Đi đến phần nội dung

PIPA Interreton Stultiĝos

viết bởi mikijo, Ngày 11 tháng 7 năm 2011

Tin nhắn: 67

Nội dung: Esperanto

mikijo (Xem thông tin cá nhân) 17:08:37 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

henma:
mikijo:Skizofrenio estas skizofrenio.
Ĉu vere??

Kaj skizofrenio estas malsano...

mikijo:Mi ne havas skizofrenion.
Vi vidas la mondon tre strange, ke mi pensas ke vi povas esti iom skizofrenia... Kaj relegante tion fadenon (kaj aliajn) mi pensas ke vi povas ankaŭ esti iom paranoja... Vizitu psikiatron... nur por preventi.

mikijo:Mi neniam volas mortigi miajn malamikojn. Eble mi batus sin, sed ne mortigu sin. Ankaŭ mi ne forsendus sin eksterlanden, kiel Usono ofte.
Mi memoras ke vi diris ke vi volas fari nacion por ĉiuj la kristanoj, kaj ke ĉiuj kristanoj iru tien... Tio estas forsendi homojn eksterlanden, ĉu ne?
Eble mi estis kolera kaj skribis pri mian ideon detrui Usonon, kaj faris novajn naciojn, kaj permesis novan landon kiel Teksason esti la Kristana lando, kaj Kristanoj vojaĝus tien pro tio, ke ili estas tre malfacile venki. Mi legis libron nomita "9 Nacioj de Norda Ameriko". La skribisto estas ĵurnalisto, kaj li verkis novajn landojn. Usono havas lokojn, kie la popolo estas simila, kaj la lando estas nedepende. Ekzemple "Meza Okcidento" estas "Pana Korbo". Popolo tie aspektas simile. Enmigrintoj venis specifikajn ejojn. Vi komprenas Ulsteraj Skotoj venis al kvartalo de Usono nomita "Dixie", ktp. Novanglujo kunligos kun Novaskotio kaj Novfundlando. Novanglujo estas pli sekulara. Bostono devus esti ĝia kapitalo.

http://en.wikipedia.org/wiki/Nine_Nations_of_Nor...

BrunoBram (Xem thông tin cá nhân) 20:54:21 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

Akuzi pri frenezo tiujn, kiuj ne montras la moralajn valorojn aŭ opiniojn altruditaj de la socio ĉiam okazis. Dum la Mezepoko oni bruligis ilin akuzitaj pri herezo, sed jam de la fino de la 19-a jarcento aperas psikiatriistoj por zorgi la socion, je la servo de l' povo, pri uloj kiuj pensas malasame.

Skizofrenio ne ekzistas, ĝi estas malsano kreita de psikiatriistoj. Mi jam malfermis fadenon pri la mensogo de la psikiatrio, kun ligilo al bonega video kiu klarigas tion.

mikijo (Xem thông tin cá nhân) 22:36:15 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

BrunoBram:Akuzi pri frenezo tiujn, kiuj ne montras la moralajn valorojn aŭ opiniojn altruditaj de la socio ĉiam okazis. Dum la Mezepoko oni bruligis ilin akuzitaj pri herezo, sed jam de la fino de la 19-a jarcento aperas psikiatriistoj por zorgi la socion, je la servo de l' povo, pri uloj kiuj pensas malasame.

Skizofrenio ne ekzistas, ĝi estas malsano kreita de psikiatriistoj. Mi jam malfermis fadenon pri la mensogo de la psikiatrio, kun ligilo al bonega video kiu klarigas tion.
Do mi vizitis psikiatristojn antaŭ. Kiojn ili dirus konas mi. Mi ne havas skizofrenia. Ekzistas listo da aferoj ili etikedas min per. Mi ne kredas je psikiatristoj. Iam ili estas kristanoj. Kristanismo ne havas bezonon en psikiatrio. Ĉiukaze ili volas oni gluti pilolojn. Mia problemo estas ke mia mensostato estas ne Usona, kial mi ŝatas Turkujon.

henma (Xem thông tin cá nhân) 22:48:43 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

BrunoBram:Akuzi pri frenezo
Mi ne akuzas iun pri io... Mi povus akuzi iun, kiu estus kulpa pri io... Homoj (ofte) ne kulpas pri siaj malsanoj.

BrunoBram:Skizofrenio ne ekzistas, ĝi estas malsano kreita de psikiatriistoj. Mi jam malfermis fadenon pri la mensogo de la psikiatrio, kun ligilo al bonega video kiu klarigas tion.
Ho... mi havis amikino (kiu estis vere la kuzino de samklasanino mia) kiu estis skizofrenia... Ŝi renkontis al ni, ke ŝi eĉ vidis homoj kiuj havis tri kapojn, kiam ŝi havis unu el siaj epizodoj.

Post tio, ŝi vizitis psikiatron, kaj poste ŝi nur uzis sian medicinon, kaj estis pli feliĉa...

Skizofrenio havas ĥemian problemon, kiu afektas vian cerbon (tro multe da dopamino)... ĝi povas esti solvata pere de ĥemiaj rimedoj.

Amike,

Daniel.

BrunoBram (Xem thông tin cá nhân) 22:51:10 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

Piskiatriistoj estas ofte fundamentalismaj kristanoj kaj faŝistoj. Preskaŭ ne ekzistas maldekstraj psikiatriistoj.

Viziti psikiatriistojn estas unu el la plej grandaj eraroj en kiu senkulpe oni povas fali. Ili povas ruinigi vian vivon, eldevigi vin, detrui vian cerbon per murdigaj drogoj, lasi vin traŭmita por via cetera vivo aŭ eĉ malliberigi vin en siaj frenezulejoj. Ili neniam helpas nek "sanigas" neniun, ĉar ili ne povas nek ekzistas cele al tio. Ili nur diras stultaĵoj kaj ekonomie ekspluatas la "pacientojn".

Se vi havas iajn pensmanierojn, ideojn aŭ cirkonstancojn, mi ne scias, kio helpus vin, sed mi certigas al vi, ke ne psikiatriistoj. Tiu ĉi vivo estas ege komplika. Eble nur ŝanco estas la respondo.

BrunoBram (Xem thông tin cá nhân) 23:02:06 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

mikijo:
BrunoBram:Akuzi pri frenezo tiujn, kiuj ne montras la moralajn valorojn aŭ opiniojn altruditaj de la socio ĉiam okazis. Dum la Mezepoko oni bruligis ilin akuzitaj pri herezo, sed jam de la fino de la 19-a jarcento aperas psikiatriistoj por zorgi la socion, je la servo de l' povo, pri uloj kiuj pensas malasame.

Skizofrenio ne ekzistas, ĝi estas malsano kreita de psikiatriistoj. Mi jam malfermis fadenon pri la mensogo de la psikiatrio, kun ligilo al bonega video kiu klarigas tion.
Do mi vizitis psikiatristojn antaŭ. Kiojn ili dirus konas mi. Mi ne havas skizofrenia. Ekzistas listo da aferoj ili etikedas min per. Mi ne kredas je psikiatristoj. Iam ili estas kristanoj. Kristanismo ne havas bezonon en psikiatrio. Ĉiukaze ili volas oni gluti pilolojn. Mia problemo estas ke mia mensostato estas ne Usona, kial mi ŝatas Turkujon.
Kial vi ŝatas Turkion? Mi ne multe scias pri Turkio, sed ĝi estas araba lando kaj en tiaj landoj ankaŭ ekzistas multe da subpremo.

Mi havas tiun problemon: mia menso malsamas je tiu de la lando al kiu mi apartenas. Mi estas kataluna kaj mi ne volas esti hispana. Katalanio estas lando kun ege pli progresa menso, kutimoj, kulturo kaj Hispanio tute male, ĝi estas ege malprogresa kaj korupta lando, regata de faŝistoj kaj plena je stultaj homoj. Mi ne volas esti hispana.

henma (Xem thông tin cá nhân) 23:04:23 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

Kiam vi diras, ke via maniero por ŝanĝi la socion estas 'preni fusilon' kaj mortigi multaj homojn, mi certe pensas ke io fuŝas en via cerbo.

Se psiĥiatro malliberigas vin antaŭ ol vi vere komencos mortigi aliajn, eble tio estos la plej bona por la socio.

Se iu malliberigintus Pinochet antaŭ 40 jaroj... multaj ĉilianoj ankoraŭ vivus... kaj eble nia socio estus pli bona... Same por Hitler, Stalin, kaj aliaj.

Ĉu vi ne pensas, ke malliberigi ilin estus pli malbona ol kio fakte okazis?

Eble neniu malliberigas vin... Eble ili nur kuracas vin, aŭ traktas vin, kaj vi povas vivi pli feliĉa ol vi estas nun...

Eble, uzi pilolojn estas la nura kosto por via feliĉo... Ĉu esti feliĉa estas malbone?

Amike,

Daniel.

mikijo (Xem thông tin cá nhân) 23:10:53 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

BrunoBram:

Mi havas tiun problemon: mia menso malsamas je tiu de la lando al kiu mi apartenas. Mi estas kataluna kaj mi ne volas esti hispana. Katalanio estas lando kun ege pli progresa menso, kutimoj, kulturo kaj Hispanio tute male, ĝi estas ege malprogresa kaj korupta lando, regata de faŝistoj kaj plena je stultaj homoj. Mi ne volas esti hispana.
Mi komprenas! Katalonio estas maljuna loko de Eŭropo. En Usono ni havas ankaŭ similan minoritatan grupon nomita "Akadianon Francan". Ili estas parto de frua empirio de Francio el Novaskotio. Ili ankoraŭ restas en Usono, kaj estas iom stranga. La Usono registaro traktas ilin kiel malamikojn aŭ indianojn. Vidu ĉi retejon:

http://www.globalsecurity.org/military/ops/ctc-j...

Rimarkas tion, ke la malamikoj estas Akadianoj. Mi miras je tiu retejo.

henma (Xem thông tin cá nhân) 23:13:25 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

BrunoBram:Mi ne volas esti hispana.
Mi pensas ke tio estas grava diferenco inter mi kaj vi ambaŭ (BrunoBram kaj Mikijo).

Mi akceptas min, mi amas kio mi estas, mi fieras pri tio.

Mi ne estas usonano kiu ne volas esti usona, nek hispano kiu ne volas esti hispana.

Mi estas ĉiliano, kaj mi fieras pri tio.
Mi estas esperantisto, kaj mi fieras pri tio.
Mi estas mi, kaj mi fieras pri tio.

Kiam vi neas kiun kaj kion vi estas, vi ne povas esti feliĉa. Vi povas ĝui nenion, ĉar la problemo komencas en vi mem, nek en tio kio ĉirkaŭas vin.

Mi esperas ke vi lernos kiel esti feliĉa, nur memoru ke tio dependas precipe de kiel vi vidas la mondon, nek de la mondo mem. Vi ne bezonas ŝanĝi la mondon, nur vin mem.

Amike,

Daniel.

mikijo (Xem thông tin cá nhân) 23:23:45 Ngày 12 tháng 7 năm 2011

BrunoBram:
mikijo:
BrunoBram:Akuzi pri frenezo tiujn, kiuj ne montras la moralajn valorojn aŭ opiniojn altruditaj de la socio ĉiam okazis. Dum la Mezepoko oni bruligis ilin akuzitaj pri herezo, sed jam de la fino de la 19-a jarcento aperas psikiatriistoj por zorgi la socion, je la servo de l' povo, pri uloj kiuj pensas malasame.

Skizofrenio ne ekzistas, ĝi estas malsano kreita de psikiatriistoj. Mi jam malfermis fadenon pri la mensogo de la psikiatrio, kun ligilo al bonega video kiu klarigas tion.
Do mi vizitis psikiatristojn antaŭ. Kiojn ili dirus konas mi. Mi ne havas skizofrenia. Ekzistas listo da aferoj ili etikedas min per. Mi ne kredas je psikiatristoj. Iam ili estas kristanoj. Kristanismo ne havas bezonon en psikiatrio. Ĉiukaze ili volas oni gluti pilolojn. Mia problemo estas ke mia mensostato estas ne Usona, kial mi ŝatas Turkujon.
Kial vi ŝatas Turkion? Mi ne multe scias pri Turkio, sed ĝi estas araba lando kaj en tiaj landoj ankaŭ ekzistas multe da subpremo
Turkujo ne estas Araba. Turkujo estas Turka kiel Centrala Azio (Turkmenujo, Uzbekujo, ktp.). Turka popolo venis el Siberio kiel nomadoj, kaj ili estis ŝamanoj. La Arabaj faris sin Islaman, kaj si iĝis "La Batalistojn de Islamo". La standardo de Turkujo, la stelo kaj luno estas ŝamana simbolo el Siberiaj tagoj.

Jes, Turkianoj estas iom subpremanta kurdojn, sed ĉi tiu problemo estas malgranda komparita al Okcidentaj humanaj rajtaj ofendoj.

Quay lại