去目錄頁

Amuza rakonteto el "Kruko kaj Baniko el Bervalo"

从 Chainy, 2011年7月9日

讯息: 5

语言: Esperanto

Chainy (显示个人资料) 2011年7月9日上午9:05:05

Belan horon festu ni!

La direktoro de malgranda bervala sapfarejo aspektas ege malgaja. Amiko demandas lin:

— Kio okazis al vi?

— Ha! al mi okazis malagrablaĵo. Hieraŭ mia bela sekretariino, kiun mi jam de longe amindumas sensukcese, diris al mi: “Hodiaŭ estas via naskiĝotago, sinjoro direktoro. Ĉu vi ne akceptus veni en mian loĝejon? Mi intencas fari al vi surprizon”. Kompreneble mi jesis kaj venis vespere al la rendevuo. Mia sekretariino prenis miajn florojn kaj diris: “Sidiĝu por momento en mia saloneto kaj trinku glason da brando. Mi nun iras en mian ĉambron, kaj nur kiam mi vokos vin, vi rajtos eniri”. Mi atendis malpacience, kaj, kiam ŝi vokis min, mi kuregis en ŝian ĉambron. Tie kunvenis la 18 geoficistoj de mia fabriko, kiuj ĥore ekkantis: “Feliĉan naskiĝtagon al vi”.

— Mi trovas tiun ideon ja vere ĉarma.

— Eble vi, sed ne mi, kiu staris antaŭ ili jam tute nuda.

diogotux (显示个人资料) 2011年7月31日下午10:51:48

rideto.gif

cFlat7 (显示个人资料) 2011年8月1日上午5:33:23

Ha! Li estis ruzkaptita!

Miland (显示个人资料) 2011年8月3日下午7:35:08

Gratulon pro via 1000a mesaĝo!

BlascoIban (显示个人资料) 2011年8月6日下午7:54:28

diogotŭ:rideto.gif
Tute nuda tiel la tago de sia naskiĝo !!!
Ĉu ne.
lango.gif

回到上端