Към съдържанието

Ĉu Vikipedio estas bona metodo por propagandi kaj influi la socion kaj la opiniojn?

от BrunoBram, 12 юли 2011

Съобщения: 10

Език: Esperanto

BrunoBram (Покажи профила) 12 юли 2011, 22:15:47

Amikoj esperantistoj. Ĉu vi kredas, ke skribi en Vikipedio (en iu ajn lingvo) artikolojn pri temoj kutime silentigitaj aŭ ne sufiĉe konataj de la socio kaj modifi iajn donitaĵojn en aliaj estas bona metodo de batalo por influi la socion kaj la opiniojn? Aŭ eble vi pensas, ke Vikipedio ne havas tiom da influkapablo?

Mi estas sklavo de tiu ĉi sistemo, kaj nur restas al mi la espero de la ribelo.

Lom (Покажи профила) 12 юли 2011, 22:59:48

Vikipedio celas esti neŭtrala.
Kaj se vi provus modifi artikolojn por esprimi vian opinion/forviŝi aliajn opiniojn, oni verŝajne rapide blokos vin.

Tamen, vi tute rajtas skribi kaj/aŭ ekspansii artikolojn pri temoj "kutime silentigitaj aŭ ne sufiĉe konataj de la socio".

Sed bonvolu respekti la neŭtralan vidpunkton.

Por respondi rekte al via demando:
"Ĉu Vikipedio estas bona metodo por propagandi kaj influi la socion kaj la opiniojn?"
Ne (eĉ se ĝi povas fari tion, ĝi ne devus ĉar ĝi devus esti neŭtrala enciklopedio).

BrunoBram (Покажи профила) 12 юли 2011, 23:10:03

Lom:Vikipedio celas esti neŭtrala.
Kaj se vi provus modifi artikolojn por esprimi vian opinion/forviŝi aliajn opiniojn, oni verŝajne rapide blokos vin.

Tamen, vi tute rajtas skribi kaj/aŭ ekspansii artikolojn pri temoj "kutime silentigitaj aŭ ne sufiĉe konataj de la socio".

Sed bonvolu respekti la neŭtralan vidpunkton.

Por respondi rekte al via demando:
"Ĉu Vikipedio estas bona metodo por propagandi kaj influi la socion kaj la opiniojn?"
Ne (eĉ se ĝi povas fari tion, ĝi ne devus ĉar ĝi devus esti neŭtrala enciklopedio).
Vi ne komprenis min aŭ eble mi ne klariĝis min bone.

Mi ne volas tion. Mi nur parolas pri skribi kvalitajn artikolojn pri temoj silentigitaj, por ke la homoj povu akcedi al tia informo, aŭ ĝuste pri korekti artikolojn kiuj ne estas neŭtralaj kaj malutilas la imagon pri iaj gravaj temoj. Ĝuste hieraŭ mi estis korektanta artikolojn ne neŭtralaj pri politiko.

Lom (Покажи профила) 12 юли 2011, 23:22:01

Do jes, vi tute rajtas fari tion. ridulo.gif
(kaj mi diris "vi tute rajtas skribi kaj/aŭ ekspansii artikolojn pri temoj kutime silentigitaj aŭ ne sufiĉe konataj de la socio")

BrunoBram (Покажи профила) 12 юли 2011, 23:38:12

Lom:Do jes, vi tute rajtas fari tion. ridulo.gif
(kaj mi diris "vi tute rajtas skribi kaj/aŭ ekspansii artikolojn pri temoj kutime silentigitaj aŭ ne sufiĉe konataj de la socio")
Mi ja scias, ke mi rajtas fari tion. Sed mi volas scii se fari tion estas bona kontribuaĵo por plibonigi la mondon.

Ekzemple, se ekzistas artikolo pri Esperanto kun nur du paĝoj kaj la enhavo ne estas neŭtrala nek parolas bone pri Esperanto, kaj mi ampleksigas ĝin dudek paĝojn kaj prezentas en ĝi la veron pri Esperanto, ĉu mi kontribuas fari la mondon pli bona kaj disvastgi Esperanton?

darkweasel (Покажи профила) 13 юли 2011, 05:05:34

BrunoBram:
Ekzemple, se ekzistas artikolo pri Esperanto kun nur du paĝoj kaj la enhavo ne estas neŭtrala nek parolas bone pri Esperanto, kaj mi ampleksigas ĝin dudek paĝojn kaj prezentas en ĝi la veron pri Esperanto, ĉu mi kontribuas fari la mondon pli bona kaj disvastgi Esperanton?
Nu, almenaŭ vi certe plibonigas ies opinion pri Esperanto. Certe ĉio dependas ankaŭ de la nombro de legontoj de via artikolo.

Egil (Покажи профила) 14 юли 2011, 00:54:10

Persone, mi estas tre singardema kiam mi legas artikolojn en Wikipedia. Mi ŝatas trovi (kaj konfirmi ^^) multajn kredindajn referencojn.

mallumcavio (Покажи профила) 17 юли 2011, 16:19:28

Mi ne sciis pri la armena genocido antaŭ ol mi legis pri tio en Vikipedio. Ĉu tio plibonigas la mondon? Ne. Tio ŝanĝis mian ideon pri la mondo. Ĉu plibonigas la mondon, ke mi scias pri tio? Ĉu mi sola povas fari ion? Kredeble, ne. Sed estas bone por mi kaj por la mondo, ke pli multaj homoj scias pri tiaj temoj.

Aliflanke, oni devas esti sincera kaj neŭtrala, kiam oni skribas vikipedie. La vero estas la plej bona ilo por plibonigi la mondon.

Ja, mi estas iomete ideista.

Saluton.

BrunoBram (Покажи профила) 17 юли 2011, 16:23:29

mallumcavio:Mi ne sciis pri la armena genocido antaŭ ol mi legis pri tio en Vikipedio. Ĉu tio plibonigas la mondon? Ne. Tio ŝanĝis mian ideon pri la mondo. Ĉu plibonigas la mondon, ke mi scias pri tio? Ĉu mi sola povas fari ion? Kredeble, ne. Sed estas bone por mi kaj por la mondo, ke pli multaj homoj scias pri tiaj temoj.

Aliflanke, oni devas esti sincera kaj neŭtrala, kiam oni skribas vikipedie. La vero estas la plej bona ilo por plibonigi la mondon.

Ja, mi estas iomete ideista.

Saluton.
Mi estas ege ideista, kaj mi sentas, ke kono kaj klerigado de la homoj estas la sola solvo por plibonigi la mondon. Sed sperto pruvas, ke homoj ne volas kleriĝi, do tio utilas por iom (tio estas la samo, kio okazas kun Esperanto, bona solvo por internacia komunikado kaj la homoj volas scii nenion pri ĝi). Sed mi ankoraŭ ne perdis la fidon.

Demian (Покажи профила) 17 юли 2011, 16:53:48

BrunoBram:Amikoj esperantistoj. Ĉu vi kredas, ke skribi en Vikipedio (en iu ajn lingvo) artikolojn pri temoj kutime silentigitaj aŭ ne sufiĉe konataj de la socio kaj modifi iajn donitaĵojn en aliaj estas bona metodo de batalo por influi la socion kaj la opiniojn? Aŭ eble vi pensas, ke Vikipedio ne havas tiom da influkapablo?

Mi estas sklavo de tiu ĉi sistemo, kaj nur restas al mi la espero de la ribelo.
Jes. Skribi artikolojn en Vikipedio estas un efika metodo por influi popolan opinion. Tio estas mia opinio. Kiel ĝi okazas? Tie ĉi estas ekzemplo:

La artikolo History of Libya under Muammar al-Gaddafi ne parolas pri temoj kiel Edukado sub al-Gaddafi kaj Domaro sub al-Gaddafi. Kiam mi demandis, kial ĝi estis tiel, oni respondis ke mi povis skribi tion, kion mi volas sed ne nenecese emfazu etaj faktojn. Tu plibonigita artikolo povas ŝanĝi popolan opinion kaj diri al ili ke al-Gaddafi ne estas pli malbona ol la estroj de Kenjo aŭ Baharino, kiujn multaj subtenas.

Обратно нагоре