目次へ

Ĉu haŝio kaj mariĥuano estas tiom bonaj kiel diras ĝiaj defendantoj?

BrunoBram,2011年7月12日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

BrunoBram (プロフィールを表示) 2011年7月12日 21:07:29

La sintenon de tiuj, kiuj dum jardekoj satanigis drogojn pro moralaj kialoj sen esti neniam eksperimentinta kun ili, respondecaj pri subpremo de miloj da homoj, mi jam konas kaj ne interesas al mi. Mi volas scii la opinion de tiuj, kiuj kutime fumas haŝion aŭ mariĥuanon, kiuj fumis dum longa periodo de sia vivo kaj, kiuj funde kaj dokumente studis la temon.

josephdavid86 (プロフィールを表示) 2011年7月13日 1:16:41

BrunoBram:La sintenon de tiuj, kiuj dum jardekoj satanigis drogojn pro moralaj kialoj sen esti neniam eksperimentinta kun ili, respondecaj pri subpremo de miloj da homoj, mi jam konas kaj ne interesas al mi. Mi volas scii la opinion de tiuj, kiuj kutime fumas haŝion aŭ mariĥuanon, kiuj fumis dum longa periodo de sia vivo kaj, kiuj funde kaj dokumente studis la temon.
Mi fumas la verdaĵon de temp al temp, kaj laŭ mi, ĝi apogiĝu. Tamen, mi pliŝatas ne fumi ĝin, ĉar estas pli sana internigi ĝin per manĝaĝo.

Mi kredas, kiel multaj spertaj, ke ĝi estas tre malpli damaĝiga ol alkoholo. Sed unu estas leĝa, unu ne. Kial? C'est la vie. Sed mi ankaŭ kredas ke verdaĵo leĝiĝos baldaŭ en Britio.

dobri (プロフィールを表示) 2011年7月13日 14:05:02

Mi ne havas sperton kun haŝiŝo, nur kun haŝio, ĉar temas pri manĝobastoneto (laŭ PIV).

henma (プロフィールを表示) 2011年7月13日 15:08:18

dobri:Mi ne havas sperton kun haŝiŝo, nur jun haŝio, ĉar temas pri manĝobastoneto (laŭ PIV).
Mi jam tre facile manĝas per haŝioj... Praktiki kun suŝio vere helpas rideto.gif

Pri mariĥuano aŭ haŝiŝo mi ne parolos, ĉar mi mankas la sperto petata de la kreinto de la fadeno.

Amike,

Daniel.

3rdblade (プロフィールを表示) 2011年7月14日 4:22:10

La fama D-ro Timothy Leary diris ke, oni rajtas esti drogita/toksita/narkotita/kanabita. Jes, mi konsentas. Sed la komunumo ankaŭ rajtas protekti sin kontraŭ drogituloj, kaj protekti ĝiajn anojn kontraŭ neleĝaj drogoj, kaj konsili ĝiajn anojn ke ili ne uzu iujn drogojn, por ilia saneco kaj la saneco de la komunumo.

Per-haŝi-manĝantoj: Ĉu vi provas manĝi per metalaj haŝioj?

先頭にもどる