К содержанию

PIPA Interreton Stultiĝos

от mikijo, 11 июля 2011 г.

Сообщений: 67

Язык: Esperanto

Chainy (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 18:18:31

mikijo:
Mi jam diris mi ne ŝatas supran klason.
Kaj do? Kial vi subite ekparolis pri iu supra klaso? Neniu diris ion ajn pri tio.

mikijo:
Kial vi pensas tion, ke min havus problemon pri la signifo de mia nomo? Mi ne zorgas pri mia nomo.
Bone, mi ĝojas ke vi ne zorgas. Sed estas ja vi, kiu subite decidis diskuti familiajn nomojn, kvazaŭ tio iel gravas!

darkweasel (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 18:22:57

Ho ve - kompatinda (fakte interesa) fadeno pri interreta cenzuro. malgajo.gif

mikijo (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 18:23:11

henma:Mi neniam diris, ke vi havas iun problemon kun via nomo.

Mi jam montras ke konkludi ies okupacion uzante la familia nomo ne pravas.

Se li estus servisto, nur pro ke lia familia nomo estas Chamberlain, do vi estus tajloro, pro ke via nomo estas Snyder.

Tio estas nur logika ekzerco, kiun mi volis provi... Tute ne gravas...
Komprenu: mi volas ĝeni Chainy pri lia nomo. En Anglujo la nomo signifas pli.

darkweasel (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 18:23:44

mikijo:mi volas ĝeni
Tion ni jam delonge rimarkis.

Chainy (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 18:26:40

mikijo:Komprenu: mi volas ĝeni Chainy pri lia nomo. En Anglujo la nomo signifas pli.
??!! rideto.gif

Pri kio vi parolas Mikijo?! Ĝeni min pri mia nomo?!

Ĉu vi malbonfartas? Vi bezonas helpon.

BrunoBram (Показать профиль) 13 июля 2011 г., 23:44:19

La novaĵon kiun mikijo oferas en tiu ĉi fadeno estas ege malbona kaj grava. Vi devus interesiĝi pri tio, kion volas fari kun interreto la faŝistaj murdistoj kiuj volas tute cenzuri interreton kaj persekuti la uzantojn, anstataŭ tiom diskuti. Antaŭ ol ni tutaj portos "microchip"-on (kiel oni diras en Esperanto?) enplantitan en la cerbo.

mikijo (Показать профиль) 14 июля 2011 г., 0:55:59

Mi estas feliĉa unu Judulo Ron Wyden kontraŭas PIPA. Mi timis Israelon estas malantaŭ PIPA, pro Joe Lieberman. Bonŝance Ron Wyden de Oregono estas ankaŭ Juda kaj kontraŭ PIPA. Israelo kaj Usonaj Kristanoj tre malamas interreton kaj Wikipedia.

Mi konas Joe Lieberman estas tre konservema Usonano. Li ne ŝatas videojn ludojn, ktp, kaj li aspektas kiel maljunan kirkan virinon.

Usonanoj povas sendi poŝton al siaj kongresuloj.

Por ekzemplo, se la registaro ne ŝatas "lernu.net", kaj kredas Lernu estas komunista, ili povas frostigi la domajnan nomon "lernu.net" sen kialo aŭ avizo. "Lernu.net" ne plu aperos en Guglo serĉaj rezultoj.

mikijo (Показать профиль) 14 июля 2011 г., 1:55:52

Mi ne kredas je krifa removado el katoj, kaj mi ne volas tion por interreto.

http://en.wikipedia.org/wiki/Declaw

BrunoBram (Показать профиль) 14 июля 2011 г., 3:30:09

mikijo:
Por ekzemplo, se la registaro ne ŝatas "lernu.net", kaj kredas Lernu estas komunista, ili povas frostigi la domajnan nomon "lernu.net" sen kialo aŭ avizo. "Lernu.net" ne plu aperos en Guglo serĉaj rezultoj.
En Hispanio la registaro jam anoncis antaŭ unu-du jaroj, ke ĝi volis kontroli homojn kaj retpaĝojn kontraŭsistemajn en interreto kaj fermi la retpaĝojn laŭ ilia emo. Ili jam fermis kelkajn retpaĝojn kaj post tio ili anoncis novan subpreman leĝon por fermi paĝojn, Leĝo Sinde, kiu multan polemikon starigis. La Ministrino pri Kulturo (!), tiu kiu precipe antaŭenpuŝis tiun ĉi leĝon, diris sen ia honto, ke Usono volas ke tio estu tiel, kaj tiel tio devas esti. Honto!

Sed la plejmulto de la homoj ne zorgas, ŝtatoj diras, ke tio, ĉio estas por nia bono kaj por batali kontraŭ krimo, kaj la homoj kredas tion kaj lasas ilin fari. Loĝi en tiu ĉi mondo estas kiel loĝi en la infero!

Mi demandas min, kiom da esperantistajn policanojn havas ŝtaton por ankaŭ gvati retlokojn kiel Lernu! kaj esperantistan movadon.

Polaris (Показать профиль) 14 июля 2011 г., 4:28:40

Chainy:
mikijo:Komprenu: mi volas ĝeni Chainy pri lia nomo. En Anglujo la nomo signifas pli.
??!! rideto.gif

Pri kio vi parolas Mikijo?! Ĝeni min pri mia nomo?!

Ĉu vi malbonfartas? Vi bezonas helpon.
Malstreĉiĝu, Chainy---oni ne provu paroli racie kun malraciulo. Iu ajn, kiu eĉ ne povas toleri loĝi en la sama lando kun religiaj konservemuloj kaj dekstruloj (kiel mi) ĉar, laŭ li, ni supozite estas "subpremaj", sed samtempe diras ke li volas translokiĝi al lando plenplena de anoj de religio famkonata pro sia subpremeco kaj pro sia ŝokanta manko de tolereco, evidente ne havas la komunan komprenon por distingi inter la mano dekstra kaj maldekstra (intenca kalemburo).

Ĉiam mirigas al mi ke la homoj mem-nomitaj "liberalaj", kiuj ege plendas ke ni estas tiel "maltoleramaj" nur toleras la homoj kiuj samopinias, kiel ili.

Verŝajne li nek bezonas psikiatron, nek bezonas pilolojn. Li nur bezonas ĉe-esti Teo-Partian kunsidon kaj enrealeciĝi.

Наверх