前往目錄

Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkarton ?

貼文者: Mielo, 2007年6月30日

訊息: 78

語言: Esperanto

pascal (顯示個人資料) 2007年10月5日上午11:51:22

sal.gif
Hodiaŭ, mi ricevis poŝtkarton de ESPERANTA AMIKO ... okulumo.gif
Dankon Charlie

Mielo (顯示個人資料) 2007年10月12日下午8:20:01

white knight:Saluton Ildikó!

Mi ĵus ricevis vian karton el Budapeŝt. Dankon.
Kia interesa "poŝtmarko" ĝi havas! Ĉu estas el aŭtomato?
Kara Manfred, bedaŭrinde mi ne vidis la poŝtmarkon. Mi ekspedis la poŝtkarton en poŝtofice. Kio aŭ kiu estas sur la poŝtmarko ?

Charlie (顯示個人資料) 2007年10月17日下午8:18:13

Dankon Mielo. Mi ĵus ricevis vian ĉarmon poŝtkarton de Szentendre. Eble ĝi estus alvenita pli frue, se ne estis poŝtostriko (ĉu tio estas la ĝusta vorto ?) ĉi tie.

Mielo (顯示個人資料) 2007年10月18日下午4:56:01

Charlie:Dankon Mielo. Mi ĵus ricevis vian ĉarmon poŝtkarton de Szentendre. Eble ĝi estus alvenita pli frue, se ne estis poŝtostriko (ĉu tio estas la ĝusta vorto ?) ĉi tie.
Mi ne komprenas. Ne ĉe ni estis striko, sed estis ĉe Murilo en Brazilio. Ĉu aŭ pri kio vi skribas ?

Charlie (顯示個人資料) 2007年11月3日下午9:13:18

Hodiaŭ mi ricevis du poŝtkartojn. Multan dankon al Mielo kaj Inriuse. sal.gif

Mi ŝategus ricevi poŝtkartojn de Rusio kaj Ĉinio. Bonvolu skribi al mi se vi volus interŝanĝi.

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月4日上午9:30:42

Charlie:Hodiaŭ mi ricevis du poŝtkartojn. Multan dankon al Mielo kaj Inriuse. sal.gif

Mi ŝategus ricevi poŝtkartojn de Rusio kaj Ĉinio. Bonvolu skribi al mi se vi volus interŝanĝi.
Nedankinde ! rido.gif Mi vojaĝos al Svedio kaj sendos ankaŭ de tie poŝtkarton.

Ankaŭ mi ricevus volonte ankoraŭ poŝtkartojn el aliaj landoj. Kompreneble, ankaŭ mi intersanĝos.

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月13日下午7:47:17

white knight:Ordeno por Mielo!
Ŝi denove sendis kartojn al siaj Esperantgeamikoj. Ĉifoje el Svedio.

Multan dankon! sal.gif
La ĝojo estas mia. rideto.gif

Charlie (顯示個人資料) 2007年11月13日下午9:58:21

Ankaŭ mi dankas vin Mielo pro la bela sveda poŝtkarto. Vi vojaĝas multe, ĉu? Ĉu estas pro ferio aŭ laboro ?

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月14日下午10:11:22

Charlie:Ankaŭ mi dankas vin Mielo pro la bela sveda poŝtkarto. Vi vojaĝas multe, ĉu? Ĉu estas pro ferio aŭ laboro ?
Mi laboris, respektive mi vojaĝis kun delegitaro de EU. Svedio estas tre bela, kalma, klara lando. Al mi plaĉas tre, mi esperas ni vojaĝos tien denove somere.

Mielo (顯示個人資料) 2007年11月14日下午10:23:31

Terurĉjo:Ĉu la filmo jam finiĝis? ridego.gif
Kia filmo ???? Kion vi malicetas denove mia kara blanka kaj mola besteto ? rido.gif
Terurĉjo, ĉu vi rigardis jam la filmon Taga gardistaro ?

回到上端