본문으로

Baŭmo?

글쓴이: Haratta, 2011년 7월 15일

글: 8

언어: Esperanto

Haratta (프로필 보기) 2011년 7월 15일 오후 3:39:56

Kio signifas la vorto "baŭmo" en la angla? demando.gif

tommjames (프로필 보기) 2011년 7월 15일 오후 4:05:55

Serĉu 'baŭmi' en Reta Vortaro

Mi provis doni ligilon rekte al la vorto, sed lernu.net! ial ŝanĝas u x (sen spaco) al ŭ, sen permesi la uzanton elekti ĉu li volas tion senkulpa.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 15일 오후 4:11:33

tommjames:
Mi provis doni ligilon rekte al la vorto, sed lernu.net! ial ŝanĝas u x (sen spaco) al ŭ, sen permesi la uzanton elekti ĉu li volas tion senkulpa.gif
Vi povas meti apostrofon inter u kaj x, tiam lernu! ne faros tion!

tommjames (프로필 보기) 2011년 7월 15일 오후 4:24:28

darkweasel:
tommjames:
Mi provis doni ligilon rekte al la vorto, sed lernu.net! ial ŝanĝas u x (sen spaco) al ŭ, sen permesi la uzanton elekti ĉu li volas tion senkulpa.gif
Vi povas meti apostrofon inter u kaj x, tiam lernu! ne faros tion!
Mi provas...

u'x

tommjames (프로필 보기) 2011년 7월 15일 오후 4:24:43

Bonege! rideto.gif

horsto (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 1:07:22

tommjames:
Mi provis doni ligilon rekte al la vorto, ...
Kiel oni vidas la rektan ligilon al iu paĝo en ReVo? Mi ĉiam vidas nur la legilon de la ĉefa paĝo.

Miland (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 3:20:34

Laŭ PIV 2005, la verbo baŭmi havas kelkajn signifojn: stariĝi sur la postaj piedoj, ekz. ĉevaloj; figurasence, erektiĝi (la vira seksa organo); kaj obstine rezisti aŭ kontraŭstari.
Baŭmo do signifas la respondan agon.

tommjames (프로필 보기) 2011년 7월 16일 오후 6:53:44

horsto:
tommjames:
Mi provis doni ligilon rekte al la vorto, ...
Kiel oni vidas la rektan ligilon al iu paĝo en ReVo? Mi ĉiam vidas nur la legilon de la ĉefa paĝo.
Post serĉo la vorto aperas maldekstre en la paĝo, kiel ligilo. En Firefox eblas dekstre-klaki sur la vorto kaj elekti "Copy Link Location". Tiam ĝi facile alglueblas. Mi ne scias ĉu aliaj retumiloj havas similan menueron sed ili probable iel permesas kopion de la URL, kiun reprezentas la ligilo.

다시 위로