去目錄頁

Eltiri sentojn: solvo por ne plori kaj malpli suferi

BrunoBram, 2011年7月12日

讯息: 4

语言: Esperanto

BrunoBram (显示个人资料) 2011年7月12日上午2:44:01

Mi ĉiam estis sentema homo kaj multe suferis precipe kiam mi finiĝis amrilaton aŭ kiam mi pensis pri malfarto de homoj kiujn mi amas. Mi solvis tion eltirante sentojn de mi (kio donis la rezulton ne enamiĝi al neniu), ne pensante je la sufero de aliaj kaj ne donante tiom da graveco al la personoj nek al mi mem. Finfine ni ĉiuj estas nur stultaj bestoj rampantaj en tiu ĉi mondo, kial suferi pro iu?.

Jam de jaroj mi ne ploris pro nenio, nek pro mortoj, nek pro amrilatoj finiĝintaj, nek pro nenio.

Koracio (显示个人资料) 2011年7月26日下午7:17:34

Sensenta vivo estas duonmorto.

Miland (显示个人资料) 2011年7月26日下午8:32:19

Ni ĉiuj povas akcepti, ke seniluziigo kaj suferado estas parto de la vivo. Tamen, eblas trovi iom da feliĉo el amikeco. Mi esperas, ke vi spertis kaj spertos tion.

zan (显示个人资料) 2011年7月26日下午11:59:09

BrunoBram:Mi ĉiam estis sentema homo kaj multe suferis precipe kiam mi finiĝis amrilaton aŭ kiam mi pensis pri malfarto de homoj kiujn mi amas. Mi solvis tion eltirante sentojn de mi (kio donis la rezulton ne enamiĝi al neniu), ne pensante je la sufero de aliaj kaj ne donante tiom da graveco al la personoj nek al mi mem. Finfine ni ĉiuj estas nur stultaj bestoj rampantaj en tiu ĉi mondo, kial suferi pro iu?.

Jam de jaroj mi ne ploris pro nenio, nek pro mortoj, nek pro amrilatoj finiĝintaj, nek pro nenio.
Mi ne rimarkis ĝis nun ĉi tiun fadenon, kiu estis la plej kortuŝa mesaĝo el ĉio kion mi legis en Esperanto(tamen mi neniam legis sufiĉan Esperanton). Vi estas eĉ nun tre sentema homo, mi pensas.

Ĉiu devas havi sian suferon en la koro. Sed oni forgesas tion, almenaŭ kaŝas tion ŝajnigante sin forta, matura, bonhumora, sukcesa,,, Do oni pensas, ke aliaj ne suferas. Sed ĉiuj pli-malpli suferas (almenaŭ suferis) kaj timas same kiel vi. Vi estas iom kuraĝa pli ol aliaj, tial ke vi malkaŝis vian koron ĉi tie. Aliaj ne povas fari tion. Mi pensas, ke via honesteco savos vin.

回到上端