Skip to the content

Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkarton ?

by Mielo, June 30, 2007

Messages: 108

Language: Esperanto

white knight (User's profile) August 4, 2008, 9:07:16 AM

Saluton al ĉiuj!

Nun estas la tempo por ferii kaj do ankaŭ la tempo por skribi bildkartojn al viaj amikoj.

Do, geamikoj, skribu! rido.gif

(Kaj ne lasu "ekdormi" tion fadenon! rideto.gif

white knight (User's profile) August 11, 2008, 8:54:45 AM

Ekzistas ankoraŭ fidelajn geamikojn !!

Mi ĵus ricevis belan bildkarton de nia kara "Mielo".

Multan dankon, kara Ildikó !

Mielo (User's profile) September 5, 2008, 1:20:02 PM

white knight:Ekzistas ankoraŭ fidelajn geamikojn !!

Mi ĵus ricevis belan bildkarton de nia kara "Mielo".

Multan dankon, kara Ildikó !
Ho ! Mi devas danki ridulo.gif Pro via kara bildkarto. ridulo.gif

white knight (User's profile) September 6, 2008, 7:51:59 AM

Ho ! Mi devas danki ridulo.gif Pro via kara bildkarto. ridulo.gif
Ha, kara Mielo, vi ja jam dankis en Ipernity.
Sed mi ĝojas, ke vi ankaŭ ripetas tion ĉi tie.

Bedaŭrinde ŝajnas, ke ni du estas la solaj, kiuj skribas bildkartojn... rideto.gif

Terurĉjo (User's profile) September 6, 2008, 1:24:01 PM

Sanktaj Dioj!

Kiu reaperis en la forumoj!

Ĉu post longa vagado Mielo decidis feliĉigi nin per novaj vizitoj?

victornino (User's profile) August 13, 2009, 10:16:35 AM

Mi ankaŭ volonte partoprenos sal.gif

Suzanjo Alexander (User's profile) August 14, 2009, 12:54:00 PM

Saluton al ĉiuj de Duluth, Minesoto! sal.gif

piotrek92 (User's profile) August 14, 2009, 11:09:00 PM

Mi ankaŭ partoprenus ridulo.gif

manu_fr (User's profile) August 21, 2009, 12:10:38 PM

Bona ideo por komenci kolekton de esperantaj poŝtkartoj el tutmondo, ĉu ne ?

Jen mia adreso

Emmanuel VOYARD
Chemin de Regay
83149 BRAS
FRANCE

Bonvolu skribi min, mi promesas respondi en esperanto al ĉiuj poŝtkartoj, kiujn mi ricevos esperante !!

Atenton : nure mi petas vin sendi imaĝojn de lokoj, kie vi vivas.
(ne katoj, ne ĉevaloj, ne skribaĵoj, ktp... ĉu bone ?)

amike

Emmanuel

Matisfeselef (User's profile) August 21, 2009, 5:59:49 PM

Saluton.

De nelonge mi ekis interŝanĝi poŝtkartojn pere de postcrossing.com. Mi ankaŭ ŝatus interŝanĝi kun esperantistoj.

Sendu al mi mesaĝon dirante, kian poŝtkarton vi ŝatus ricevi, ke mi provos laŭeble plenumi vian deziron. Bedaŭrinde tamen mi ne havas tre diversajn poŝtkartojn. Ili plej ofte temas pri pejzaĝoj. Bonŝance mi loĝas en bela urbo havanta belajn pejzaĝojn. Vidu sube iun ekzemplon.

Georgo

Back to the top