Al la enhavo

Se li vivus hodiaŭ, kiajn politikajn ideojn havus D-ro Zamenhof?

de BrunoBram, 2011-julio-12

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-12 06:18:45

Ne sufiĉas diri, ke li balotus Eŭropa-Demokratio-Esperanton. Ĉu li estus socialisto? Ĉu komunisto? Ĉu eble konservemulo kiel kelkaj forumantoj?

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-13 12:43:13

Ĉu neniu scias kiel politike pensus D-ro Zamenhof nuntempe?

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-13 13:02:30

BrunoBram:xu neniu scias kiel politike pensus D-ro Zamenhofo nuntempe?
Eble petu iun brazilanon intervjui lin. Kial spekuli?

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-13 13:16:54

miĥil:
BrunoBram:xu neniu scias kiel politike pensus D-ro Zamenhofo nuntempe?
Eble petu iun brazilanon intervjui lin. Kial spekuli?
rideto.gif

Mevido (Montri la profilon) 2011-julio-13 13:31:03

Mi ĉefe pensas ke, li demandus: Kial do la angla lingvo? rido.gif

Pedro33 (Montri la profilon) 2011-julio-13 14:00:02

Eble li havus politikajn ideojn, sed eble li ne farus ilin publikaj por konservi la neutralecon de Esperanto.

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-14 09:53:51

Se li vivus nun (kaj havus ĉ. 20 jarojn), li estus kreskita dum la erao de la paco de la EU, kaj la interreto. Tial, li kredeble ne havus la motivon por fari internacian lingvon. Kontraste, sen la kreo de Esperanto dum la 1880j, eble ne alia internaciaj lingvoj estus aperita, kaj volapuko okupus la lokon kiun Esperanto nun okupas.... "Tie, sed pro la graco de Dio..." okulumo.gif

Tamen, mi pensas ke, se vi vivus nun, li volus plibonigi la rilatojn inter popoloj kaj landoj. Politike, mi pensas ke li estus modera, nefanatika, ne militema.

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-julio-14 10:08:28

BrunoBram:Ne sufiĉas diri, ke li balotus Eŭropa-Demokratio-Esperanton. Ĉu li estus socialisto? Ĉu komunisto? Ĉu eble konservemulo kiel kelkaj forumantoj?
Se li vivus hodiaŭ, li ankaŭ batalus (kiel li jam faris siaepoke) por la interkompreno kaj la frateco inter la homoj.

Amike.

EdRobertson (Montri la profilon) 2011-julio-15 11:10:02

BrunoBram:Ne sufiĉas diri, ke li balotus Eŭropa-Demokratio-Esperanton. Ĉu li estus socialisto? Ĉu komunisto? Ĉu eble konservemulo kiel kelkaj forumantoj?
Zamenhof havis unu-du strangajn ideojn, precipe (sed ne nur) antaŭ ol li lanĉis Esperanton, sed mi kredas, ke li ne estis sufiĉe stulta por elpensi la ideon starigi esperantan politikan partion.

La ideo, ke "oficialigi" Esperanton (alivorte, altrudi ĝin al homoj) estas pli grava decido aŭ prioritato ol iu ajn alia decido kiun registaro farus pri ekonomio, sano, edukado, paco aŭ malpaco, la prezo de biero, ktp, estas ideo elpensebla nur de la menso de fantaziulo, kaj allogos la voĉojn nur de aliaj fantaziuloj. Feliĉe, laŭ la ridinde malaltaj rezultoj kiujn "atingis" EDE, ne estas multaj tiaj fantaziuloj en la mondo, kaj ili neniam regos aŭ administros ion ajn. Ke EDE tiel spektakulare fiaskis en siaj balotkampanjoj estas bona afero, ĉar ili estas ege malbona reklamo por Esperanto, kaj mi preferus, se ili farus ion ajn alian.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-16 12:14:09

Zamenhof multe fumis kaj li estis malalteta, ĉu vi sciis?

Reen al la supro