Đi đến phần nội dung

"Feliciano López kaj María José Suárez, kune en la plaĝo"

viết bởi BrunoBram, Ngày 10 tháng 7 năm 2011

Tin nhắn: 17

Nội dung: Esperanto

BrunoBram (Xem thông tin cá nhân) 18:10:23 Ngày 10 tháng 7 năm 2011

Novaĵo en la hodiaŭa hispana ŝtata burĝa gazetaro. Kaj kiel ĉiam, kiam mi legas aŭ aŭdas tiajn novaĵojn, mi devas demandi min: "Kiu estas tiu Feliciano?", "kiu estas tiu María José?" kaj "kio interesas al mi, kion ili faras kune en la plaĝo?".

Ŝajne temas pri homoj kiujn la hispanaj amaskomunikiloj igis famajn pro diversaj kialoj (ofte tio estas pro kialoj kiel fari midzon, havi cicojn grandajn, esti edziĝinta al turmentistoj de taŭroj, esti partopreninta en la domo de Granda Frato, esti mense malfrua aŭ ne scii skribi). La hispana socio montras intereson pri tiaj homoj (tiu ĉi estas la ĉefa problemo) kaj ili facile iĝas "famuloj". Poste oni aŭdas siajn nomojn ĉies kaj mi ĉiam devas fari min la demandojn kiujn mi diris.

Tiu ĉi "famulismo" estas plia malsano de kapitalismo, nova tipo de aristokratio kreita far la burĝaj amaskomunikiloj. Tio estas infame, ĉar normalaj homoj, laborantaj klasoj, nur aperas en la amaskomunikiloj kiam ili rabas, mortas, mortigas aŭ estas mortigitaj. "Famuloij" estas la mojosa homo kaj la normalaj klasoj la stultuloj kiuj spektas siajn "gravajn" kaj "amuzajn" aristokratecajn vivojn.

Persone, mi deziras revolucion en Hispanio kaj en la mondo por tute ŝanĝi la sistemon kaj detrui kapitalismon, revolucion kiu neniam okazos (mi supozas), sed kiun mi povas revi. Unu el la aferoj kiujn mi volus ene de tiu ĉi revolucio estas mortpafado de tiuj, kiuj kreas tiun aristokration de "famuloj" kaj fermado kaj malpermesado de programoj respondecaj pri tio. Mi konsideras "famulismon" io ege grava kaj siaj kreintoj devus esti punitaj kiel krimuloj.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:41:17 Ngày 10 tháng 7 năm 2011

Ankaŭ min tiaj pseŭdonovaĵoj tute ne interesas, sed mi povas senprobleme ignori tion kaj ne volas pro tio revolucion ...

BrunoBram (Xem thông tin cá nhân) 23:20:20 Ngày 10 tháng 7 năm 2011

Ignori estas la problemo.

henma (Xem thông tin cá nhân) 06:32:21 Ngày 11 tháng 7 năm 2011

Mi pensas ke vi interesiĝas pri tiu temo pli ol vi devus.

En Ĉilio ekzistas revuoj kaj ĵurnaloj kiuj nun havas tiajn novaĵojn... Al mi tio ne interesas, do, mi ne legas tiujn revuojn aŭ ĵurnalojn... Simpla solvo, ĉu ne?

Se vi legas la titolon, kaj ĝi ne interesas al vi, ne zorgu pri ĝi.

Tio fenomeno ne estis kreita de kapitalismo... la homoj ĉiam admiris famulojn: heroojn, militistojn, kantistojn, toreadorojn, sportistojn, ktp, ktp.

Revolucio ne ŝanĝos tion... nur ŝanĝos la famulojn admiratajn de la popolo.

Rezignu, kaj serĉu feliĉon aliloke... Multaj homoj estas feliĉaj kun tio... kiu estas vi por decidi kiel ili devas vivi? aŭ kion ili devas vidi aŭ ne?... ĉiu homo decidas kion vidi en la televido... se vi ne ŝatas tion, vidu alia kanalo... se neniu plaĉas al vi, elŝutu filmon pere de la interreto. Mi faras tion... mi ne vidas televidon.

Amike,

Daniel.

Egil (Xem thông tin cá nhân) 17:51:49 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

BrunoBram:Ignori estas la problemo.
Mi konsentas kun vi. Mi memoras, nur kiel unu ekzemplo inter milionoj, multaj manifestacioj kaj protestoj pri la elspezita mono por konstrui la LHC... sed kiom da mono estas elspezita en la amaskomunikiloj pri "famuloj"?

mi konsentas kun Henma ĉi tie: "Tio fenomeno ne estis kreita de kapitalismo... la homoj ĉiam admiris famulojn: heroojn, militistojn, kantistojn, toreadorojn, sportistojn, ktp, ktp."

sed mi ne tre ŝatas tion ĉi ideon: "Rezignu, kaj serĉu feliĉon aliloke... Multaj homoj estas feliĉaj kun tio... kiu estas vi por decidi kiel ili devas vivi? aŭ kion ili devas vidi aŭ ne?... ĉiu homo decidas kion vidi en la televido... se vi ne ŝatas tion, vidu alia kanalo... se neniu plaĉas al vi, elŝutu filmon pere de la interreto. Mi faras tion... mi ne vidas televidon."

jes, mi ne rajtas decidi kion ili devas vidi, sed mi pensas, ke tio ĉi estas grava kultura problemo. Jes, mi serĉas feliĉon aliloke, kaj mi evidente ne vidas tio kanaloj, sed mi mortos kaj la homaro restos.
kio povus oni esperi se la tuta (hipoteze) homaro estas feliĉa kun tio? se la homaro preferus elspezi mono por scii pri la vido de la famuloj sed ne pri la vido mem?

Nu, eble tio ne estas grava laŭ vi, sed vi ne devus esperi ke tio ne estas grava laŭ aliaj homoj.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:33:08 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

Egil:Mi konsentas kun vi. Mi memoras, nur kiel unu ekzemplo inter milionoj, multaj manifestacioj kaj protestoj pri la elspezita mono por konstrui la LHC... sed kiom da mono estas elspezita en la amaskomunikiloj pri "famuloj"?
Vi komparas pomojn kun piroj. En la unua okazo temas pri imposta mono, kiun ni ĉiuj devas pagi. La dua okazo estas (plej ofte) decido de privata entrepreno, kiu certe faros tion, kio al ĝi alportas la plej multan monon. Tio ne estas nia mono, sed la mono de la amaskomunikila entrepreno.

Egil (Xem thông tin cá nhân) 19:17:25 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

darkweasel: La dua okazo estas (plej ofte) decido de privata entrepreno, kiu certe faros tion, kio al ĝi alportas la plej multan monon. Tio ne estas nia mono
tio _estas_ nia mono, vi mem diris tion: "kio al ĝi alportas la plej multan monon". Ili ne estas filantropoj! ĉu homoj eniras stadiojn senpage?

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:27:29 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

Egil:
darkweasel: La dua okazo estas (plej ofte) decido de privata entrepreno, kiu certe faros tion, kio al ĝi alportas la plej multan monon. Tio ne estas nia mono
tio _estas_ nia mono, vi mem diris tion: "kio al ĝi alportas la plej multan monon". Ili ne estas filantropoj! ĉu homoj eniras stadiojn senpage?
Tiun monon ni libervole (ĉar ni volas uzi iliajn servojn) donas al ili. Ne estas por ni devige aĉeti certan gazeton, se ties enhavo ne plaĉas al ni.

Male, impostan monon ni ne libervole donas. Ni devas doni ĝin pro impostaj leĝoj. Ni ne povas (sen rompi leĝojn) simple rifuzi pagi ĝin.

Egil (Xem thông tin cá nhân) 20:06:04 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

darkweasel:Tio ne estas nia mono (...)
Tiun monon ni libervole donas al ili.
jes, libervole, sed ankoraŭ nia mono.

vi povas nomigis min pesimisto, sed mi ne volus imagi kio okazus se la homoj povus uzi la monon ĉiam libervole, eble la LHC ankoraŭ estus sonĝo, kaj mi rediras, la LHC estas nur unu ekzemplo. ĉi tio estis mia punkto, mi diris ke tio estas grava kultura problemo: Libervole, multaj homoj preferas uzi la monon en, almenaŭ laŭ mi, senutila aferoj.

BrunoBram (Xem thông tin cá nhân) 20:26:19 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

"Famulemo" estas grandega kultura problemo de la tuta socio. Ĝi estas kiel analfabetismo aŭ pli malbonaj aferoj kaj ne estas solvo rigardi aliloken. Dum multaj vivas en mizero, sen liberesprimo, sen la plej bazaj rajtoj, ekspluadataj kaj forgesitaj (kaj mi ne aludas la Trian Mondon, sed la nunan eŭropan kaj hispanan socion), ĉiutage, ĉiumomente, ĉiuhore, ĉiukanale, televidoj de la burĝaj ŝtatoj parolas pri supozataj famuloj, prezentas ilin kvazaŭ speciala klaso, montras siajn luksajn veturilojn kaj apartamentojn, sian seksan vivon, siajn festojn, kvazaŭ tio gravus, organizante debatojn pri ili dum la vere gravaj temoj estas cenzurataj kaj kaŝitaj. Dume la popolaj klasoj aperas nur kiam ili mortas, mortigas aŭ estas enkarcerigitaj.

En iaj cirkonstancoj, mi ne tremus prenante fusilon, enirante en televidstudio kie registriĝus programon pri "famulemo", celante per mia armilo la prezentantojn, la kunlaborantojn de la programo kaj la regisoron, kaptante ilin, mortpafante ilin se tio estus necese kaj devigante haltigi la elsendon. En la ekranoj aperus komuniko klariganta, ke la programo estas forigita de la socialista revolucio por ĝenerala bono, defende de la laboristaj kaj intelektulaj klasoj kaj kontraŭ la famulema aristokratio. Ĝian lokon okupiĝus kulturprogramoj. Tion mi volas spekti per televido.

Jen video de Submajoro Marcos kie li klarigas, kio estas famulema aristokratio kadre de la liberalista socio: http://www.youtube.com/watch?v=bA8uWDZdE4o

Quay lại