К содержанию

Nova Mortpuna Fadeno

от nenio, 8 июля 2011 г.

Сообщений: 32

Язык: Esperanto

mikijo (Показать профиль) 12 июля 2011 г., 1:27:23

josephdavid86:
nenio:Ho kompreneble. Mi memoras kazon pri Derek Bentley. Per ŝanco mi vidis ian filmon pri li unufoje. Li havis cerbajn problemojn, kaj estis ekzekutata por mortigo li ne faris. Ĝi estis ia skandalo en Anglujo.
Vi skribas pri 'Let him have it', ĉu? Mi aŭdis ke eĉ antaŭ lia mortigo, la tuta lando protestis. Ĉi tiu estas, mi opinias, unu motivo por ĉesigi la mortpunon por mortigintoj en Britio. Eĉ nun, ĝi estas konata dislimo en jura historio.
Jes tiu filmo 'Let him have it'. Mi trovis ĝin: http://www.youtube.com/watch?v=VRrcaC2Jass

Ĝi montras ion pri la mensa-stato de Brituja leĝa sistemo. Ili pendas lin per ŝnuro.

zan (Показать профиль) 12 июля 2011 г., 9:00:09

Koracio:En Hungarujo la mortpuno estis uzata por politikaj celoj.
Tio estas tute malpermesinda! Ankaŭ kiam mankas certa pruvo, oni devas ne mortpuni iun.

Mi celas alikazon. Murdinto intence mortigas senkulpulojn por nur sin distri, kaj la murdo estas evidente farita de li.

En Japanio familianoj de mortigitoj ofte postulas mortpunon de la murdinto. Kial travivas murdintoj trankvile en karceroj, kaj familianoj de mortigitoj senfine suferadas? Kompreneble eĉ se oni mortpunas murdinton, la viktimoj ne reviviĝas. Sed se la murdinto vivadas, familianoj de mortigito suferas pro la penso, ĉu estas pli valora la vivo de la murdinto ol tiu de la amata filo aŭ filino.
Kial oni ne same pensas en aliaj landoj? Kio malsamas? Sistemo de karcero?

sinjoro (Показать профиль) 12 июля 2011 г., 9:32:37

zan:
En Japanio familianoj de mortigitoj ofte postulas mortpunon de la murdinto. Kial travivas murdintoj trankvile en karceroj, kaj familianoj de mortigitoj senfine suferadas? Kompreneble eĉ se oni mortpunas murdinton, la viktimoj ne reviviĝas. Sed se la murdinto vivadas, familianoj de mortigito suferas pro la penso, ĉu estas pli valora la vivo de la murdinto ol tiu de la amata filo aŭ filino.
Kial oni ne same pensas en aliaj landoj? Kio malsamas? Sistemo de karcero?
Oni ne same pensas, ĉar tre feliĉe Eŭropo (plejparte) forlasis la antikvan leĝon "okulo por okulo, dento por dento". Kia kruela estas la penso, laŭ kiu estas dece kaj morale venĝi postulante ies sangon.

josephdavid86 (Показать профиль) 12 июля 2011 г., 10:09:43

sinjoro:
zan:
En Japanio familianoj de mortigitoj ofte postulas mortpunon de la murdinto. Kial travivas murdintoj trankvile en karceroj, kaj familianoj de mortigitoj senfine suferadas? Kompreneble eĉ se oni mortpunas murdinton, la viktimoj ne reviviĝas. Sed se la murdinto vivadas, familianoj de mortigito suferas pro la penso, ĉu estas pli valora la vivo de la murdinto ol tiu de la amata filo aŭ filino.
Kial oni ne same pensas en aliaj landoj? Kio malsamas? Sistemo de karcero?
Oni ne same pensas, ĉar tre feliĉe Eŭropo (plejparte) forlasis la antikvan leĝon "okulo por okulo, dento por dento". Kia kruela estas la penso, laŭ kiu estas dece kaj morale venĝi postulante ies sangon.
Kaj krom tio, Zan skribis pri la rajtoj de la familio de la murdito. Sed, fakte, ĉu la familio havas rajtojn? Ĉu la familio rajtas havi rajtojn? La murdito - kaj ne sia familio - estas la viktimo.

La murdito havas rajton ke la murdinto puniĝas sufiĉe. Aliaflanke, la murdinto havas rajton ke si ne puniĝas senkompate. Ĉi du rajtoj estas la solaj kiuj gravas.

BrunoBram (Показать профиль) 12 июля 2011 г., 10:21:42

Ĉu vi ne kredas, ke la murdintoj aŭ aliaj homoj konsideritaj krimuloj ankaŭ suferas? Kiu scias pri la kialoj de ĉiu murdinto, pri siaj sentoj kaj pensoj? Nur ili. Ĉu vi povas imagi la suferon en malliberejo de la kondamnitoj al mortpuno ĝis alvenas la momento? Kaj dum la ekzekuto? Kio pri tiuj, kiuj post siaj faktoj sentas penton? Kaj pri tiuj, kiuj faris nenion malbone, sed nur pro moralaj aŭ politikaj kialoj estas kondamnitaj je mortpuno? Ĉu vi ne pensas, ke defendi mortpunon por murdintoj estas defendi la samon kiuj faris murdintoj?

Mi mirigas pri kiel homoj konsiderataj "normalaj" povas defendi mortpunon tiom facile. Homoj, kiuj eble sin proklamas kristanoj, sed forgesas tiujn vortojn de Jesuo: "Vi ne mortigu", "Same kiel vi juĝos, vi estos juĝataj" aŭ "tiu, kiu estas libera je peko, tiu ĵetu la unuan ŝtonon".

Defendo de mortpuno apartenas al tiu longa kaj abomeninda listo da aferoj al kiuj oni povas rilati konservemajn homojn. Pensu tion: mi ne ŝatas konservemaj ideoj, kion vi pensas se mi defendas mortpunon por tiuj, kiuj defendas mortpunon aŭ havas konservemajn ideojn?

Bedaŭrinde ni vivas en socioj pli kaj pli konservemaj kaj neraciaj, kaj homoj pli kaj pli estas favoraj al aferoj kiel mortpuno aŭ ĝismorta puno.

Parenteze, mi memoras, ke almenaŭ unu esperantisto estas kondamnita je mortpuno: http://eo.wikipedia.org/wiki/Billy_Waldon

zan (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 10:20:55

sinjoro:Kia kruela estas la penso, laŭ kiu estas dece kaj morale venĝi postulante ies sangon.
josephdavid86:Ĉu la familio rajtas havi rajtojn? La murdito - kaj ne sia familio - estas la viktimo.

La murdito havas rajton ke la murdinto puniĝas sufiĉe. Aliaflanke, la murdinto havas rajton ke si ne puniĝas senkompate. Ĉi du rajtoj estas la solaj kiuj gravas.
BrunoBram:Ĉu vi povas imagi la suferon en malliberejo de la kondamnitoj al mortpuno ĝis alvenas la momento? Kaj dum la ekzekuto? Kio pri tiuj, kiuj post siaj faktoj sentas penton? Kaj pri tiuj, kiuj faris nenion malbone, sed nur pro moralaj aŭ politikaj kialoj estas kondamnitaj je mortpuno? Ĉu vi ne pensas, ke defendi mortpunon por murdintoj estas defendi la samon kiuj faris murdintoj?
La samojn diras ankaŭ japanaj kontraŭuloj al mortpuno. Temen malsufiĉas por konvinki min. Kial???

Laŭ ia statistiko Japanio estas unu el la plej pacaj landoj, kie krimoj estas malpli multaj ol en aliaj landoj. Se en Japanio similaj murdoj pli multiĝus, oni devus trovi veran kialon kaj eviti mortpunon al ĉiu kazo. Ĉar eble okazigus la krimojn la socio mem. Aŭ alie, se en Japanio preskaŭ ne okazus mortigoj, kiam ne necesus mortpuna sistemo.

BrunoBram (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 23:50:53

Ofte estas pli malbonaj la politikoj kiuj stariĝas leĝoj kiel mortpunon, la homoj kiu, defendas ilin kaj eĉ la viktimoj de la murdistoj, ol la murdistoj mem. Mi pensas, ke devus morti la tuta homaro, ni tutaj estas tro stultaj kaj malicaj. Mortpuno por la homaro.

zan (Показать профиль) 14 июля 2011 г., 1:25:50

BrunoBram:Ofte estas pli malbonaj la politikoj kiuj stariĝas leĝoj kiel mortpunon, la homoj kiu, defendas ilin kaj eĉ la viktimoj de la murdistoj, ol la murdistoj mem. Mi pensas, ke devus morti la tuta homaro, ni tutaj estas tro stultaj kaj malicaj. Mortpuno por la homaro.
Se tiel, mi tute ne komprenas vin. Troiĝa, unuvorte. Jes, ĉiu ajn povas mortigi alian pro netolerebla malamo al tiu homo. Aŭ hazarda mortigo senintenca. Laŭ mi tio ne meritas mortpunon. Mi celas alian kazon, t.e. amuzan mortigon al nekonataj homoj. Tion faras ne ĉiuj. Jes, homoj estas stultaj kaj fojfoje malicaj, sed plejmulto vivas sen mortigi aliajn.

Mortintoj jam ne suferas. Suferas ja amantoj de mortintoj senfine, kulpigante sin, ke li aŭ ŝi ne povis gardi la amaton. Mi ne povas imagi, kia dolora estas ilia vivo. Se ili postulas mortpunon, se mortpuno konsolas ilin kaj se indulgo al murdinto ofendas ilin, tiakaze mi subtenas mortpunon.

henma (Показать профиль) 14 июля 2011 г., 1:54:06

zan:Mortintoj jam ne suferas. Suferas ja amantoj de mortintoj senfine, kulpigante sin, ke li aŭ ŝi ne povis gardi la amaton. Mi ne povas imagi, kia dolora estas ilia vivo. Se ili postulas mortpunon, se mortpuno konsolas ilin kaj se indulgo al murdinto ofendas ilin, tiakaze mi subtenas mortpunon.
Post la mortpuno, la murdinto jam ne suferas... kiel tio estas puno?

Ankaŭ, vi parolas pri la suferado de la familio de la murdito... Se oni mortigas la murdinto, ĉu la familio de tiu ne suferas?

Ankaŭ, eble Japanio ne havas multajn krimojn, sed mi pensas ke tio ne estas dank' al mortpuno... Multaj ŝtatoj en Usono havas mortpunon, kaj la krimoj tie estas same kiel en la ŝtatoj kie ili ne havas mortpunon.

Se mortigi iun, kiu antaŭe mortigis alian ne estas krimo, ĉu ŝteli ion de ŝtelisto ankaŭ ne estas krimo?

Amike,

Daniel.

BrunoBram (Показать профиль) 14 июля 2011 г., 2:05:58

La plejmulto da homoj favoraj al mortpuno estas kristanaj. Kiel mi jam diris en alia afiŝo, ili forgesas la vortojn de Jesuo: "Ne mortigu", "Kiel vi juĝos, tiel vi estos juĝataj" aŭ "kiu estas senkulpa, tiu ĵetu la unuan ŝtonon".

Unufoje mi parolis kun knabo, kiu deklaris sin kristano, ege kristano. Li ŝajnis neofenda homo, sed li ekdiris al mi, ke li estis favore al mortpuno kaj li apogis sin en la Biblio. Li forgesis la vortojn de Jesuo, apogis sin en la Pentateŭko. Ĉar sia Dio ankaŭ diras en la Pentateŭko, ke oni devas mortpuni samseksemulojn, adultajn virinojn, ktp, mi demandis al li, ĉu li ankaŭ opiniis ke, sekvante diajn leĝojn, oni devus murdi samseksemulojn kaj adultajn virinojn, kaj li evitis nei, nur diris, ke se Dio kondamnis samseksemulojn aŭ adultajn virinojn, tio estas pro tio, ke tiaj aferoj estas malbonaj. Li ankaŭ malamis komunistojn kaj volis ilian morton.

Mi pensas, ke tiaj homoj estas mense malsanaj kaj malplibonigas la mondon. Ĉu mi povas do apliki mortpunon al ili? Se ili estas favoraj, eĉ apogante sin en sia Dio, al mortpuno por aliaj kiuj pensas kiel mi, kial mi ne povus mortpuni ilin apogante min sur miaj ideoj?

Se ili defendas rajton mortpuni min, mi defendas la saman rajton mortpuni ilin.

Наверх