შინაარსის ნახვა

El Popola Ĉinio engaĝos e-istan redaktoron

Gregor_K-ისა და 12 ივლისი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 11

ენა: Esperanto

Gregor_K (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივლისი, 2011 08:37:59

El Popola Ĉinio (www.espero.com.cn) estas Esperanta retejo en Pekino, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.

Nun nia redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn por, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli-ol-50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj koni la ĉinan kulturon. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo.

Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al retpoŝto elpc@china.com aŭ chenji99@yahoo.com.cn. Telefono: (+86 10) 6899 5930.

alonsososo (მომხმარებლის პროფილი) 15 ივლისი, 2011 20:14:18

Estas vere bona afero ke Esperanto tiel disvastiĝas en Ĉinio.
Sed antaŭ ol iu decidas labori por El Popola Ĉinio, li devus sorgeme legi en tiu ĉi retpaĝoj, ekz pri Tibeto jen:
http://www.espero.com.cn/se/txt/2009-10/13/content...
Aŭ la libron "Nine Commentaries on the Communist Party" (Naŭ comentaroj pri la komunista partio).

Viva la Esperanto, viva la vivo !

Baliurel (მომხმარებლის პროფილი) 20 მაისი, 2012 00:43:43

'Havi klerecon de supera lernejo'

Tia frazo estas tre intereza, mi vidis ĝin ankaŭ en nuna anonco, ankaŭ el Ĉinio.
Ĝi estas unu el la kondiĉoj je serĉataj instruistoj.

Mi neniam vidis tia kondiĉo en anonco ĉi tie, do mi demandas:

A.) ĉu mi devas traduki vorto-po-vorto, alivorte, tio signifas tion kion ŝajnas?,
ĉu temas vere pri 'havi klereco de supera lernejo';

B.) ĉu temas pri alia kurioza maniero diri 'havi diplomon pro eki kaj fini superan lernejon'.

Mi tute scias ke tute ne necesas iri al universitato por esti tiel klera (aŭ eĉ pli klera),
sed estas landoj kie estas malsano nomita Oficiala-dokumento-nepre-endas
kaj tute ne gravas la vero pri kion vi havas en via kapo.

Do tiel, mi demandas pri tia frazo, ĉar mi pensas estas A), sed eble estas B), ĉar demandas nenion por provi tia kvalito... sed nu, eble demandos ĝin poste.

Bonvolu, ĉu vi eblas helpi min je ne dubi pli pri tio?
Dankon!

maratonisto (მომხმარებლის პროფილი) 20 მაისი, 2012 18:27:13

Baliurel:'Havi klerecon de supera lernejo'

Tia frazo estas tre intereza, mi vidis ĝin ankaŭ en nuna anonco, ankaŭ el Ĉinio.
Ĝi estas unu el la kondiĉoj je serĉataj instruistoj...

...malsano nomita Oficiala-dokumento-nepre-endas
kaj tute ne gravas la vero pri kion vi havas en via kapo.
La postulo 'Havi klerecon de supera lernejo' estas kutima kaj laŭnorma en tiaspecaj anoncoj. Sukcesa supera lernejo konfirmas ne nur scion, sed ankaŭ maturecon: inteligencon, laborkapablon, seriozecon. Do neniu miru pro tiu kondiĉo.
Anstataŭ kritiko indas ĝoji, ke oni proponas laboron por esperant-parolantoj kaj danki, ke oni klopodas por Esperanto. Kaj rememori, ke la esperantaro devas esti politike neŭtrala kaj ne enmiksi politikon en ĉiun aferon.

Rogir (მომხმარებლის პროფილი) 21 მაისი, 2012 09:18:05

Kiom da horoj la laboro estus? La posteno ŝajnas al mi interesa, sed mi ne havas tempon por plena dungo nun.

Rogir (მომხმარებლის პროფილი) 21 მაისი, 2012 13:27:04

Precizigo: ili serĉas iun, kiu ekloĝu kaj vojaĝu tra Ĉinio, kaj raportu pri tio.

Baliurel (მომხმარებლის პროფილი) 27 მაისი, 2012 16:49:26

E? nu, nu, nu!
Ve, kara Maratonisto, mi jus malgajigis legante via respondo, ĉar mi ne vidas respondo al tion ke mi skribis. ...Aŭ, almenaux, al tion kion mi volis skribi.
Ŝajnas ke mi skribis ion malsama al ke mi volis skribi.

Do, bonvolu pardoni min, ĉu eble estas ĉar vi tro rapide legis, aŭ ĉu eble cxar mi ne suficxe bone demandis la afero (tion lasta pri ebla!).

Mi nenian kritikon faris pri tiufrazo je 2 anoncoj. Tute ne.
Pri ĝi mi nur diris demando pri signifo, ĉar mi neniam antaŭe vidis. Fakte, mi ŝatis tiu anonzo ie ajn: ĝi estas bona afero, same se ili demandas uluj kun klereco el superlernejo, same se ili demandas uluj el superlernejo.

Mi nur volis sci pri frazo kiu mi neniam antuxe vidis.
Frazo neniam antaŭe legita per mi, kaj kiu legante ĝin, mi ne sciis ĉu ĝi temas traduko vorto-po-vorto, aŭ esperanta frazo pur'senco-po-vorto.

::*

Kaj ene la parolado pri la stutado, kaj paperoj, kaj pri la kialo mi sentis 'intereza' tiu frazo... nu, jes, mi ne eblis eviti fari komenton. Komento pri kiel oni uzas diplomon foje
(sed tie mi ne estis parolante pri la anonco mem!) uzante traduko el hispana vorto 'titulitis', mi eble malsukcese elektis elpensi kiel ĝia traduko 'malsano nomita Oficiala-dokumento-nepre-endas'...tio eble pli forte sonas ol mi intencis.
Komento, pri ion ke mi ne komprenas: tiam kiam malbone uzas ĝin. Foje la demando el diplomo por io, estas demando nur por sati burokratismo(*)...

(*) [ Per burokratismo ĉi tie mi volas diri: plenigi paperon pri laboranto, por presenti ĝin al iu ĉefo el cxefo el alia ĉefo, -gxenerala ĉefo kiu probable nemulte scias pri tiu laboro mem- cxe iu malproksima urbo, kie neniu legos; sed tiel se okazas iun problemon, li eblos diri: " ep! ne mia kulpo, mi sekvis legojn: ĉi tiu papero provas ke mi tion faris, do ke ne estas mia kulpo! " ]

(Aldone, se ne valoras homo per sia nuna kapo sed per papera montrilo el pasinta jaroj, tiel foje ulo faras aferon malbone. Sed, mi ripetas, estis nur komento pri alia afero for, ne pri tiu anonzo mem.)

"Sukcesa supera lernejo konfirmas ne nur scion, sed ankaŭ maturecon: inteligencon, laborkapablon, seriozecon", vi diris.
Jes, kompreneble (nu, malgraŭ tion, cxu vi neniam konis tre stultaj universitatuloj?, mi jes).
Sed, ĉu elekti (aŭ bezoni uzi) alian viv'vojon, ĉuu tion signifas ne akiri tiun maturezon, inteligentecon, laborkapablon, seriozecon?

Ĉu specialista ulo estas nepre sama ke klerulo?
Ĉu por esti klerulo nepre debas esti tia specialisto?

Ne nur rigardante apudajn homojn eblas havi respondon, sed ankaŭ direktante vidon sur konatuloj el Historion:

Kio pri Steve Jobs, Abraham Lincoln, Ernest Hemingway, Fratoj Wright, Tomas Alva Edison? Ĉu vere ili ne montris esti tiel (aux pli) klera ol iu ulo kun super'lerneja diplomo?

Baliurel (მომხმარებლის პროფილი) 27 მაისი, 2012 17:18:03

Certe ke mi pensas ke oficiala studejo estas bona ejo por lerni, ĉar ili (foje*) donas iloj por mense kreski.
Sed samtempe mi scias ke nune, multaj homoj eblas akiri tiaj iloj alie.

(*)[Mi tie diras "foje" ĉar, estas instruistoj kiuj pli bone se ili havus alian laboron. Estas multaj istruistoj por kiuj tute ne gravas nek sia instru'objekto nek siaj studentoj. Eble vi havis sorto en via lando kaj ne sciis pri ili, sed... ne ĉiu havas tiun sorton.]

Amike,
Baliurel

PS:
"Sukcesa supera lernejo konfirmas ne nur scion, sed ankaŭ maturecon: inteligencon, laborkapablon, seriozecon."
...Nu, vi forgesas ke ankaux konfirmas havi suficxa kvanto da 4 aferoj:

-- monon,
-- tempon,
-- sanon,
-- saman lingvon ol la plimulto da landanoj, do, ke la supera lernejo.

Havi samtempe (kaj dum jaroj), cxiu tiu 4 aferoj tute gravas por trairi supera lernejo; sed, cxu por cxiuj aliaj aferoj?

* * *

A! mi forgesis alia punkto.
Ankaŭ bezonas havi sufiĉa kvanto da:

-- dezirojn je studi dum jaroj fako malintereza (por iu mem) kaj poste labori je tion;
/ aŭ havi dezirojn ŝanĝi vian loĝejon (kaj amikojn, kaj familion, -kaj ecx kulturo se vezonas iri alia lando- )... kaj monon por tion fari;
/ havi bon'hazardo kaj loĝi sufiĉe proksima el ejo.

* * *

Aldone, estas la afero pri la malsama kvalito el malsamaj ejoj... kiel mi jam diris, estas instruistoj kiuj pli bone se ili havus alian laboron. Estas multaj istruistoj por kiuj tute ne gravas nek siaj leccionoj nek siaj studentoj.
Sed, studentoj kiuj volas diplomon kaj nur havas tiu supera lernejo apud, bezonas tien iri. Ne lernas el instruistoj sed el ili mem kaj el kunuloj, sed la ejo donos diplomon. Ili eblus fari same sen pagi al tiu lernejo, sed... poste kiel montri tio sen diplomo?

* * *

Mallonge dirita:
Oficiale studi estas tre grava por kelkaj aferoj. Sed ne por cxiuj.
Kaj ne estas la ununura vojo por akiri klerecon kaj alian aron da homan kaj mensan kvalitojn.

Baliurel (მომხმარებლის პროფილი) 27 მაისი, 2012 18:11:52

maratonisto:
Baliurel:'Havi klerecon de supera lernejo'

Tia frazo estas tre intereza, mi vidis ĝin ankaŭ en nuna anonco, ankaŭ el Ĉinio.
Ĝi estas unu el la kondiĉoj je serĉataj instruistoj...

...malsano nomita Oficiala-dokumento-nepre-endas
kaj tute ne gravas la vero pri kion vi havas en via kapo.
[…] Kaj rememori, ke la esperantaro devas esti politike neŭtrala kaj ne enmiksi politikon en ĉiun aferon.
Vi tajlis mian originalan afiŝon.
Demeti mezajojn... tio ne estas bela.
Sed se vi ŝatas uzi, mi memorigas vin ke, por demeti mezajn frazojn kaj indiki ke oni tion faris, oni uzas ne tri punktoj ĉe la fino kaj la eko, kiel vi faris, sed tri punktoj inter kvadrataj krampoj aŭ rondaj. Tiel oni faras ezemple en lingvoj hispana kaj germana, sed... vero estas ke mi ne scias ĉu ankaŭ en Esperanto estas tiu regulo.

Pri Politiko?
Politiko? Mi?, tie? Kie??
Nenie! Mi nur parolis pri burokratismo.
(Laŭ mia landa kono, do Hispana burokratismo, kompreneble)

Lasu min diveni, vi kutime, aŭ almenaŭ freŝdate, partoprenis (aktive aŭ malaktive) en politika babilado. okulumo.gif

Kaj se vinun dirus ke burokratismo estas parto el politiko... jes, sed tiel ĉio estas politiko je maniere je ali-maniere. Ĉu ne?

cxevino (მომხმარებლის პროფილი) 27 მაისი, 2012 19:21:16

Admin: Mesaĝo forprenita, ekstertema. Ĉi tiu fadeno temas pri laborposteno. Se vi volas diskuti viajn opiniojn pri la ĉina registaro, bonvolu krei novan fadenon pri tio.

ზემოთ დაბრუნება