Sadržaj

Statuo de Gagarin en Londono

od Miland, 14. srpnja 2011.

Poruke: 2

Jezik: Esperanto

Miland (Prikaz profila) 14. srpnja 2011. 12:13:07

La BBC ĉi-matene raportis la senvualigon de statuo en Londono, de la unua homo en kosmospaco - Juri Gagarin. Jen bildo.

Jen resumo en Esperanto:

Ĉe-estis la okazon la filino de Gagarin, Elena, la nuna direktorino de la Kremlinaj muzeoj, kiu diris: "La 12-a de aprilo, 1961 estis unu el la plej rimarkindaj tagoj en historio, kiu unuigis ĉiujn homojn en ĉuj landoj sur ĉiuj kontinentoj.
"Mi esprimu mian koran dankon al ĉiuj Londonanoj kaj la tuta popolo de la Unuiĝinta Regno."

La statuo estas donaco de la rusa spaco-agentejo Roskosmos al la Brita Konsilantaro, kiu reprezentas britan kulturon eksterlande; ĝia ĉefsidejo estas nur kelkajn metrojn for de la statuo.

Ankaŭ ĉestis la ceremonion la plej sperta kosmonaŭto en historio, Sergei Krikalev, kiu pasigis 800 tagojn en kosmospaco, kaj la direktoro de la rusa spaco-agentejo, Vladimir Popovkin.

Diris Popovkin: "Rusoj tre fieras pri tio, ke Gagarin estis rusa, sed se oni rigardas tion pli filozofie - li estis delegito el la tuta mondo al kosmo-spaco.
"Le memorigas nin pri kiel ni devas esti kune, en la esplorado de kosmospaco."

La statuo estas 3.5m alta, farita de zinka alojo kaj ricevis jarlongan permesilon el la magistrato de Westminster. Ĝi estas kopio de originalo en Luberci, ekster Moskvo, kie Gagarin fariĝis fandejisto.

Invitis Gagarin al Britio en 1961 la nacia sindikato de fandejistoj. Tiam li renkontis la tiatempan ĉefministron Harold Macmillan. Li renkontis ankaŭ la Reĝinon. Ĉi-foje, ŝin reprezentis Princo kaj Princino Mikael de graflando Kent.

alonsososo (Prikaz profila) 16. srpnja 2011. 01:52:43

Dankon pro la interesa novaĵo. Mi povas bone memorigi ke Juri Gagarin estis tiel grava persono en nia infanaĝo. Lernejoj, stratoj kaj urblokoj ricevis lian nomon. Li estis vera heroo por ni kaj ankoraŭ estas nuntage por mi. Alia homo ankaŭ estas heroo. Estas Otto Lieliental, veninta el mia regiono. Li estas la unua persono kiu provas kaj sukcesis flugi.

Natrag na vrh