Tartalom

Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkarton ?

Mielo-tól, 2007. június 30.

Hozzászólások: 108

Nyelv: Esperanto

Mielo (Profil megtekintése) 2007. szeptember 28. 6:32:20

remy_boligee:Karaj amikoj,

La poŝtoficejo de mia urbo strikas, pro tio mi ne povas sendi aŭ ricevi ion ajn. Mi pardonpetas pro eventualaj malfruigoj de mia sendado, kaj mi esperas ke la situacio pliboniĝas tie ĉi senkulpa.gif

Amike,
Murilo
Kara Murilo, mi esperas, ke la poŝtistoj laboras jam ĉe vi. Ĉu ĉio estas en ordo ?

remy_boligee (Profil megtekintése) 2007. szeptember 30. 5:13:20

Bedaŭrinde la situacio ankoraŭ ne multe pliboniĝis, ĉar la poŝtoficistoj ankoraŭ ne havis siajn petojn realigitaj.

Mi esperas ke baldaŭ la registaro finfine aŭskultu ilin.

Amike,
Murilo

white knight (Profil megtekintése) 2007. október 1. 11:30:18

Hodiaŭ mi ricevis leteron kun bela bildkarto kaj interesa malgranda kalendaro.

Multon dankon, Pascal. - Merci beaucoup. sal.gif

Mielo (Profil megtekintése) 2007. október 1. 18:17:53

white knight:Hodiaŭ mi ricevis leteron kun bela bildkarto kaj interesa malgranda kalendaro.

Multon dankon, Pascal. - Merci beaucoup. sal.gif
Ankaŭ mi ricevis sendaĵon de Pascal. rido.gif Kaj ankaŭ mi dankas ! Pascal, de kie vi havigis la karan Esperantan matricon ?

Mi ĝojas precipe, ke mi ricevis manskirbitan leteron. Ni dekutimiĝis de manskribado. (Ĉu tiu estas bona esprimo ? )
Dankon denove !

pascal (Profil megtekintése) 2007. október 2. 9:06:53

sal.gif al ĉiuj !
Ne dankinde geamikoj, la ĉefaĵo estas ke vi jam sendis al mi belajn poŝtkartojn lango.gif.
Mi kore dankas vin rideto.gif

remy_boligee (Profil megtekintése) 2007. október 3. 23:12:27

Amikoj,

La poŝtoficistoj de mia urbo finfine revenas al la laboro! Sendu viajn poŝtkartojn al mi! sal.gif

Mielo (Profil megtekintése) 2007. október 4. 12:37:36

remy_boligee:Amikoj,

La poŝtoficistoj de mia urbo finfine revenas al la laboro! Sendu viajn poŝtkartojn al mi! sal.gif
Tiu estas bona novaĵo. rido.gif Ni provu !

pascal (Profil megtekintése) 2007. október 5. 11:51:22

sal.gif
Hodiaŭ, mi ricevis poŝtkarton de ESPERANTA AMIKO ... okulumo.gif
Dankon Charlie

white knight (Profil megtekintése) 2007. október 12. 9:19:34

Saluton Ildikó!

Mi ĵus ricevis vian karton el Budapeŝt. Dankon.
Kia interesa "poŝtmarko" ĝi havas! Ĉu estas el aŭtomato?

Mielo (Profil megtekintése) 2007. október 12. 20:20:01

white knight:Saluton Ildikó!

Mi ĵus ricevis vian karton el Budapeŝt. Dankon.
Kia interesa "poŝtmarko" ĝi havas! Ĉu estas el aŭtomato?
Kara Manfred, bedaŭrinde mi ne vidis la poŝtmarkon. Mi ekspedis la poŝtkarton en poŝtofice. Kio aŭ kiu estas sur la poŝtmarko ?

Vissza a tetejére