הודעות: 9
שפה: Esperanto
fanjono (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 04:01:17
Ĉu la interna ideo estas utilo aŭ damaĝo por la lingvo?
Ĉu Esperanto kiel lingvo devas havi iun internan ideon?
Ĉu Esperanto kiel normala lingvo povas esti ne nur lingvo?
Ĉiuj interesatoj estas invititaj al tio!
AlfRoland (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 05:03:16
fanjono:Mi havas la emon lanĉi la diskutojn:Unuavice indus diskuti: Kio estas la interna ideo. Ŝajnas al mi ke estas multaj "internaj ideoj".
Ĉu la interna ideo estas utilo aŭ damaĝo por la lingvo?
Ĉu Esperanto kiel lingvo devas havi iun internan ideon?
Ĉu Esperanto kiel normala lingvo povas esti ne nur lingvo?
Ĉiuj interesatoj estas invititaj al tio!
Tamen, se ni ĉefe uzus Esperanton por diskuti Esperanton, ni nur estus "sekto".
darkweasel (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 05:04:10
novatago (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 09:45:48
fanjono:Eblas ke ĝi estu ambaŭ aĵoj, kvankam mi dirus malhelpon anstataŭ domaĝo.
Ĉu la interna ideo estas utilo aŭ damaĝo por la lingvo?
Kiam mi eklernis Esperanton mi pensis ke Zamenhof multe eraris parolante pri aĵoj kiel paco kaj homarfrateco, anstataŭ simple montri la facilecon de la lingvo. Tamen, nuntempe mi scias ke estis tiaj ideoj, kio helpis al esperanto en la komenco.
Nuntempe mi pensas ke tiaj ideoj ne estas tro allogaj por nia nuntempa mondo kaj ili povas ŝajnigi la esperantistaron religia sekto. Tamen, (laŭ mi bonŝance) ankoraŭ restas homoj, kiuj kredas je homarfrateco eĉ se ili ne volas lerni esperanton.
Ĉiel, ne estas tiu punkto la vera problemo de esperanto sed ĝia malkonateco.
fanjono:Ĉu Esperanto kiel lingvo devas havi iun internan ideon?Ne nepre.
fanjono:Ĉu Esperanto kiel normala lingvo povas esti ne nur lingvo?Kiel eblo... ĝi ja povas.
Ĝis, Novatago.
zan (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 14:15:34
Mi lernadas Esperanton, ĉar ĝi estas facila lingvo kaj sufiĉe amuzas min. Eble iuj eklernas, dezirinte lingvan justecon. Ankaŭ tio estas bona.
La motivo eklerni fremdajn lingvojn estas ĝenerale neceseco, utileco aŭ intereso al la koncerna lando. Sed pri Esperanto ne estas strange, ke troviĝas alia motivo.
darkweasel (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 14:45:31
Mi ankaŭ ne ŝatas la esprimon "samideano" por esperantisto. Mi ne opinias, ke lernantoj de la sama helplingvo nepre iel havas saman ideon. Kio ilin ligas, estas vere nur la lingvo.
sudanglo (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 15:11:46
Eĉ se la interna ideo, kiel konceptis ĝin Zamenhof, disligiĝis de Esperanto, tamen ĉiam restos la ideo ke Esperanto estas lingvo kiun oni lernas por paroli kun alilingvanoj je samnivela starpunkto.
Multo en la tradicioj kaj moroj de la Esperantlingva komunumo devenas de tiu karaktero ke ĝi estu taŭga por tiu celo.
Verdire, sen tiu nobla celo ke ĝi servu kiel interlingvo, kiu avantaĝigas neniun, apenaŭ estas premanta kialo por ĝin lerni - krom se vi profesie interesiĝas pri artefaritaj lingvoj.
La facileco de Esperanto estas tre relativa afero, kiun oni ofte tro mensoge emfazas en la propagando. La plej grava eco de Esperanto estas ke ĝi estas nenies (kaj samtempe ĉies) lingvo - kion oni ne povas diri pri la angla.
Kaj mi pensas ke ne nuligos tiun esencan karakeron de Esperanto tio, ke ĝi estas pli facila por Eŭropanoj.
Tamen en la nuna konjunkturo eble estus pli profitdone, por efika propagando, nur prezenti la lingvon kiel lingvon, kiun indas lerni pro edukaj aŭ intelektaj motivoj.
Ni devas fronti al tio, ke la mondo kredas ke la angla okupas ĉampione la interlingvan terenon, kaj ke ni vane plu batalus por konvinki la eksterulojn ŝanĝi sian opinion pri tio.
Ni devas enkonduki Esperanton pli ruze.
novatago (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2011, 08:21:02
sudanglo:La facileco de Esperanto estas tre relativa afero, kiun oni ofte tro mensoge emfazas en la propagando. La plej grava eco de Esperanto estas ke ĝi estas nenies (kaj samtempe ĉies) lingvo - kion oni ne povas diri pri la angla.Jes, la facileco de Esperanto estas relativa ĉar ne ĉiuj lernos ĝin same rapide, ĉar tio dependas de kiu estas la denaska lingvo de la lernanto kaj se por tiu lernanto, lerni lingvojn estas denaske facila afero. Tamen ankaŭ estas objektiva afero se oni eksplikas bone tiu facileco.
Bone eksplikita: ĝi estas pli facila ol aliaj lingvoj sed ĝi postulas studado kaj praktikado.
Mi ne kredas ke estas intenco al mensogo kiam oni eksplikas ĝin malbone; eble jes facilanima entuziasmo pri tiu eco.
Por mi, ĝia facileco estas tiel grava eco kiel neŭtraleco kaj volapuko jam pruvis ĝin. Por mi, facileco ne estis ies propagando sed evidentaĵo post legi iomete la gramatikon kaj tio estis, kio entuziasmigis min.
Ĝis, Novatago.
Miland (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2011, 09:40:41
fanjono:(a) Ĉu la interna ideo estas utilo aŭ damaĝo por la lingvo?(a) Miaopinie, utilo kaj eble pli - sen ĝi, eble la lingvo ne facile travivos estontece.
(b) Ĉu Esperanto kiel lingvo devas havi iun internan ideon?
(c) Ĉu Esperanto kiel normala lingvo povas esti ne nur lingvo?
(b) Teorie ne, tamen la kreinto Zamenhof ne volis disigi la lingvon el la interna ideo. Legu liajn paroladojn al la Universalajn Kongresojn, la [url=http://esperantio.narod.ru/lingve/zaĵoj/parolo2.htm]duan[/url] en Ĝenevo en 1906 kaj al la [url=http://esperantio.narod.ru/lingve/zaĵoj/parolo8.htm]okan[/url] en Krakow en 1912.
(c) "Ne nur lingvo" signifas "io pli ol lingvo". Eble temas pri la graveco de la "interna ideo" al uzantoj!