去目錄頁

Kion vi opinias pri kataluna lingvo?

BrunoBram, 2011年7月9日

讯息: 11

语言: Esperanto

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月9日下午11:41:32

Ĉu vi iam studis ĝin? Ĉu vi kredas, ke ĝi estas grava lingvo? Kiel ĝi aspektas al vi?

vincas (显示个人资料) 2011年7月10日下午1:06:21

Mi scias, ke ĝi estas hindoeŭropa lingvo, simila al la hispana. Mi ĝin ne studis.

Kiel en katalona lingvo estus dankon
?

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月10日下午6:58:56

vincas:
Kiel en katalona lingvo estus dankon
?
Gràcies.

Hector_134 (显示个人资料) 2011年7月10日下午7:58:54

AFI: /'gra.sjes/

Mi parolas la katalanan lingvon sal.gif

Heliogabalus (显示个人资料) 2011年7月10日下午8:25:19

Mi tre ŝatas la katalunan lingvon. Mi volus lerni ĝin.
Mi spektas la videojn de ĉi tiu virino por kompreni kelkajn bazajn frazojn kaj iom da gramatiko.
La prononco iom malfacilas por mi, sed mi pensas ke mi nur devas praktiki.

Hector_134 (显示个人资料) 2011年7月12日下午12:53:56

Oni aŭskultas normale:

"Bona tarda" (Barcelono) aŭ "Bona vesprada" (Valencio)

"Fins aviat" (Barcelono) "Fins després" (Valencio)

"A reveure" (de Barcelono) estas la unua fojo ke mi aŭskultas XD

PD.: Estas pli facila la kataluna de Valencio ol de Barcelono.

Fou (显示个人资料) 2011年7月21日下午2:22:02

Mi opinias ke la kataluna lingvo estas interesa, ĉar la lingvo ŝajnas simila al ambaŭ la iberaj lingvoj kaj la gallo-latinidaj lingvoj.

La lingvo ankaŭ aspektas beleta al mi. XD

Mustelvulpo (显示个人资料) 2011年8月3日下午1:02:14

BrunoBram:Ĉu vi iam studis ĝin? Ĉu vi kredas, ke ĝi estas grava lingvo? Kiel ĝi aspektas al vi?
Iu ajn lingvo estas grava por la denaskaj parolantoj.

kaha (显示个人资料) 2011年8月26日下午12:49:46

Fou:Mi opinias ke la kataluna lingvo estas interesa, ĉar la lingvo ŝajnas simila al ambaŭ la iberaj lingvoj kaj la gallo-latinidaj lingvoj.
Ĝi estas ja gaŭllatinida lingvo, kun forta influo de iberaj lingvoj... (500 jaroj da lingva premo ne helpas ^^)

gianich73 (显示个人资料) 2011年8月26日下午2:04:33

Katalunoj estas tre fieraj pri la sia lingvo kaj ili dediĉas multajn rimedojn al ĝia disvastigo kaj instruado, kiu estas la ĉefa kialo pro kiu mi ŝatas ĝin. Krom, mi havas mirindajn katalunajn geamikojn. La plej bona loko enreta por lerni la katalunan estas senpage: www.parla.cat. Mi tre rekomendas ĝin kaj se vi deziras ni povas interŝanĝi niajn spertojn pri lernado de la lingvo.

Gian

回到上端