ورود به محتوا

Ĉu eblas regi akuzativon kaj uzi ĝin sen problemoj nek forgesoj?

از BrunoBram, 9 ژوئیهٔ 2011

پست‌ها: 13

زبان: Esperanto

BrunoBram (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2011،‏ 23:37:33

Kiam mi uzas Esperanton, ofte mi forgesas uzi akuzativon. Kiam mi skribas, mi ofte devas reveni al la vortoj por enmeti akuzativo. Mi kredas, ke tio okazas al ĉiuj esperantistoj kun meza nivelo. Sed ĉu iam alvenas tago, kiam oni kapablas uzi akuzativon mekanike, sen neceso korekti senĉese?

Kaj plia demando. Kiuj parolantoj, dank'al sia nacia lingvo, povas uzi akuzativon mekanike, sen ke ĝi estu ĝena malfacilaĵo? Mi kredas, ke la rusa lingvo havas akuzativon kaj eble rusoj povas regi ĝin facile kaj mekanike.

josephdavid86 (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 0:16:41

BrunoBram:Kiam mi uzas Esperanton, ofte mi forgesas uzi akuzativon. Kiam mi skribas, mi ofte devas reveni al la vortoj por enmeti akuzativo. Mi kredas, ke tio okazas al ĉiuj esperantistoj kun meza nivelo. Sed ĉu iam alvenas tago, kiam oni kapablas uzi akuzativon mekanike, sen neceso korekti senĉese?

Kaj plia demando. Kiuj parolantoj, dank'al sia nacia lingvo, povas uzi akuzativon mekanike, sen ke ĝi estu ĝena malfacilaĵo? Mi kredas, ke la rusa lingvo havas akuzativon kaj eble rusoj povas regi ĝin facile kaj mekanike.
Ne estas facila por ankaŭ mi, sed mi trovis ke estas pli facila uzi ĝin ĝuste kiam mi skribas ol kiam mi babilas. Kion fari? Simple, mi ne uzas la akuzativon kiam mi babilas (krom kun pronomoj), sole kiam mi skribas.

BrunoBram (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 0:21:10

Interesa donitaĵo estas, ke la denaskaj parolantoj de Esperanto ankaŭ forgesas akuzativon en sia kutima uzado.

henma (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 1:26:12

BrunoBram:Kaj plia demando. Kiuj parolantoj, dank'al sia nacia lingvo, povas uzi akuzativon mekanike, sen ke ĝi estu ĝena malfacilaĵo? Mi kredas, ke la rusa lingvo havas akuzativon kaj eble rusoj povas regi ĝin facile kaj mekanike.
La germana havas akuzativon, ankaŭ la plejmulto de la slavaj lingvoj (se ne ĉiuj), la japana havas partiklon por marki objekton (ne estas finaĵo, sed partiklo 'wo' aldonata ne al vorto, sed al la tuta objekto).

Mi ne scias ĉu la greka havas akuzativon (la malnova havis, kiel la latina)

Pli aliaj lingvoj, mi ne certas.

Amike,

Daniel.

(parenteze, vi alkutimiĝos... praktiku, praktiku... ĝi estas la sola konsilo kion mi povas doni al vi).

darkweasel (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 8:09:25

Mi, germanlingvano, povas jam uzi la akuzativon "sen problemoj kaj forgesoj". Por mi tio ne estas malfacila. (Fakte multe pli malfacile longe estis por mi elekti inter tabelvortoj je U kaj je O.)

sergejm (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 8:43:03

Rusa lingvo havas akuzativon, sed ofte malvivaj objektoj havas la saman formon de akuzativo, kiel nominativo. Viraj substantivoj ofte havas akuzativon saman kiel genetivon. Negative ankaŭ estas uzata genetivo anstataŭ akuzativo. Do rusoj ankaŭ povas forgesi akuzativon.
Interalie, en hispana ligvo oni ankaŭ uzas "dativon" (prepozicio, kiun oni tradukas Esperanten "al") anstataŭ "akuzativo" kun vivaj substantivoj.
Skribforme, oni povas relegi la mesaĝon kaj enmeti forgesitajn akuzativojn.

josephdavid86 (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 9:16:36

darkweasel:Mi, germanlingvano, povas jam uzi la akuzativon "sen problemoj kaj forgesoj". Por mi tio ne estas malfacila. (Fakte multe pli malfacile longe estis por mi elekti inter tabelvortoj je U kaj je O.)
Tamen ni havas ĉi tiun kontraston en la Angla, estas interesa ke en la Londona dialekto oni kutime diras je 'what' (kio) kiam oni diru je 'which' (kiu). Tiel - tamen estas facila por mi uzi ilin ĝuste, plaĉas al mi iam diri je 'kio' anstataŭ je 'kiu' - ekze 'kio sako estas via?' ktp rideto.gif

vidas vandenis (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 9:45:36

BrunoBram:Kiam mi uzas Esperanton, ofte mi forgesas uzi akuzativon. Kiam mi skribas, mi ofte devas reveni al la vortoj por enmeti akuzativo. Mi kredas, ke tio okazas al ĉiuj esperantistoj kun meza nivelo. Sed ĉu iam alvenas tago, kiam oni kapablas uzi akuzativon mekanike, sen neceso korekti senĉese?

Kaj plia demando. Kiuj parolantoj, dank'al sia nacia lingvo, povas uzi akuzativon mekanike, sen ke ĝi estu ĝena malfacilaĵo? Mi kredas, ke la rusa lingvo havas akuzativon kaj eble rusoj povas regi ĝin facile kaj mekanike.
... por enmeti akuzativoN. rideto.gif

sudanglo (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 9:59:41

Ŝat-okupo de anglalingvanoj (parolantaj en Esperanto) estas enmeti akuzativon kie ne necesas ĝin.

Tio kompensas la okazojn kie ni forgesis ĝin enmeti. Foje la nombro de akuzativoj en iu frazo estas ĝusta - nur ili estas mislokitaj.

februaro (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2011،‏ 10:08:19

BrunoBram:eble rusoj povas regi ĝin facile kaj mekanike.
Mi ne scias pri tiuj rusoj. Serĉu tiajn kapablajn homojn inter japanoj, ilia lingvo ankaŭ havas akuzativon, eĉ havas specialan literon nur por ĝi ( を ).

بازگشت به بالا