Mesaĝoj: 28
Lingvo: Esperanto
Paulinho (Montri la profilon) 2011-julio-10 21:54:16
novatago (Montri la profilon) 2011-julio-10 22:30:55
BrunoBram:Kial tiuj homoj ne povas baloti pri sendependeco kaj iĝi liberaj se la plejmulto deziras tion? Ĉu tio vere estas demokratio?Ja estas sendependistoj, tio evidentas, sed ne evidentas ke ili estu la plejmulto (ripeti senĉese ke estas plejmulto ne pravigos vin). Estus bone referendumo; tamen, kio garantias ke tio iĝus liberaj al tiuj homoj? Komence, krom la sendependa afero, ili jam estas liberaj kaj vivas libere siajn kulturojn. Ni povas demandi ekzemple al kubanoj ĉu ili sentas sin liberaj. Ili ja loĝas en sendependa lando tamen, mi havis ŝancon por paroli kun iuj el ili kaj laŭ ili tie ne estas libero.
Ankaŭ ni devas pensi pri kiel parolas multaj sendependistoj kiel vi, kiuj rapide solvas problemojn per pafoj. Eblas dubi multege ke en tiu sendependa lando estus libero kaj ne estus faŝismo. Faŝismo estas faŝismo eĉ se parolas pri sendependiĝo kaj akuzi al aliuloj pri esti faŝistoj ne signifas ke akuzanto ne estu faŝisto. Eblas facile memori faŝistajn diktatorecojn, kiuj volis naciojn ne plurkuturajn. Bonŝance Hispanio, ne estas tiel nuntempe eĉ se estas malmultaj naciistoj (hispanaj, katalunaj, eŭskaj...) kiuj tion volas.
Sendependiĝo ne garantias liberon kaj fakte eĉ ne garantias veran sendependon, nek garantias ion.
Ĝis, Novatago.
BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-10 23:01:37
Mi memorigas al vi, ke la hispana polico murdis ne malmultajn naciistojn eŭskajn aŭ katalunajn, krom komunistojn aŭ anarkistojn, ke nuntempe en la hispana Ŝtato oni malpermesas partiojn kontraŭaj al la regimo (la faŝismajn, eĉ la naziismajn, ne, tiuj ne ĝenas), ke estas homoj enkarcerigitaj, fojfoje eĉ turmentitaj (koncerne tion vidu donitaĵojn de Internacia Aministio), nur pro siaj ideoj, ke oni cenzuras gazetojn kaj televidkanalojn nur pro esti katalunaj aŭ skribitaj en la eŭska, ke ekzistas monarkio kiun neniu elektis ĉar ĝi estis altrudita de la diktatoro Franco, kaj tiel plu. Tiuj aferoj ankaŭ estas perforto, kaj se la ŝtato per perforto altrudas sian statuson, subpremas kaj malebligas la liberigon de la popoloj, ĝi ne povas mallegitimi, ke la popolo sin defendu kontraŭ ĝi per similaj metodoj.
novatago (Montri la profilon) 2011-julio-10 23:28:32
BrunoBram:Per pafoj kreiĝis la hispana Ŝtato (ne nacio) kaj pafilojn havas ĝiaj armeanoj kaj ĝia polico. Estas multe bele kredi, ke oni vivas en ŝtato kiu ekestis kaj subteniĝas sen helpo de perforto, sed tio ne estas la vero. Perforto ne evidentiĝas nur per pafoj, ankaŭ per psikologika milito, politika subpremo, mensogoj, malpermesoj, kaj tiel plu. Ankaŭ ne forgesu, ke hispana naciismo ankaŭ ekzistas.Pri kio vi parolas? Ĉu vi volas pravigi perforton ĉar aliaj en la pasinto uzis perforton?
Vi pravigas uzon de perforto kaj mi ne eĉ se estas kontraŭ murdistoj, kiuj freneze mortigas senkulpulojn nome de "libero".
La hispana ŝtato faris kaj faras multajn aĵojn malbone tamen vi venas ĉi tien por paroli pri la pasintenco kvazaŭ estus la nunaj tempoj kaj vi volas kredigi homojn ke en hispanio la naciistoj ne rajtas esprimi sin kaj estas subpremataj. Tio estas mensogego kaj vi estas mensogulo. Malfacile por vi pruvi tion kiam nuntempe la regionaj televidoj de katalunio kaj eŭskio estas regataj de naciistoj tute laŭleĝe. Nur por diri ekzemplo.
Ĝis, Novatago.
BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-10 23:39:11
novatago:Mi ne parolas pri la perforto de la pasinteco, sed pri tiu de la nuna tempo.BrunoBram:Per pafoj kreiĝis la hispana Ŝtato (ne nacio) kaj pafilojn havas ĝiaj armeanoj kaj ĝia polico. Estas multe bele kredi, ke oni vivas en ŝtato kiu ekestis kaj subteniĝas sen helpo de perforto, sed tio ne estas la vero. Perforto ne evidentiĝas nur per pafoj, ankaŭ per psikologika milito, politika subpremo, mensogoj, malpermesoj, kaj tiel plu. Ankaŭ ne forgesu, ke hispana naciismo ankaŭ ekzistas.Pri kio vi parolas? Ĉu vi volas pravigi perforton ĉar aliaj en la pasinto uzis perforton?
Vi pravigas uzon de perforto kaj mi ne eĉ se estas kontraŭ murdistoj, kiuj freneze mortigas senkulpulojn nome de "libero".
La hispana ŝtato faris kaj faras multajn aĵojn malbone tamen vi venas ĉi tien por paroli pri la pasintenco kvazaŭ estus la nunaj tempoj kaj vi volas kredigi homojn ke en hispanio la naciistoj ne rajtas esprimi sin kaj estas subpremataj. Tio estas mensogego kaj vi estas mensogulo. Malfacile por vi pruvi tion kiam nuntempe la regionaj televidoj de katalunio kaj eŭskio estas regataj de naciistoj tute laŭleĝe. Nur por diri ekzemplo.
Ĝis, Novatago.
Elsendojn de Televido de Katalunio, parenteze, oni ne povas ricevi en la katalunlingva regiono Valencilando, ĉar la faŝistaj hispanaj naciistaj politikistoj de la ŝtato kaj de la regiona registaro (memnomitaj "demokratuloj") malpermesis elsendojn en tiu regiono nur pro esti kataluna televidkanalo kiu elsendas en la kataluna lingvo. Tio ankaŭ estas perforto (nuntempa perforto).
novatago (Montri la profilon) 2011-julio-10 23:41:56
BrunoBram:Mi jam parolis pri tio en alia konversacio... ne enuu bonvole.
Mi ne parolas pri la perforto de la pasinteco, sed pri tiu de la nunaj tempo.
Elsendojn de Kataluna Televido, parenteze, oni ne povas ricevi en la katalunlingva regiono Valencilando, ĉar la faŝistaj hispanaj naciistaj politikistoj de la ŝtato kaj de la regiona registaro (memnomitaj "demokratuloj") malpermesis elsendojn en tiu regiono nur pro esti kataluna televidkanalo kiu elsendas en la kataluna. Tio ankaŭ estas perforto (nuntempa perforto).
BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-10 23:43:37
novatago:Mi ne legis tion. Se vi enuiĝas tio ne estas mia problemo.BrunoBram:Mi jam parolis pri tio en alia konversacio... ne enuu bonvole.
Mi ne parolas pri la perforto de la pasinteco, sed pri tiu de la nunaj tempo.
Elsendojn de Kataluna Televido, parenteze, oni ne povas ricevi en la katalunlingva regiono Valencilando, ĉar la faŝistaj hispanaj naciistaj politikistoj de la ŝtato kaj de la regiona registaro (memnomitaj "demokratuloj") malpermesis elsendojn en tiu regiono nur pro esti kataluna televidkanalo kiu elsendas en la kataluna. Tio ankaŭ estas perforto (nuntempa perforto).
superadamuso (Montri la profilon) 2011-julio-12 12:40:36
BrunoBram:Mi kredas, ke la plejmulto da esperantistoj estas socialistas aŭ almenaŭ progresemaj, sed mi volus scci iom pli.Socialismo tio etas ideo kiu volas bone por ĉiuj au konkrete por neniu.
(pardonu pro ne meti nominativojn en la demando)
Kapitalisto tio estas ideo kiu volas bone por personoj posedanto de kapitalo.
Individualismo tio estas ideo kiu volas bone por mi tial mi favoras la individulismon.
Socialismo favosistemo dank favoras la inflacia financa sistemo dank ĉio post certa tempo ne havas la varojn.
Kapitalismo favoras la deflacia financa sistemo dank ĉio post certa tempo ne havas la monoj ekz.nuntempe Greklando, Espanujo kaj Pollando.
Individualismo favoras ekflacia finaca sistemo dank ĉio la tuta tempo estas bone finansa.
Socialismo estas malbona sistemo tial estas.
Kapitalismo estas malbona sistemo tial estas.
Individualismo estas bona sistemo tial nie havas ĝi.