ไปยังสารบัญ

Kion vi farus se oni forkaptus kaj retenus vin en subterkarcero dum 10 jaroj?

จาก BrunoBram, 11 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 16

ภาษา: Esperanto

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 09:10:17

Certe vi enuiĝus. Kion vi farus dum tiu ĉi tempo?

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 10:13:57

Se tie estas tute mallume kaj silente, homoj mortas.

Lom (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 13:17:51

Mi lernus Lojbanon! (aŭ Volapukon) rido.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 13:19:10

Lom:Mi lernus Lojbanon! (aŭ Volapukon) rido.gif
per kiuj lernmaterialoj?

Lom (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 13:36:44

Li ne diris kio estas havebla en tiu subterkarcero.
Ĉu almenaŭ estas havebla manĝaĵoj? Komputilo? Televido? Skribaĵoj? Interreto?
Kulero por fosi eskapvojo?
Io por mortigi sin?
Ĉu oni povas movi sin?

Nu, se ne, mi farus nenion, malkrom pensi kaj dormi! lango.gif
Aŭ mi kreus lingvon por paroli kun la tero!

dobri (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 14:21:45

Simile kiel Monte Kristo mi elfosus tunelon por fuĝi kaj kruele venĝi al tiu, kiu aranĝis mian enkarcerigon.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 16:39:41

Lom:Interreto?
Bonega ideo! Per tio mi ja povas tuj skribi mesaĝon al la polico, kie mi estas kaptita ...

Desmut (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2011, 04:51:35

Jes, sed se vi estas kaptita kaj sendas mesaĝon al polico, ili ne kredos vin...ĉar vi havas komputilon kun interreto! hahaha...

Mi...pensos ĝis trovi la mensforton sufiĉan por rompi ŝtonojn kaj per tiu mensforto skapi kaj eble mortigi kelkajn kaptistojn, sed ne ĉiujn...se iuj travivas miajn atakojn la ceteraj scios ke oni ne devas ĉagreni min ĉar mi havas supernaturajn povojn!

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2011, 09:00:51

Desmut:Jes, sed se vi estas kaptita kaj sendas mesaĝon al polico, ili ne kredos vin...ĉar vi havas komputilon kun interreto! hahaha...
Tiam tamen tiuj policanoj estas tre malkompetentaj kaj netaŭgaj por tiu profesio.

marcuscf (แสดงโปรไฟล์) 30 กรกฎาคม 2011, 19:29:15

darkweasel:
Desmut:Jes, sed se vi estas kaptita kaj sendas mesaĝon al polico, ili ne kredos vin...ĉar vi havas komputilon kun interreto! hahaha...
Tiam tamen tiuj policanoj estas tre malkompetentaj kaj netaŭgaj por tiu profesio.
Tamen, oni povas averti amikojn, ĉar ili ja kredos kaj avertos policon!

Se nestas materialo por lerni Loĵbanon, krei novan lingvon estas la sekva plej bona alternativo! hahahha

กลับไปด้านบน