Mergi la conținut

PIPA Interreton Stultiĝos

de mikijo, 11 iulie 2011

Contribuții/Mesaje: 67

Limbă: Esperanto

darkweasel (Arată profil) 13 iulie 2011, 16:48:55

Nu, bone, por reveni al la originala temo de la fadeno: Tio ĉi jam okazis en Aŭstrujo!

La (nun fermitan) retpaĝaron kino.to, kie eblis elŝuti multajn kinaĵojn, la retproviza entrepreno UPC Telekabel Wien GmbH devis bloki (ligilo al germanlingva paĝo) en la mezo de majo laŭ dumtempa preskribo de la komerca juĝejo de Vieno. (Mallonge poste, la retpaĝaro fermiĝis ĉiuokaze, sed sen tio estis verŝajne, ke la fina decido estos, ke UPC ne devas cenzuri la interreton.)

Mi pensas, ke en 2007 aŭ 2008 io tre simila okazis en Germanujo pri konata pornografia paĝaro.

Oni certe povus nun pensadi pri la demokratieco kaj sencenzureco de mia lando ...

Chainy (Arată profil) 13 iulie 2011, 17:01:09

mikijo:Problemo estas mi ne ŝatas supran klasan sintenon.
La celo de viaj plendoj fariĝas ĉiam pli granda. Ĉu estas entute fino?! Tial estas tre malfacile preni vin serioze, ĉar vi evidente mem ne scias, kion vi volas.

mikijo:Mia amiko estas futbalulo, kial mi konas pri Malcolm Glazer. Sed vi konas min: mi ŝatas komplotojn.
?! Kial vi nun parolas pri tio?! Strangan pensmanieron vi havas.

Chainy (Arată profil) 13 iulie 2011, 17:15:04

-----

mikijo (Arată profil) 13 iulie 2011, 17:52:17

Chainy:
mikijo:Problemo estas mi ne ŝatas supran klasan sintenon.
La celo de viaj plendoj fariĝas ĉiam pli granda. Ĉu estas entute fino?! Tial estas tre malfacile preni vin serioze, ĉar vi evidente mem ne scias, kion vi volas.
Pardonu se vi ne estas supra klaso. Via sinteno ŝajnas iom snobon. Via nomo estas Chamberlain, kaj tiu nomo signifas serviston. Eble vi estas servisto, kaj ne supra klaso ĉu?

mikijo (Arată profil) 13 iulie 2011, 17:58:37

darkweasel:Nu, bone, por reveni al la originala temo de la fadeno: Tio ĉi jam okazis en Aŭstrujo!

La (nun fermitan) retpaĝaron kino.to, kie eblis elŝuti multajn kinaĵojn, la retproviza entrepreno UPC Telekabel Wien GmbH devis bloki (ligilo al germanlingva paĝo) en la mezo de majo laŭ dumtempa preskribo de la komerca juĝejo de Vieno. (Mallonge poste, la retpaĝaro fermiĝis ĉiuokaze, sed sen tio estis verŝajne, ke la fina decido estos, ke UPC ne devas cenzuri la interreton.)

Mi pensas, ke en 2007 aŭ 2008 io tre simila okazis en Germanujo pri konata pornografia paĝaro.

Oni certe povus nun pensadi pri la demokratieco kaj sencenzureco de mia lando ...
La problemo kun PIPA estas ne nur pri unu retejo, sed PIPA atakos DNS redirektado. Ĝi povos demandi ajn serĉilojn kiel Guglon removi domajnan nomon el datumbazo. Guglo protestas nunen. Ĝi detruos la uzemecan de DNS! Tio haltos la evoluigadon de la interreto. Ĝi detruos interreton. Ĝi estas kiel sengarantio fona kaŝaŭskulto.

henma (Arată profil) 13 iulie 2011, 18:03:09

mikijo:Pardonu se vi ne estas supra klaso. Via sinteno ŝajnas iom snobon. Via nomo estas Chamberlain, kaj tiu nomo signifas serviston. Eble vi estas servisto, kaj ne supra klaso ĉu?
Stranga konkludo... via familia nomo estas Snyder, kies origino estas de la nederlanda, kaj tiu de la malnova germana lingvo kiu signifas 'vest-tranĉisto', kaj vi ne estas tajloro... ĉu vi?

[origino de la nomo Snyder (angla ligilo)]

mikijo (Arată profil) 13 iulie 2011, 18:09:16

henma:
mikijo:Pardonu se vi ne estas supra klaso. Via sinteno ŝajnas iom snobon. Via nomo estas Chamberlain, kaj tiu nomo signifas serviston. Eble vi estas servisto, kaj ne supra klaso ĉu?
Stranga konkludo... via familia nomo estas Snyder, kies origino estas de la nederlanda, kaj tiu de la malnova germana lingvo kiu signifas 'vest-tranĉisto', kaj vi ne estas tajloro... ĉu vi?

[origino de la nomo Snyder (angla ligilo)]
Mi jam diris mi ne ŝatas supran klason. Kial vi pensas tion, ke min havus problemon pri la signifo de mia nomo? Mi ne zorgas pri mia nomo. Mi estas kiel miksita hundo. Mia avino venis el Danlando. Mi estas multa Skandinavo, Ĝermana, kaj Nederlanda. Mia avino havas nomo "Johansen". Mi ankaŭ havas Irlandan, Skotan, Anglan, kaj Cree Indiano. Mi estas Usonano. Mia avino edziĝis viron nomitan Snyder. Snyder estas nomo en Philidelphia. En Philidelphia estas eĉ strato nomita Snyder: "Snyder Avenuo".

Chainy (Arată profil) 13 iulie 2011, 18:10:52

La malsana imagopovo de Mikijo simple estas senfina. Do ni eble simple amuziĝu pri liaj stultaĵoj.

henma (Arată profil) 13 iulie 2011, 18:13:34

Mi neniam diris, ke vi havas iun problemon kun via nomo.

Mi jam montras ke konkludi ies okupacion uzante la familia nomo ne pravas.

Se li estus servisto, nur pro ke lia familia nomo estas Chamberlain, do vi estus tajloro, pro ke via nomo estas Snyder.

Tio estas nur logika ekzerco, kiun mi volis provi... Tute ne gravas...

darkweasel (Arată profil) 13 iulie 2011, 18:15:59

Chainy:La malsana imagopovo de Mikijo simple estas senfina. Do ni eble simple amuziĝu pri liaj stultaĵoj.
Nu, pri la mesaĝoj de superadamuso pli facilas amuziĝi.

Înapoi mai sus