Ir ao conteúdo

Malamo kaj malŝato al esperantistoj

de BrunoBram, 9 de julho de 2011

Mensagens: 24

Idioma: Esperanto

vincas (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 15:14:00

darkweasel:
"Esperanto ne estas vera lingvo, nur mikso de aliaj."
Sed ĉu ekzistas ne miksaj lingvoj? La angla lingvo, laŭ mi, estas mikso de latina, fransa, germana. Kiom da anglaj vortoj estas en la angla lingvo? Evidente, ke malpli ol 50 %. Kvankam mi ŝatas la anglan.

henma (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 15:20:49

vincas:
darkweasel:
"Esperanto ne estas vera lingvo, nur mikso de aliaj."
Sed ĉu ekzistas ne miksaj lingvoj? La angla lingvo, laŭ mi, estas mikso de latina, fransa, germana. Kiom da anglaj vortoj estas en la angla lingvo? Evidente, ke malpli ol 50 %. Kvankam mi ŝatas la anglan.
La hispana estas mikso de la latina, la malnova greka, kelkaj vortoj devenaj el la ĝermanaj lingvoj (nerekte, pere de la angla kaj la germana), kaj indiĝenaj lingvoj de Hispanio kaj amerikaj landoj...

Kaj ĝi estas ankaŭ internacia kaj parolata de milionoj da homoj rideto.gif

Amike,

Daniel.

nikko (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 15:30:28

1. Lingvo ne estas nura aro de vortoj.

2. "Vereco" kaj "Realeco" estas du obsedigaj, tamen naklaraj konceptoj kiuj popularas en la socio.

darkweasel (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 16:07:21

@vincas, @henma: Bedaŭrinde via argumentado kondukas al nenio.

Ni komencu ĉe la prahindeŭropa - tio estas la plej frua konata komuna pralingvo de plej multaj eŭropaj lingvoj. Plej multaj vortoj iel nerekte venas de tie.

El tio evoluis multaj aliaj lingvoj, simple ĉar ĉiu generacio de parolanto iom ŝanĝas sian lingvaĵon kompare al la antaŭa. Tiuj ŝanĝoj ne estis ĉie samaj - alie, preskaŭ ĉiuj eŭropanoj hodiaŭ parolus unu lingvon.

Iam inter tiam kaj hodiaŭ estis la "latina", sed la latina lingvo fakte tute ne estas speciala kazo. Antaŭ la latina estis io kaj post ĝi estas nun la latinidaj lingvoj, ekzemple la hispana. Kaj certe la diversaj lingvoj influis unu la alian.

Do - kio estas "anglalingva vorto"? Ekde kiam ĝi devas esti en la angla por esti anglalingva vorto? Tiun demandon apenaŭ eblas serioze respondi.

henma (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 16:31:45

darkweasel:@vincas, @henma: Bedaŭrinde via argumentado kondukas al nenio.
Ni aldonis ankaŭ vortojn el amerikaj indiĝenaj lingvoj okulumo.gif

Ĉi tie en Ĉilio, almenaŭ, multaj vortoj devenaj el la keĉua kaj mapuĉaj lingvoj estas uzataj.

Ĉi tiuj ne estas hindeŭropaj lingvoj.

Ĉiuj lingvoj influas aliajn... la plejmulto da lingvoj estas miksoj de aliaj lingvoj (kiam oni parolas pri vortoprovizo).

Sed ĉiu lingvo adaptas tiujn vortojn al sia interna strukturo, gramatike kaj ortografie... Estas same en Esperanto.

Mi pensas ke ĝi estas valida argumento.

Sed argumentado ne funkcias... Kiam homoj argumentas kontraŭ Esperanto, ili faras tion kiel defendo (legu la artikolo de S-ro Piron)... ili ne volas ke vi montros ĉu ili pravas aŭ ne... Se ili kredas vian argumenton, ili havos alian kontraŭ Esperanto.

Eĉ argumentoj kiel 'ĝi ne havas kulturon'... se vi provas ke ĝi havas, ili diris 'se ĝi ne povas esti neŭtrala, se ĝi havas kulturon', kaj tiel por ĉiu argumento... Ni devas disvastigi la lingvon inter kiuj volas akcepti la ideon... Iam, la nombro de esperantistoj estos sufiĉe granda por fari diferencon... tiam, pli homoj akceptos ke Esperanto funkcias...

Amike,

Daniel.

vincas (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 17:15:25

darkweasel:
Ni komencu ĉe la prahindeŭropa - tio estas la plej frua konata komuna pralingvo de plej multaj eŭropaj lingvoj. Plej multaj vortoj iel nerekte venas de tie.
Do, kio estas fremdvortoj. En ĉiu lingvo estas la fremdvortoj. La demando estas tia: kiom da ili estas en konkreta lingvo?

darkweasel (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 17:35:50

Nu, kion mi celas, estas, ke apenaŭ eblas difini, kio vere estas "indiĝena" vorto kaj kio estas fremdvorto - iu ajn limo pri la daŭro, dum kiu la vorto jam ekzistis, estus arbitra.

Algis (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 18:36:52

Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.[/quote]...tiuj "malamuloj" ofte estas pigruloj,kiuj pigras aŭ nekapablas lerni iun lingvon krom naskiĝlingvo...

darkweasel (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 18:42:53

Algis:Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.[/ CIT ]

...tiuj "malamuloj" ofte estas pigruloj,kiuj pigras aŭ nekapablas lerni iun lingvon krom naskiĝlingvo...
Unue, bonvolu citi aliajn mesaĝojn korekte (vi ellasis la komencan etikedon - por ke ne ankaŭ mia mesaĝo fuŝiĝu, mi aldonis kelkajn spacetojn).

Due, mi kredas, ke la malŝatantoj de Esperanto plej ofte ne estas homoj, kiuj ne scias alian lingvon ol sian denaskan. Ili estas homoj, kiuj relative bone ellernis la anglan (kiel duan lingvon) kaj eble ĝuste tial sentas sin iel endanĝerigataj de ideo kiel Esperanto - ja ili elspezis multan penon al ellernado de la angla, kaj volas do, ke ĝi utilu.

Mia socia medio konsistas plejparte ĝuste el tiaj homoj, kiuj bone scias la anglan - kaj la plejmulto el ili ne tro ŝatas Esperanton (kiel mi jam antaŭe diris).

vincas (Mostrar o perfil) 12 de julho de 2011 19:09:32

darkweasel:Nu, kion mi celas, estas, ke apenaŭ eblas difini, kio vere estas "indiĝena" vorto kaj kio estas fremdvorto - iu ajn limo pri la daŭro, dum kiu la vorto jam ekzistis, estus arbitra.
A loanword (or loan word) is a word borrowed from one language and incorporated into another.
Fremdvorto (aŭ fremda vorto) estas vorto, kiu estas pruntita el unu lingvo kaj (mi nescias tiun vorton)enskribita en alia lingvo.

http://en.wikipedia.org/wiki/Loanword

Fremdaj vortoj en la angla lingvo.
http://en.wikipedia.org/wiki/Loanword#In_English

De volta à parte superior