去目錄頁

La nunaj "demokratoj", la faŝistoj de ĉiam

BrunoBram, 2011年7月7日

讯息: 4

语言: Esperanto

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月7日下午7:32:32

Mi ne emas paroli pri politiko, sed mi estas ege laca elteni tiujn, kiuj hodiaŭ memnomiĝas demokratioj kaj nur estas maskitaj faŝistoj. En mia lando, Hispanio, ekzistas faŝista diktatoreco jam de la jaro 1939, kiam la faŝisto Francisco Franco gajnis la militon al la Popola Fronto. Post sia morto, la faŝista sistemo reformiĝis kaj postvivas ĝis hodiaŭ, sed nuntempe sub alia nomo: "demokratio". Sed ĝi ne estas vera demokratio, sed faŝista-monarĥia sistemo kiu subpremas la popolojn, la ideojn, la gentojn, la laborantojn, cenzuras amaskomunikilojn, partiojn, kreas senlaborecon, mizeron, depresion, malamon, perforton... Almenaŭ la naŭza diktatoro Franco ne estis tiom hipokrita kaj li ne diris al la homoj, ke lia sistemo estis "demokratia" kaj paradizo de libereco, kiel kutime ripetadas la nunaj faŝistoj "demokratiaj".

Io simila okazas en la tutaj landoj, kaj pro tio mi pensas, ke oni devas batali kontraŭ la "demokratiojn" same kiel oni batalis kaj batalus kontraŭ la naziojn aŭ la frankistojn. Antaŭe la malamiko estis Hitlero, Franco aŭ Mussolini, hodiaŭ estas Zapatero, Rajoy, Aznar aŭ la reĝo.

Morto al la "demokratio"!

flipe (显示个人资料) 2011年9月1日下午7:19:21

BrunoBram:...la faŝista sistemo reformiĝis kaj postvivas ĝis hodiaŭ, sed nuntempe sub alia nomo: "demokratio". Sed ĝi ne estas vera demokratio, sed faŝista-monarĥia sistemo kiu subpremas la popolojn, la ideojn, la gentojn, la laborantojn, cenzuras amaskomunikilojn, partiojn, kreas senlaborecon, mizeron, depresion, malamon, perforton...
En Brazilo okazas saman aferon, sed ĉi tiu ne estas monarkia sed armea diktatoreco, kreita por Usona registaro, kiun vivas nuntempe!!

Mustelvulpo (显示个人资料) 2011年9月1日下午9:00:55

La vera demokratio neniam ekziztis kaj neniam ekziztos. La homoj, kiuj havas la povon kaj la monon, volas konservi ĝin por si mem, kaj ili sukcesas fari tion precize ĉar ili havas la povon kaj la monon. Tiel ĉiam estis, tiel nun estas, tiel ĉiam estos.

Ergazomai (显示个人资料) 2011年9月2日上午11:13:02

Kredu min... Italio estas ja malpli demokratia ol la ceteraj okcidentaj "demokratioj". La kialon ĉiuj, ankaŭ fremdlande, konas: tio estas Berlusconi, kaj la neregula fakto ke li fakte regas de preskaŭ 20 jaroj kaj samtempe li posedas ĵurnalojn kaj televid-kanalojn.
Mi estas multe simpliganta kompleksan aferon sed mi volis nur doni ideon pri la itala situacio.

回到上端