İçerik Görüntüleme

Kiel traduki "the only one" al Esperanto?

başlangıç Lom, 11 Temmuz 2011

Mesajlar: 7

Dil: Esperanto

Lom (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2011 16:00:29

Saluton,

Kiel vi tradukus la angla esprimo "the only one", kiel ekzemple en "It seems I am the only one who..."?

Mi estas la nura?

Kaj pli ĝenerala: Kiel traduki "the one".
Mi estas la kiu? aŭ mi estas la ulo kiu?
Estas mi kiu...?

henma (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2011 16:02:09

Lom:Saluton,

Kiel vi tradukus la angla esprimo "the only one", kiel ekzemple en "It seems I am the only one who..."?

Mi estas la nura?
Ununura, mi pensas.

'Mi estas la ununura, kiu ...'

Amike,

Daniel.

Lom (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2011 16:06:19

Dankon. ridulo.gif
Kaj nur "the one"? (mi aldonis tion kiam vi respondis)
Ekzemple: "He is the one."
Estas li?
Li estas la ???

(Fakte, mi eĉ ne scias kiel diri tion en aliaj lingvoj. Mi devus rigardi la matrico en la franca kaj la germana. ^^)

redakto: Mi memoras nun: Li estas la elektitulo. ridulo.gif
(l'élu, der Auserwählte)

henma (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2011 16:21:33

Lom:Dankon. ridulo.gif
Kaj nur "the one"? (mi aldonis tion kiam vi respondis)
Ekzemple: "He is the one."
Estas li?
Li estas la ???

(Fakte, mi eĉ ne scias kiel diri tion en aliaj lingvoj. Mi devus rigardi la matrico en la franca kaj la germana. ^^)

redakto: Mi memoras nun: Li estas la elektitulo. ridulo.gif
(l'élu, der Auserwählte)
Ankaŭ hispane: 'el elegido'.

La traduko dependas... 'The One', kiel en tiu filmo, estas tre malfacile tradukebla, kaj mi ankaŭ tradukus ĝin kiel la 'elektito'/'elektitulo' (aŭ io simila, dependas de la kunteksto).

Sed en frazoj kiel, 'he is the one who said that', oni ne tradukas 'the one'... 'li estas kiu diris tion' aŭ 'li estas tiu, kiu diris tion'.

Amike,

Daniel.

darkweasel (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2011 16:38:15

The only one povas ankaŭ esti la sola.

antoniomoya (Profili görüntüle) 11 Temmuz 2011 20:29:33

darkweasel:The only one povas ankaŭ esti la sola.
Mi konsentas.
Se mi devus traduki esperante "he is the only one who came", mi dirus "li estas la sola kiu venis".

Amike el Hispanalando.

chilifoni (Profili görüntüle) 18 Temmuz 2011 17:47:22

henma:
Lom:Saluton,

Kiel vi tradukus la angla esprimo "the only one", kiel ekzemple en "It seems I am the only one who..."?

Mi estas la nura?
Ununura, mi pensas.

'Mi estas la ununura, kiu ...'

Amike,

Daniel.
Povus estas " la sola unu" aŭ "la unika", mi pensas.
Ĉirkaŭ brako.
Alicia, el Argentino

Başa geri dön