Mesaĝoj: 78
Lingvo: Esperanto
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-27 11:43:20
piotrek92:Ho, via ideo estas tre interesa. Mi pensas ke multaj interesos ĝin. Tio estas simila al ia koresponda servoNe tute.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
En nia poŝtoficejo, la poŝtistoj miras, kiam mi sendas Esperantajn bildkartojn.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-28 11:01:23
Mielo:En nia poŝtoficejo, la poŝtistoj miras, kiam mi sendas Esperantajn bildkartojn.Laŭ mi tio estas stranga. Mi aŭdis ke en Hungario abundas esperantistoj kaj mi eĉ esperis ke verŝajne kiam mi estos tie post duonjaro, surstrate mi povos komunikiĝi E-e. Ĉu la rusa pli taŭgos?Ili ne konas la lingvon kaj ili vidas, kial mi skribas mondskale.
manu_fr (Montri la profilon) 2007-julio-28 18:09:20
La anonceto sube, trovita en la Esperanto Koresponda Servo, tuŝis min en plena koro : ĉu ni ne pli bone respondus al tiu homo el Afriko por montri nian solidarecon ?
Kore
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Manu
ESPERANTO KORESPONDA SERVO LIGO
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm#anon
Julio 2007
Jean Claude B. IRAMBONA (13 jul 07)
Dzaleka rifughejo kampo
P. O. BOX 1530 Lilongwe, Malavio
Ret-adreso: irambonajc $ yahoo.fr
Mi estas 35 jara viro, esperanta meznivelulo.
Mi estas pastro.
Interesoj: Gardu georfoj kaj maljunuloj pri
la paco de Dio.
Mi estas pastro, mi loĝas en Malavio en kampo
de rifuĝantoj ekde 2000. Mi estas el Burundio.
Mi estis edziĝinta. Malfeliĉe, mia edzino mortis.
Mi havas filinon kiu aĝas nur 21 monatoj.
Mi loĝas en la kampo. Mi helpas georfojn kiuj
iliaj gepatroj mortis pro Aidoso (AIDS) kaj
maljunulojn kiuj ne havas fortojn. Do, mi vizitas ilin.
La vivkondiĉoj estas tre malfacilaj. Bonvolu
helpi min daŭrigi ĉi tiu agado en Afriko tra
Esperanto lingvo. Mi ne havas salajron, sed sole
mian bonvolon. Ni bezonas ludojn por georfoj,
kovriloj kaj monhelpon.
Mi petas vin, bonvolu helpi min. Ni instruas
Esperanton ankoraŭ. Mi esperas ke vi helpos nin.
(Noto de EKS: Jean Claude, kaj aliaj loĝantoj
de tiu regiono, ne havas komputilojn. Ili pagas
(por ili) multekostan retkafejon por legi kaj skribi
siajn mesaĝojn. Ili ankaŭ devas vojaĝi por
atingi la retkafejon; respondoj malfruos.
Bonvolu sendi mallongajn helpemajn mesaĝojn)
piotrek92 (Montri la profilon) 2007-julio-28 19:22:41
Ŝak:Ŝak, mi pensas ke esperantistoj estas en Hungario, sed ĝi ne estas tre ege populara. Tamen, esperantistojn en Hungario estas rilate multe. Mi supozas, ke pli multe ol aliaj landoj.Mielo:En nia poŝtoficejo, la poŝtistoj miras, kiam mi sendas Esperantajn bildkartojn.Laŭ mi tio estas stranga. Mi aŭdis ke en Hungario abundas esperantistoj kaj mi eĉ esperis ke verŝajne kiam mi estos tie post duonjaro, surstrate mi povos komunikiĝi E-e. Ĉu la rusa pli taŭgos?Ili ne konas la lingvon kaj ili vidas, kial mi skribas mondskale.
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-30 07:01:36
white knight:Hodiaŭ mi ricevis interesan bildkarton de la urba Debrecen. Koran dankon al vi, Mielo.Ĉu vere ?
Tiofoje ni devas laŭdi la poŝton. La karto iris nur du tagoj!
Mi sendos karton de la malnova Dresden al vi.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
(Vi ne scias, ke mi minacis la poŝtisojn vivdanĝere.)
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-30 07:14:16
Ŝak:Kara Ŝak, estas vera, en Hungario estas multaj esperantistoj. En Budapeŝto kaj en aliaj urboj ili faras renkontiĝojn, aranĝojn. Bedaŭrinde, en nia urbo la Esperanta vivo regresis nuntempe, la malnovaj aktivaj esperantistoj ne povas okupiĝi pri la lingvo kaj pri la aranĝoj. Mi esperas, ke la Esperanto reviviĝos ankaŭ ĉi tie baldaŭ.Mielo:En nia poŝtoficejo, la poŝtistoj miras, kiam mi sendas Esperantajn bildkartojn.Laŭ mi tio estas stranga. Mi aŭdis ke en Hungario abundas esperantistoj kaj mi eĉ esperis ke verŝajne kiam mi estos tie post duonjaro, surstrate mi povos komunikiĝi E-e. Ĉu la rusa pli taŭgos?Ili ne konas la lingvon kaj ili vidas, kial mi skribas mondskale.
Sed, mi ne pensas, ke vi povas komuniki sur la strato Esperante. Ĉu en Rusio ni povus komuniki Esperante sur la strato facile ?
Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-30 07:16:29
manu_fr:Saluton !Kara Manu, vi pravas. Kiel ni helpu ?
La anonceto sube, trovita en la Esperanto Koresponda Servo, tuŝis min en plena koro : ĉu ni ne pli bone respondus al tiu homo el Afriko por montri nian solidarecon ?
manu_fr (Montri la profilon) 2007-julio-31 20:51:25
Mielo:Kara Mielo, mi pensas, ke oni ĉiuj -se vere esperantistoj !- povas jam skribi retmesaĝon por pruvi nian kompaton.manu_fr:Saluton !Kara Manu, vi pravas. Kiel ni helpu ?
La anonceto sube, trovita en la Esperanto Koresponda Servo, tuŝis min en plena koro : ĉu ni ne pli bone respondus al tiu homo el Afriko por montri nian solidarecon ?
Jen denove la ret-adreso, kie oni skribu : irambonajc@yahoo.fr
Almenaŭ estas tio, kion mi mem jam faris.
Estas la celo de la fadeno, ĉu ne, skribi al amikoj esperantistoj ?
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Serioze, ĉar la situacio en la kampo de Dzakela estas serioza afero, mi atendas pli da detajlojn pri aliaj eblecoj por helpi konkrete : kaj se konkrete eblas, mi kreos novan fadenon pri tiu temo.
Ĉu bone ?
Nur, mi eksciis, ke ili estas 8000 rifuĝiintoj en la kampo....
Ĉu iu el ni jam povas imagi tian situacion ?
kore
Emmanuel
Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 06:45:17
manu_fr:Jes. la situacio estas terura. Kaj mi bedaŭras ilin tre. Ni provu fari ion ! Mi atendas vian fadenon.
Serioze, ĉar la situacio en la kampo de Dzakela estas serioza afero, mi atendas pli da detajlojn pri aliaj eblecoj por helpi konkrete : kaj se konkrete eblas, mi kreos novan fadenon pri tiu temo.
Ĉu bone ?
Nur, mi eksciis, ke ili estas 8000 rifuĝiintoj en la kampo....
Ĉu iu el ni jam povas imagi tian situacion ?
kore
Emmanuel
Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 14:03:50
white knight:Hodiaŭ mi ricevis mian unuan bildkarton el Usono. Dankon al Suzanjo!Kara Kavaliro, ankaŭ mi ricevis vian belan poŝtkarton el Drezdo. Dankon !
Mi ĝojus kiam multe da samideanoj interŝanĝus kartojn kun mi.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)