ข้อความ 7
ภาษา: Esperanto
Lom (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 16:00:29
Kiel vi tradukus la angla esprimo "the only one", kiel ekzemple en "It seems I am the only one who..."?
Mi estas la nura?
Kaj pli ĝenerala: Kiel traduki "the one".
Mi estas la kiu? aŭ mi estas la ulo kiu?
Estas mi kiu...?
henma (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 16:02:09
Lom:Saluton,Ununura, mi pensas.
Kiel vi tradukus la angla esprimo "the only one", kiel ekzemple en "It seems I am the only one who..."?
Mi estas la nura?
'Mi estas la ununura, kiu ...'
Amike,
Daniel.
Lom (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 16:06:19

Kaj nur "the one"? (mi aldonis tion kiam vi respondis)
Ekzemple: "He is the one."
Estas li?
Li estas la ???
(Fakte, mi eĉ ne scias kiel diri tion en aliaj lingvoj. Mi devus rigardi la matrico en la franca kaj la germana. ^^)
redakto: Mi memoras nun: Li estas la elektitulo.

(l'élu, der Auserwählte)
henma (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 16:21:33
Lom:Dankon.Ankaŭ hispane: 'el elegido'.
Kaj nur "the one"? (mi aldonis tion kiam vi respondis)
Ekzemple: "He is the one."
Estas li?
Li estas la ???
(Fakte, mi eĉ ne scias kiel diri tion en aliaj lingvoj. Mi devus rigardi la matrico en la franca kaj la germana. ^^)
redakto: Mi memoras nun: Li estas la elektitulo.
(l'élu, der Auserwählte)
La traduko dependas... 'The One', kiel en tiu filmo, estas tre malfacile tradukebla, kaj mi ankaŭ tradukus ĝin kiel la 'elektito'/'elektitulo' (aŭ io simila, dependas de la kunteksto).
Sed en frazoj kiel, 'he is the one who said that', oni ne tradukas 'the one'... 'li estas kiu diris tion' aŭ 'li estas tiu, kiu diris tion'.
Amike,
Daniel.
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 16:38:15
antoniomoya (แสดงโปรไฟล์) 11 กรกฎาคม 2011, 20:29:33
darkweasel:The only one povas ankaŭ esti la sola.Mi konsentas.
Se mi devus traduki esperante "he is the only one who came", mi dirus "li estas la sola kiu venis".
Amike el Hispanalando.
chilifoni (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2011, 17:47:22
henma:Povus estas " la sola unu" aŭ "la unika", mi pensas.Lom:Saluton,Ununura, mi pensas.
Kiel vi tradukus la angla esprimo "the only one", kiel ekzemple en "It seems I am the only one who..."?
Mi estas la nura?
'Mi estas la ununura, kiu ...'
Amike,
Daniel.
Ĉirkaŭ brako.
Alicia, el Argentino