Al la enhavo

Ĉu esperantistaj mediumoj de Brazilo iam kontaktis kun la spirito de Zamenhof?

de BrunoBram, 2011-julio-09

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-09 22:02:08

Kion li diris al ili?

Ianna (Montri la profilon) 2011-julio-12 17:09:45

BrunoBram:Kion li diris al ili?
Ĉu vi parolas serioze aŭ nur ŝercas? demando.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-julio-12 18:09:26

Pri tiu temo ne eblas esti serioza. La temo mem estas nur ŝerco!

Heliogabalus (Montri la profilon) 2011-julio-12 21:30:44

AlfRoland:Pri tiu temo ne eblas esti serioza. La temo mem estas nur ŝerco!
Evidente, sed estis almenaŭ unu provo fari tiun "kontakton". La ĉeĥa esperantisto František Vladimír Lorenc (konata kiel Francisko Valdomiro Lorenz) eldonis la libron: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Mi trovis la priskribon de la libro, kaj ĝin mi citas por via amuziĝo:
Mediume psikografitaj poemoj en Esperanto, inkluzive de Zamenhof demando.gif. Eldonis F.E.B (Brazila Spiritisma Federacio)
el "Brazila Antologio Poezia" de Francisko Valdomiro Lorenz
La aŭtoro ankaŭ verkis aliajn librojn en la portugala, kun same ridigaj titoloj.
Jen kelkaj ekzemploj:

- Homeopathia Doméstica Brasileira (Hejma Brazila homeopatio)
- Noções Elementares de Cabala (Elementaj Nocioj pri Kabalo)
- Elementos de Chiromancia (Elementoj pri Ĥiromancio)
- Raios de Luz Espiritual (Radikoj de Spirita Lumo)
-Curso Adiantado de Filosofia Yogi e Ocultismo Oriental (Progresa kurso pri Joga filozofio kaj Orienta Okultismo)
-O Cristanismo Místico (Mistika Kristanismo)
shoko.gif
kaj eĉ post lia morto aperis:
- Esperanto kiel Revelacio (diktita al mediumo Chico Xavier de la spirito de F.V.L. el la spirita mondo)

Ĉu mi devas diri plu?

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-12 21:59:43

Mi parolas serioze. Realo ne estas nur tio, kion oni vidas en tiu ĉi materia kaj absurda mondo. Kontakto kun ne homaj inteligentoj estas fakto (sed neniu petu al mi, ke mi provu nenion, tiu ĉi ne estas la loko).

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-13 07:54:37

BrunoBram:Mi parolas serioze. Realo ne estas nur tio, kion oni vidas en tiu ĉi materia kaj absurda mondo. Kontakto kun ne homaj inteligentoj estas fakto (sed neniu petu al mi, ke mi provu nenion, tiu ĉi ne estas la loko).
Escepte de la kontakto kun bestoj kaj aparatoj, kiuj foje eble estas pli malpli inteligentaj, kontakto kun nehoma inteligento ne estas fakto. Ne petu al mi, ke mi pruvu tion. La eksterordinara aserto bezonas la pruvon.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-13 10:03:15

miĥil:
BrunoBram:Mi parolas serioze. Realo ne estas nur tio, kion oni vidas en tiu ĉi materia kaj absurda mondo. Kontakto kun ne homaj inteligentoj estas fakto (sed neniu petu al mi, ke mi provu nenion, tiu ĉi ne estas la loko).
Escepte de la kontakto kun bestoj kaj aparatoj, kiuj foje eble estas pli malpli inteligentaj, kontakto kun nehoma inteligento ne estas fakto. Ne petu al mi, ke mi pruvu tion. La eksterordinara aserto bezonas la pruvon.
La razilklingo de Ockham ne utilas por tiaj aferoj.

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-13 10:32:08

BrunoBram:
La razilklingo de Ockham ne utilas por tiaj aferoj.
Jes, estas prefere simple akcepti ĉion kio plaĉas. Ne gravas ĉu ekzistas rilato kun realo.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-13 11:40:37

miĥil:
BrunoBram:
La razilklingo de Ockham ne utilas por tiaj aferoj.
Jes, estas prefere simple akcepti ĉion kio plaĉas. Ne gravas ĉu ekzistas rilato kun realo.
Ne, estas preferinde kaj pli facile nei ĉion sisteme kaj nomi sin skeptikulo kaj sciencismulo. Ne gravas ĉu skeptikismo kaj sciencia metodo estas ĝuste la malo.

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-13 11:57:18

BrunoBram:
miĥil:
BrunoBram:
La razilklingo de Ockham ne utilas por tiaj aferoj.
Jes, estas prefere simple akcepti ĉion kio plaĉas. Ne gravas ĉu ekzistas rilato kun realo.
Ne, estas preferinde kaj pli facile nei ĉion sisteme kaj nomi sin skeptikulo kaj sciencismulo. Ne gravas ĉu skeptikismo kaj sciencia metodo estas ĝuste la malo.
Neniel skeptikismo kaj scienca metodoj estas maloj. Skeptiko , en la signifo ke oni trovas tion grava ke faktoj estas nur faktoj kiam ili estas bone subtenataj de indikaĵoj kaj ekperimentoj, estas simple parto de la scienca metodo.

Efektive temas do pri sistema neado, sed la sistemo estas bona: Se mankas bonaj indikaĵoj por io, tiam tio probable ne estas vera, kaj estas neinda. La eblo pri komunikado kun la spirito de Zamenhof klare estas en tiu senindikaĵa kategorio kaj facile povas esti neata.

Fakte pro la specifeco de la peto ('Zamenhof', 'de Brazilo') ankaŭ mi unue pensis ke vi probable mokis la mokindaĵon. Sed mi jam ekdubis.

Reen al la supro