Al la enhavo

Ĉu lingvoj kreas kaj difinas naciojn?

de BrunoBram, 2011-julio-07

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-07 03:33:49

Ne estas klare kio difinas naciojn. Iuj diras, ke la precipaj faktoroj por konsideri nacion ian homan komunumon estas ekonomiaj, sociaj aŭ historiaj, ofte flankenlasante la lingvan faktoron, sed aliaj pensas, ke la lingvo estas la precipa faktoro por konsideri, ke ia grupo da homoj formas nacion.

Kion vi opinias?

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-07 21:58:17

Kelkaj difinoj ĉerpitaj el la Eo-Eo vortaro

nacio (naci·o)
1. memkonscia etno, iom granda popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj ligitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj; 2. popolo rigardata kiel suvereno; 3. evitinde: regno

popolo (popol·o)
nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ne ĉiam loĝantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj

ŝtato (ŝtat·o)
politika formo de organizita socio kun propra teritorio kaj registaro

etno (etn·o)
historie estiĝinta homgrupo, kies vivmanieron karakterizas komunaj trajtoj kulturaj, civilizaj aŭ religiaj, kaj havanta konscion pri tiu komuneco

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-07 22:03:38

BrunoBram:Ne estas klare kio difinas naciojn. Iuj diras, ke la precipaj faktoroj por konsideri nacion ian homan komunumon estas ekonomiaj, sociaj aŭ historiaj, ofte flankenlasante la lingvan faktoron, sed aliaj pensas, ke la lingvo estas la precipa faktoro por konsideri, ke ia grupo da homoj formas nacion.

Kion vi opinias?
Ĉu oni povas traduki la demandon tiel: "ĉu lingvo estas pli grava ol kutimoj, historio, tradicioj, interesoj kaj valoroj por doni al homgrupo la senton esti unueca ?"

novatago (Montri la profilon) 2011-julio-08 00:28:44

BrunoBram:sed aliaj pensas, ke la lingvo estas la precipa faktoro por konsideri, ke ia grupo da homoj formas nacion.

Kion vi opinias?
Tiu punkto, laŭ mi, estas ridinda. Estas multaj homoj kiuj parolas la saman lingvon kaj ili ne apartenas eĉ al la sama geografia regiono. Aliflanke homoj, kiuj ne havas la saman naskiĝlokon kaj parolas denaske alian lingvon, povas senti sin el la sama popolo.

Ĉu usonanoj estas angloj pro paroli la anglan? Ĉu usonanoj estas usonanoj pro paroli anglan? Ĉu usonanoj ne estis iam (kaj ankaŭ nuntempe) el originoj tre malsamaj kaj ili kreis nacion? Ĉu la angla estas la nura lingvo parolata en usono?

Kompreneble lingvo helpas kaj influas multe en la kreado de nacio sed oni ne povas diri ke ĝi estas la ĉefa faktoro por konsideri ke iu grupo estas nacio.

Nacio certe povas havi pli ol unu lingvo kaj unu lingvo povas aparteni al pli ol unu nacio.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-08 05:43:34

Ĉu estas svisoj tie ĉi? Se jes, ĉu ili opinias la svisojn nacio?

Ĉiuokaze, mi denaske parolas la germanan kaj tamen ne dirus, ke mi estas germano. Mi estas aŭstro. (Kaj kiel ni ĉiuj scias, Germanujo kaj Aŭstrujo diferencas je la sama lingvo.)

zan (Montri la profilon) 2011-julio-08 11:19:10

Plej feliĉe estas, ke ĉiuj pace vivas en sia lando kun sia propra lingvo. Tiaj personoj verŝajne fieras, ke ili estas nacianoj de sia ŝtato. Sed mi dubas, ke ĉiuj en la mondo estas tiaj. Ne temas pri lingvo mem. Ĉio dependas de politiko, mi pensas.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-08 14:29:47

novatago:
BrunoBram:sed aliaj pensas, ke la lingvo estas la precipa faktoro por konsideri, ke ia grupo da homoj formas nacion.

Kion vi opinias?
Tiu punkto, laŭ mi, estas ridinda. Estas multaj homoj kiuj parolas la saman lingvon kaj ili ne apartenas eĉ al la sama geografia regiono. Aliflanke homoj, kiuj ne havas la saman nakiĝlokon kaj parolas denaske alian lingvon, povas senti sin el la sama popolo.

Ĉu usonanoj estas angloj pro paroli la anglan? Ĉu usonanoj estas usonanoj pro paroli anglan? Ĉu usonanoj ne estis iam (kaj ankaŭ nuntempe) el originoj tre malsamaj kaj ili kreis nacion? Ĉu la angla estas la nura lingvo parolata en usono?

Kompreneble lingvo helpas kaj influas multe en la kreado de nacio sed oni ne povas diri ke ĝi estas la ĉefa faktoro por konsideri ke iu grupo estas nacio.

Nacio certe povas havi pli ol unu lingvo kaj unu lingvo povas aparteni al pli ol unu nacio.

Ĝis, Novatago.
Kio estas nacio do? Persone, mi sentas min apartenanta al mia nacio pro tio ke mi parolas ian lingvon. Sen tiu lingvo mi ne min sentus apartenanta al ĝi.

novatago (Montri la profilon) 2011-julio-08 14:42:37

BrunoBram:Kio estas nacio do?
Io, kio eble devus esti eksmoda.

Tamen, mi opinius pli grava povi kunloĝi kun miaj samkulturanoj, sen zorgi multe pri kie ni loĝas, kaj kiu lingvo ni parolas.

Ĝis, Novatago.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-08 15:58:05

BrunoBram:Kio estas nacio do? Persone, mi sentas min apartenanta al mia nacio pro tio ke mi parolas ian lingvon. Sen tiu lingvo mi ne min sentus apartenanta al ĝi.
Mi parolas la saman lingvon, kiun parolas la argentinanoj, la peruanoj, la venezuelanoj, la hispanoj, la meksikanoj... kaj certe, mi ne sentas ke mi apartenas al ĉiuj tiuj nacioj.

Por malkovri vian identecon, estas pli grava malkovri la diferencon ol la similecon. En Eŭropo, homoj kiuj parolas malsaman lingvon sentas, ke ili apartenas al malsamaj nacioj. En Latina Ameriko, kie la plejmulto da homoj parolas la saman lingvon, lingvo ne estas grava faktoro por difini nacion. (Sed, indiĝenoj, kiuj parolas la keĉuan, mapuĉan, ajmaran, aŭ aliajn indiĝenajn lingvojn, kutime sentas sin apartenantaj al malsama nacio ol aliaj loĝantoj de la sama lando).

Do... lingvo povas aŭ esti aŭ ne esti grava faktoro por difini nacion. (En la difino kiun Altebrilas aldonis, lingvo ja aperas).

Amike,

Daniel.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-09 21:07:55

nacio estas la kadro en kiu oni povas krei alian socion. Edukado, socia asekuro, sekureco, justico dependas de la nacio en moderna socio. Antaŭe reĝo aŭ religio zorgis pri tio. Sed tio ne estis demokrate regata kaj homoj povis nur obei kaj danki.

Se oni volas, ke esperanto estu agnoskata kiel interNACIA lingvo, tio dependas de la nacioj, aŭ de organizo kiu ne nomiĝus "nacio", sed ludus la saman rolon.

Reen al la supro