Naar de inhoud

Kion vi farus se oni forkaptus kaj retenus vin en subterkarcero dum 10 jaroj?

door BrunoBram, 11 juli 2011

Berichten: 16

Taal: Esperanto

Dominique (Profiel tonen) 30 juli 2011 20:16:33

BrunoBram:Certe vi enuiĝus. Kion vi farus dum tiu ĉi tempo?
Eble ellerni ŝakon, kiel en la tre leginda esperantigita libro «Ŝaknovelo» verkita de Stefan Zweig.

horsto (Profiel tonen) 31 juli 2011 12:28:55

Dominique:
Eble ellerni ŝakon, kiel en la tre leginda esperantigita libro «Ŝaknovelo» verkita de Stefan Zweig.
Sed tio ja estas danĝera. La ulo kiu faris tion en la libro ja preskaŭ freneziĝis, ludante kontraŭ si mem.

tincho17 (Profiel tonen) 31 juli 2011 12:51:45

demando.gif Mmmm... Eble mi farus jogon.

diogotux (Profiel tonen) 31 juli 2011 23:16:48

En tia situacio,

Mi meditus por trovi la "Nirvanon"

3rdblade (Profiel tonen) 1 augustus 2011 09:09:48

BrunoBram:Certe vi enuiĝus. Kion vi farus dum tiu ĉi tempo?
Kiu manĝigus min? Mi amikiĝus kun tiu persono. Kaj poste: "Ej, amiko mia. Frato bela. Liberigu min. Kial ne? Bona homo farus, ja faru. Malliberigi homaranon estas malbona afero. Ja, liberigu min, amikego mia."

zaratustro (Profiel tonen) 3 augustus 2011 00:52:05

Mi pensas ke mi frenezus se mi havus esti dek jaroj tiel, kaj fine mi parolus kun imagan anason rideto.gif .

Terug naar boven