Ke daftar isi

Iomete finvenkista, sufiĉe raŭmista.

dari mallumcavio, 13 Juli 2011

Pesan: 30

Bahasa: Esperanto

mallumcavio (Tunjukkan profil) 13 Juli 2011 19.37.04

Saluton!

Mi kredas, ke preskaŭ ĉiuj esperantitoj estas iomete finvenkistaj kaj sufiĉe raŭmistaj.

Al preskaŭ ĉiuj plaĉus, ke la mondaj registaroj agnoskus Esperanton kiel duan oficialan lingvon. Aliflanke, la averaĝa esperantisto fieras pri nia kulturo.

Kion vi opinias?

(Korektaĵoj estas akceptitaj, dankoj).

nikko (Tunjukkan profil) 13 Juli 2011 20.31.57

Esperanto estas riĉa kaj interesa lingvo eĉ sen internaciisma mesiumado. Tiel mi ĝin lernis. Pro nuraj internaj kvalitoj. rideto.gif

mikijo (Tunjukkan profil) 13 Juli 2011 21.56.00

Mi nur lernas Esperanton por personaj kialoj. Mi ne zorgas, se alia popolo lernus ĝin. Mi sentas tion, ke en Usono la anglalingvo estas sufoka, kaj mi ne volas paroli saman lingvon, kiu registaro aŭ kongreso en Vaŝingtono parolas.

jan aleksan (Tunjukkan profil) 13 Juli 2011 22.26.08

mallumcavio:Saluton!

Mi kredas, ke preskaŭ ĉiuj esperantitoj estas iomete finvenkistaj kaj sufiĉe raŭmistaj.

Al preskaŭ ĉiuj plaĉus, ke la mondaj registaroj agnoskus Esperanton kiel duan oficialan lingvon. Aliflanke, la averaĝa esperantisto fieras pri nia kulturo.

Kion vi opinias?

(Korektaĵoj estas akceptitaj, dankoj).
Kial vi diras tion? ĝuste Eistoj estas tiuj kiuj plej bone povas konscii pri (mal)bonaĵoj de la lingvoj kaj juĝi ĉu ĝi sufiĉe taŭgas, aŭ ne!

BrunoBram (Tunjukkan profil) 14 Juli 2011 02.43.05

Estas homoj, kiuj diras, ke se ĉiuj parolus Esperanton, ili ĉesus paroli ĝin.

Mi pensas, ke la homaro estas sufiĉe stulta por neniam amase adopti Esperanton. Estas fakto pruvita, ke en la homaro ĉiam venkas la malbono.

mikijo (Tunjukkan profil) 14 Juli 2011 03.16.36

Mi ne estas vere certa ke Esperanto estas la plej bona internacia lingvo. Mi nur nun parolas ĝin, ĉar mi jam parolas iom. Eble ia alia internacia lingvo estas pli bona. La latina estas tre Eŭropa. Mi pensas eble Ardano aŭ simila lingvo estas pli bona.

BrunoBram (Tunjukkan profil) 14 Juli 2011 03.37.30

mikijo:Mi ne estas vere certa ke Esperanto estas la plej bona internacia lingvo. Mi nur nun parolas ĝin, ĉar mi jam parolas iom. Eble ia alia internacia lingvo estas pli bona. La latina estas tre Eŭropa. Mi pensas eble Ardano aŭ simila lingvo estas pli bona.
Mi neniam aŭdis pri Ardano, sed Esperanto vere estas bona lingvo, lingvistike bona kaj ankaŭ kiel internacia helpa lingvo. Sed tio ne signifas, ke ĝi estu la sola solvo, aliaj lingvoj povus agi samtempe kiel internaciaj.

Mi kredas, ke interlingvao ne estas mabona lingvo, ĉar ĝi povas esti legata de milionoj da homoj sen esti studinta ĝin antaŭe. Kiel internacia perilo de propagando en interreto ĝi povus utili.

EdRobertson (Tunjukkan profil) 14 Juli 2011 08.49.16

mallumcavio:Mi kredas, ke preskaŭ ĉiuj esperantitoj estas iomete finvenkistaj kaj sufiĉe raŭmistaj.

Al preskaŭ ĉiuj plaĉus, ke la mondaj registaroj agnoskus Esperanton kiel duan oficialan lingvon. Aliflanke, la averaĝa esperantisto fieras pri nia kulturo.
Mi tute ne estas finvenkisto, sed mi ankaŭ ne estas centprocente raŭmisto. La manifesto de Rauma pravis diri, ke la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna, nek esenca. Ni havu alternativajn celojn. Fakte, mi dubas eĉ ĉu fina venko estas dezirinda, kaj mi certe ne opinias, ke nia kulturo estas pli bona ol iu ajn alia kulturo, ĉar ĉiuj kulturoj egalvaloras. Se ekzistas lingva "problemo", tiam jes, Esperanto estas bona ideo, kaj parto de la "solvo". Sed la homoj ankaŭ rajtas esperantumi simple ĉar ili ĝuas tion fari. Esperanto kiel nura hobio estas tute akceptinda, kaj homoj kiuj volas tion fari estas bonvenaj.

Kie la Manifesto de Rauma komencas vojerari estas la aludo al minoritata diasporo, kiu kondukis al la ekstrema vidpunkto de la Civito. La koncepto "minoritata diasporo" ŝajnas al mi sufiĉe parenca al la koncepto "stranga sekto". Mi jam havis personan identecon, kaj eĉ ideologion antaŭ ol mi malkovris Esperanton, dankon. Sed ke ni dividas internaciisman, kontraŭ-rasisman sintenon, "internan ideon" se vi volas, ŝajnas al mi memevidentaĵo, kiun ni apenaŭ bezonas mencii, precipe inter homoj kiuj ŝatas amikiĝi kun eksterlandanoj. Eble tio estis mirinda nova ideologio en 1887 aŭ 1905, sed ne plu en 2011, ĉu?

Antaŭ ĉio, mi deziras, ke la Esperanto-movado estu "normalista".

mallumcavio (Tunjukkan profil) 14 Juli 2011 09.28.59

Antaŭ ĉio, mi deziras, ke la Esperanto-movado estu "normalista".
Mi ŝatus multe, ke vi parolos plu pri la "normalista" ideo.
Ĉu vi volas diri, ke Esperanto estas tiel, kiel iu ajn lingvo, tute normala?

Ĝis.

mikijo (Tunjukkan profil) 14 Juli 2011 11.44.35

BrunoBram:
mikijo:Mi ne estas vere certa ke Esperanto estas la plej bona internacia lingvo. Mi nur nun parolas ĝin, ĉar mi jam parolas iom. Eble ia alia internacia lingvo estas pli bona. La latina estas tre Eŭropa. Mi pensas eble Ardano aŭ simila lingvo estas pli bona.
Mi neniam aŭdis pri Ardano, sed Esperanto vere estas bona lingvo, lingvistike bona kaj ankaŭ kiel internacia helpa lingvo. Sed tio ne signifas, ke ĝi estu la sola solvo, aliaj lingvoj povus agi samtempe kiel internaciaj.

Mi kredas, ke interlingvao ne estas mabona lingvo, ĉar ĝi povas esti legata de milionoj da homoj sen esti studinta ĝin antaŭe. Kiel internacia perilo de propagando en interreto ĝi povus utili.
Ardano estas nova. Viro en Libio faris ĝin. Ĝi estas iom naskiĝis el Esperanto, kaj ankaŭ havas Latinajn vortojn, sed li havas vortojn el ĉiu lingvo en la mondo, kaj ne nur Eŭropanaj lingvoj, sed ankaŭ Barataj Lingvo, Arabaj lingvoj, Ĉinaj lingvoj, kaj ankaŭ Eŭropa lingvoj.

Ĉu Esperanto estas bona? Mi ne scias. Plejparte popolo mi interparolas kun en Esperanto estas kiel Chainy aŭ simila. Por mi ĝi estas morta. Ĝi amuzas mi skribi al konservemuloj en alia lingvo, sed ĝi ne estas serioza.

Kembali ke atas