ไปยังสารบัญ

Facebook, aliancano de la CIA

จาก BrunoBram, 14 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 03:51:39

Homoj afiŝas siajn fotojn en Facebook, indikas personajn donitaĵojn kiel la lernejo kie ili studas, diras kion ili faras kaj iras, montras publike kiuj estas siaj amikoj, kion ili pensas, ktp. Mi uzis Facebook neniam, sed mi unufoje pruvis malfermi konton kaj ĝi demandis al mi tiajn personajn donitaĵojn.

Facebook estas la plej bona aliancano de la polico kaj de la CIA por gvati la homojn pere de interreto. Ne uzi ĝin!

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 05:18:26

Tamen neniun el la menciitaj datumoj necesas doni al Facebook. Oni povas ankaŭ elekti ne doni ilin kaj tamen uzi Facebook-on.

henma (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 13:12:36

darkweasel:Tamen neniun el la menciitaj datumoj necesas doni al Facebook. Oni povas ankaŭ elekti ne doni ilin kaj tamen uzi Facebook-on.
Vi ankaŭ povas doni ne veran informon, kiel vi faris en tiu ĉi konto pri via lando...

Ĉu ne?

Amike,

Daniel.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 13:47:45

henma:
darkweasel:Tamen neniun el la menciitaj datumoj necesas doni al Facebook. Oni povas ankaŭ elekti ne doni ilin kaj tamen uzi Facebook-on.
Vi ankaŭ povas doni ne veran informon, kiel vi faris en tiu ĉi konto pri via lando...

Ĉu ne?

Amike,

Daniel.
do li ne loĝas en antarkto? demando.gif shoko.gif

mihxil (แสดงโปรไฟล์) 14 กรกฎาคม 2011, 19:55:57

BrunoBram: Facebook estas la plej bona aliancano de la polico kaj de la CIA por gvati la homojn pere de interreto. Ne uzi ĝin!
Aspektas al mi iom paranoje. Mi ne scias ĉu efektive la CIA povas kaj rajtas legi la informojn el Facebook (kvankam certe ŝajnus al mi iom skandale), sed eĉ se ĝi povus, fakte al mi apenaŭ gravus. Vere mi ne povas imagi ke iun ajn, certe ne la CIA, interesus tio kion mi faris kaj kiuj estus miaj 'amikoj'.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2011, 22:28:00

Per Interreto via privata vivo ne pli estas protektata ol se vi parolus laŭte en trinkejo. Punkto.

robbkvasnak (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2011, 22:32:35

Eble la CIA legas lernu!

BrunoBram (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2011, 22:42:37

robbkvasnak:Eble la CIA legas lernu!
Tio ne estus strange.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2011, 05:16:51

robbkvasnak:Eble la CIA legas lernu!
eble, kaj do? Mi nenion sendas al la forumo, kion ne la tuta mondo rajtas scii.

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2011, 05:23:20

กลับไปด้านบน