrunoBram:Estas almenaŭ unu kazo en kiu apostrofon ja mi ŝatas: en la esprimo "dank'al". Mi ĉiam preferas skribi "dank'al" ol "danke al".
Kion vi opinias pri sal'?
Sal' ja estas tre bongusta spico. Sen sal', unu el miaj plej ŝatataj pladoj, spagetoj kun ajlo, ne estus tre bongusta.

לראש הדף